去目錄頁

Pri heredantoj de praslava litero Ѣ, ѣ, ĕ (jat) en via lingvo

ora knabo, 2008年2月3日

讯息: 2

语言: Esperanto

ora knabo (显示个人资料) 2008年2月3日下午4:44:46

Mi rimarkis ke preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj diferencas je vortoj kiuj iam enhavis la praslavan literon Ѣ/ĕ. Ankaŭ en Kroatio ekzistas 3 parolmanieroj (ijekavski, ekavski, ikavski) por esprimi tiun literon. Jen ekzemple:

esperante = bela, urso
praslave = lĕp, medvĕd
ijekavski = lijep, medvjed
ekavski = lep, medved
ikavski = lip, medvid

Kiel oni prononcas (skribas) tiun literon en via lingvo?

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年2月3日下午5:22:05

En la rusa tiu litero (sono) transformiĝis en "e" (je).

Ĝis socialisma revolucio rusaj lernantoj lernis tiun ĉi verson por enmemorigi vortojn, en kiuj oni skribas la literon:

Бѣлый, блѣдный, бѣдный бѣсъ
Убѣжалъ голодный въ лѣсъ.
Лѣшимъ по лѣсу онъ бѣгалъ,
Рѣдькой съ хрѣномъ пообѣдалъ
И за горькiй тотъ обѣдъ
Далъ обѣтъ надѣлать бѣдъ...

Nun:
Белый, бледный, бедный бес
Убежал голодный в лес.
Лешим по лесу он бегал,
Редькой с хреном пообедал
И за горький тот обед
Дал обет наделать бед...

回到上端