Al la enhavo

Malregula substantivigado de verboj

de guyjohnston, 2008-marto-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:36:45

Kioma horo estas nun? Tioma, kioma estis precize diurnon (tagnokton) antaŭ.
Sed nenioma = neniom da, ne nula!
Mi ne estas "por" aŭ "kontraŭ", mi parolas nur pri ekzistanta uzo de Esperanto, ne de via "perfekta" lingvo!

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 11:02:25

sergejm:Kioma horo estas nun? Tioma, kioma estis precize diurnon (tagnokton) antaŭ.
Sed nenioma = neniom da, ne nula!
Mi ne estas "por" aŭ "kontraŭ", mi parolas nur pri ekzistanta uzo de Esperanto, ne de via "perfekta" lingvo!
Mi ne vidas ion problemon por uzi kioma tiel kiel vi eksplikas kaj ankaŭ en pluralo.Tiuj sencoj ne malklarigas inter si.
Sed via uzado de "diurnon" estas tutevitebla.
ĝi estu : tioma kioma estis precise diurne(tagnokte) aŭ en diurno(tagnokto).
Klarigo:
Akuzativo markas direkton sed NE poston en lando aŭ tempo.Ankaŭ tiu ne estas kazo de la mezuro.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 11:25:08

Taciturn_:Mi ne vidas ion problemon ...
oni uzu ian aŭ iun.

Uzado de kiomaj, tiomaj en plurnombro:
-Kiomajn ĉelojn vi elektas?
-Mi elektis duan, trian kaj kvinan ĉelojn.
-Tiomajn celojn oni ne povas elekti, ili estas jam elektitaj.

Uzado de ioma, ĉioma, nenioma en ununombro:
PMEG:Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.)
Akuzativo povas esti uzata por montri:
[LISTO]
objekton
direkton
tempon
mezuron[/list]Mi uzis akuzativon de tempo.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 12:09:11

sergejm:
Taciturn_:Mi ne vidas ion problemon ...
oni uzu ian aŭ iun.

-Kiomajn ĉelojn vi elektas?
-Mi elektis duan, trian kaj kvinan ĉelojn.
-Tiomajn celojn oni ne povas elekti, ili estas jam elektitaj.

Akuzativo povas esti uzata por montri:
[LISTO]
objekton
direkton
tempon
mezuron[/list]Mi uzis akuzativon de tempo.
Yes , tute prave, iu problemo.

Hm , Mi tute simple dirus: kiun ĉelon vi elektas.Kaj bezonas Neniun Konfuzantan kaj Superfluan regulon.Kaj kial vi diras "kiomajn"? Vi diru: "kioma" ĉielo,ĉar "ĉielo" estas malprurala.Anakŭ se estas pluralo da objektoj, oni povas demandi kioman ĉielan aron vi elektas?Sed tiu okazos tre rare.Kutime en la vivo ne parolas pri multaj objektoj kun "kioma".mi ne povas ekmemori ian samon.

Se via uzo de la akuzativo en ĉi tiu kazo estas tute korekte,do Jen unu el la lingvaj malfaciloj kaj konfuzoj,kiun tute ne bezonas konservi.Adverboj kaj kreaĵoj kun prepozicioj plene sufiĉas.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 12:19:04

Mi uzis "ĉelo", ne "ĉielo".
Tio estas imagata ludo, ludanto povas elekti tri ĉelojn, kiuj estas malfermotaj.
Ludestro: -Kiomajn ĉelojn vi elektas? (Ludestro demandas nombrojn de la ĉeloj)
Ludanto: -Mi elektis duan, trian kaj kvinan ĉelojn.
Ludestro: -Tiomajn celojn oni ne povas elekti, ili estas jam elektitaj.

Neceso de pluralo ĉe kiomaj/tiomaj okazas vere ne ofte, sed povas esti.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-25 13:25:17

sergejm:Ĉiu radiko estas verba, substantiva, adjektiva aŭ adverba k.t.p.
Se la radiko estas verba, nomo de ago oni faras ŝanĝante -i per -o.
Sed sed la radiko ne estas verba, oni devas aldoni sufikson -ado.
Normale, ago-substantivoj kun -o kaj -ado, ekzemple 'manĝo' kaj 'manĝado', estas malsamaj, ĉar manĝado estas pli daŭra aŭ ripeta ol manĝo. Laŭ la lernu-a sekcio 'La tuta Esperanto' (leciono 19), -ado "indikas daŭran aŭ ripetan agon kaj servas ĉefe por substantivigi verbojn: kanti – kanto – kantado; verki – verko – verkado; krii – krio – kriado, danci – danco – dancado k.t.p."

Konfesante, en la sama sekcio sekvas "En § 131 ni vidis, ke -ado servas ankaŭ por resubstantivigi verbojn, derivitajn el substantivoj (fabriko – fabriki – fabrikado k.t.p.). En tiu okazo la ago eĉ ne bezonas esti daŭra aŭ ripetata." Tamen, mi ankoraŭ opinias ke tiuj el-substantivo-derivitaj verboj estas evitindaj, ĉar estas konfuze kaj malfacilige uzi kelkajn verbojn por kiuj la signifo de -ado estas malsama ol por la aliaj.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-25 16:56:02

Taciturn_:por telefoni -> telefon+uzi=telefonuzi
Jes, ankaŭ tio estas bona. Eble ankaŭ estus bone uzi "-agi" por tiaj verboj, precipe kiam la radik-substantivo estas homo aŭ alia farantaĵo - "gast-agi", "aktor-agi", "spegul-agi" ktp. Sed tio funkcias ankaŭ kun "telefon-agi", "fum-agi", "fek-agi" ktp.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 18:02:27

guyjohnston:
Taciturn_:por telefoni -> telefon+uzi=telefonuzi
Jes, ankaŭ tio estas bona. Eble ankaŭ estus bone uzi "-agi" por tiaj verboj, precipe kiam la radik-substantivo estas homo aŭ alia farantaĵo - "gast-agi", "aktor-agi", "spegul-agi" ktp. Sed tio funkcias ankaŭ kun "telefon-agi", "fum-agi", "fek-agi" ktp.
NE miksu signifojn ridulo.gif !
Ekzemple:
Spegulo -- spegulagi = reflekti lumon kiel spegulo, fari ion kiel spegulo.
SED:
Spegulo -- speguluzi = vidi sin en la spegulo,uzi la spegulon por vidi sin en ĝi.

Do,tiuj suffiksoj ne eblas interŝanĝi.

Guyjohnston,
Do not confuse senses,please ridulo.gif
For instance:
Spegulo -- spegulagi = means to reflect light as a mirror does it
BUt:
Spegulo -- speguluzi = means to see yourself in a mirror, to use a mirror for seeing yourself in it.Surely it may also mean some other way of using it,only "seeing yourself in it" is the most commun way of it , i guesse.

So i think these suffixes are no way to replace each other.

dobri (Montri la profilon) 2008-marto-30 09:51:49

Taciturn skribis:
Do,tiuj suffiksoj ne eblas interŝanĝi.

Karaj amikoj!
Bonvolu pli atenteme kontroli, kion vi skribas. Estas malfacile kompreni vian (interesegan) diskuton, se aperas multo da eraroj!
Ekz. la supra frazo devus esti : Do, tiujn sufiksojn ne eblas interŝanĝi.
Plu mi volas atentigi ĉiujn, ke esperantistoj havas sian Fundamenton, kiu estas neŝanĝebla! Aŭ vi emas krei novan lingvon?
Amike
Dobri

Reen al la supro