Al la enhavo

La finna lingvo

de Matthieu, 2008-marto-23

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2008-marto-23 17:50:05

Saluton!

Ĉu iu ĉi tie interesiĝas pri la finna lingvo? Mi havas lernolibron pri ĝi. Mi komencis antaŭ kelkaj monatoj, ĉesis pro manko de tempo (kaj pigreco), kaj nun mi ekrelernas ĝin. Miaopinie, ĝi estas bela kaj tre interesa (multe da gramatikaj trajtoj estas originalaj), sed malfacila.

Minusta suomi on kaunis kieli, mutta se ei ole helppo.

Estas finn-ugra lingvo, proksima al la estona, kaj malproksime parenca al la hungara. Se aliuloj lernas la finnan ĉi tie, eble ni povos helpi unu al aliaj. (Aŭ eĉ pli bone: povus helpi denaska parolanto!)

Iippa (Montri la profilon) 2008-marto-23 17:56:16

Sukceson al via projekto koncernante la finnan lingvon.

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-23 21:08:55

Hej,

ankaŭ mi lernas ĝin. Eble ni povas praktiki, kvankam mia nivelo ne tre altas.

coldfear (Montri la profilon) 2008-marto-23 21:14:46

onidire finlingve esti malfacile

kiel finna- urga?

Iippa (Montri la profilon) 2008-marto-24 17:40:44

coldfear:onidire finlingve esti malfacile

kiel finna- urga?
Miksi haluat oppia suomea?
Kial vi volas lerni finnan?

coldfear (Montri la profilon) 2008-marto-24 18:35:17

Iippa:Miksi haluat oppia suomea?
mi estas komencantino
miksi mi komprenes
haluat ne, ata? halui - mankas vortaron
oppia ne, op triope, kvarope, pia - bona dio
suomea??? OOOOOOOOOOO! ploro.gif

malfacile
finna estas finna-ugra lango.gif

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-24 18:53:06

Urga estas bastono kiu oni enpikis en la teron por montri al ĉiuj trapasantaj gemongoloj ke ĉi tie estas homoj ocupataj kun fari amon .

Matthieu (Montri la profilon) 2008-marto-24 19:47:52

Coldfear: normale, ke vi ne komprenas... Ĉi tiu frazo ja estas en la finna. lango.gif

Mi lernas la finnan pro pluraj kialoj: unue ĉar mi ŝatas lingvojn. Mi volis provi lingvon malsaman al okcidenteŭropaj lingvoj – mi ankaŭ lernas la ĉinan kaj provis la japanan, sed la skribo estas terura – almenaŭ mi ne devas lerni komplikan skribon. Kiel mi diris, la finna gramatiko estas originala, kaj tiu lingvo ne enhavas tro da neprononceblaj sonoj. Plie, Finnlando estas lando, kiun mi ŝatus viziti.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-marto-27 15:59:49

Mi lernas la finnan pro pluraj kialoj: unue ĉar mi ŝatas lingvojn. Mi volis provi lingvon malsaman al okcidenteŭropaj lingvoj Plie, Finnlando estas lando, kiun mi ŝatus viziti.
Mi eklernis la finnan pro samaj kialoj rideto.gif. Mi trovas, ke la "nehindeŭropeco" de la finna estas aparta interesa.

Se ci vivas en Parizo, aŭ apud Parizo, eble ci scias, ke ekzistas kursoj de finna lingvo en la "Finna Instituto" (Institut Finlandais).

Urho (Montri la profilon) 2008-marto-28 07:04:54

coldfear:
Iippa:Miksi haluat oppia suomea?
Mi iomete konfuzas ...

miksi? = kial?

haluat (< haluta: [minä] haluan, [sinä] haluat, [hän] haluaa, [me] haluamme, [te] haluatte, [he] haluavat)

haluta = voli // voli = tahtoa, haluta
oppia = lerni
minä = mi, sinä = ci (vi), hän = li/ŝi, me = ni, te = vi, he = ili

suomea (< suomi = suomen kieli/finna lingvo) // partitiivi

Reen al la supro