去目錄頁

demando pri vorto de tago: "-iv-"

SebastianH, 2008年4月2日

讯息: 37

语言: Esperanto

SebastianH (显示个人资料) 2008年4月2日下午7:01:51

AGRESI
Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako:
[LISTO]
...
Mi jam laciĝis de iliaj agresaj riproĉoj.
Vi devas eviti ĉion agresivan.[/list]
Pro kio “-iv-”? Kion ĝi signifas? La frazo "Mi jam laciĝis ..." ja ne havas ĝin.

Taciturn_ (显示个人资料) 2008年4月2日下午8:27:43

mi ne scias,se la Esperanto havas tiun suffikson ol"iv",sed certe ke ĝi venis de romanaj lingvoj,kaj tiel estus unu pli el malregulecoj.Laŭ mi oni povus uzi agresanta en ĝia loko.Sed nepre"iv"sonas pli bele.

Jasminka (显示个人资料) 2008年4月2日下午8:29:12

"agresiva" - agresema; kapabla krei aŭ ŝajnigi agreson. Sufikso "-iv-" montras, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva "-ebl-").

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年4月2日下午8:33:19

Tamen laŭ mia opinio pli preferata estas 'agresema', ema, inklina al agreso.

Verdire mi evitus -iv-, -oz- kaj aliajn neoficialajn sufiksojn en lerna paĝaro.

horsto (显示个人资料) 2008年4月3日下午7:30:00

Terurĉjo:Tamen laŭ mia opinio pli preferata estas 'agresema', ema, inklina al agreso.
Sed estas diferenco inter emi fari ion kaj esti kapabla fari ion.

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年4月3日下午8:42:18

agrespova
agreskapabla
agrespotenca
agresfarebla
agresinklina
agresminesciaskionplieenmeti

SebastianH (显示个人资料) 2008年4月4日上午12:40:50

Do, revidante la unuan citaĵon, kion vi devas eviti? Ĉu ne simple ĉion agresan?

RE agresfarebla: Interese! Mi scias ke "-far-" nur venis de verbo "fari", sed ni vidu ĝin alimaniere: Oni povas diri ke la "-far-" aktivigis la pasiva "-ebl-". Ŝajne estas aparta farebleca de vorto "fari", ĉu ne?

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年4月4日上午4:45:18

Nu, verdire, ne tre taŭgas la vorto "farebla" ĉi-kaze, mi skribis ĝin iom hazarde, kaj plejverŝajne, mise.

Matthieu (显示个人资料) 2008年4月4日下午4:17:34

Miaopinie vi pravas pri “agrespova”. Oni povas uzi “-pova” anstataŭ “-iva”, ĉu ne?

Kaj se -iv- oficialiĝos, ĉu estos “ivi” sinonimo de “povi”?

SebastianH (显示个人资料) 2008年4月5日上午4:57:56

Mi konsentas kun Mutusen. Mi volas aldoni ke -vi- ne eĉ signifas ion kiel "povi" in aliaj lingvoj kiuj mi konas.

回到上端