Al la enhavo

Ellerni

de guyjohnston, 2008-aprilo-12

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 20:50:15

Saluton, mi ne komprenas kial "ellerni" signifas "lerni plene kaj akiri la koncernajn sciojn" (laŭ la difino de Reta Vortaro). Ĉu iu povas klarigi la logikon de ĉi tiu vorto-kreado al mi?

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 21:35:15

"ellerni" estas traduko de rusa vorto "выучить"[vyuĉit`] ("вы-" = "el","учить" = "lerni").
Alia similaj vortoj estas "eldoni" ("издавать"), "elkalkuli" ("вычислить"), "elporti" ("вынести") = "fintoleri" kaj "elskribi" ("выписывать") = "aboni" ktp.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 22:05:01

sergejm:"ellerni" estas traduko de rusa vorto "выучить"[vyuĉit`] ("вы-" = "el","учить" = "lerni").
Alia similaj vortoj estas "eldoni" ("издавать"), "elkalkuli" ("вычислить"), "elporti" ("вынести") = "fintoleri" kaj "elskribi" ("выписывать") = "aboni" ktp.
Bone. Kvankam mi pensas ke mi evitos uzi tiun vorton, ĉar ver-ŝajne ĝia signifo ne estas evidenta por multaj nerus-lingvanoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 22:24:21

En la PIV, duan signifon havas al afikso el - ĝisfina plenumo de ago.

Simile la PMEG:
http://www.bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/af...

Logike, do, ke en la Wells vortaro el tradukiĝas 'fully, thoroughly'. La Butler vortaro tradukas ellerni 'l. thoroughly, master'.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-majo-08 20:29:33

Ĉu estas bona kialo pro kiu "el" povas signifi ĝisfina plenumo de ago? Tio ŝajnas tute malevidenta kaj konfuza al mi. Ŝajnas ke eble estas rusismo post lego de la mesaĝo de sergejm.

ermito (Montri la profilon) 2008-majo-08 20:53:53

guyjohnston:Tio ŝajnas tute malevidenta kaj konfuza al mi. Ŝajnas ke eble estas rusismo post lego de la mesaĝo de sergejm.
Vere, tiu ĉi vorto ankaŭ al mi ŝajnas rusismo, tamen, kompreneble, tio min ne konfuzas okulumo.gif
Iam mi legis studon pri influo de la rusa lingvo al Esperanto. Esperanto havas ne multajn radikojn, kiuj devenis el la rusa. Oni povas nombri ilin per la fingroj. Tamen aliflanke influo de la rusa estas tre granda: en la strukturo mem de la lingvo (ni rememoru la faman rakonton pri "konditerskaja") kaj en la signifoj de la vortoj. Ja por Zamenhof la rusa estis lingvo familiara kaj eĉ tion, kion li prenis el lingvoj latinidaj, li perceptis tra la rusa pensmaniero.
En la fruaj tempoj da tiaj rusismoj estis ankoraŭ pli multe ol nun. Mencieblas, ekz., la vorto "elrigardi", kiun uzis Zamenhof kaj kiun ni trovas en la Fundamenta Krestomatio. Tamen poste la uzo malakceptis tiun mallogikan rusismon kaj alprenis anstataŭ ĝi la vorton "aspekti".
Eble "ellerni" povus sekvi la sorton de "elrigardi". Mi tamen kredas, ke tio ne okazos, ĉar, kiel montris Miland, tiu rusismo (se ĝi vere estas tia) jam estas vaste akceptita eĉ ekster Rusujo. La kialon oni povas vidi en tio, ke E-o ne havas specialajn rimedojn por esprimi la finan aspekton de la verbo kaj pro tio oni inventas diversajn ruzaĵojn, kiel uzado de tiu prefikso "el-".
Cetere, nun venis en mian kapon, ke la vorto ne nepre estas rusismo. Komparu la germanan "aus-lernen" kaj, finfine, la latinan "e-disco".

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-majo-10 08:49:00

Estas facile por ni germananoj akcepti la vorton «ellerni», ĉar ĝi tre similas la germanan vorton „er-lernen“ aspektante sian elparolon. Sed ĉar la vorto ne tute trafas la sencon de origina rusismo, la Uzado per germananoj estipovas alia. Tamen tio ne gvidos al komprenadmalfacilajhojn, ĉar la diferenco tre malgrandas.

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-10 11:42:38

ermito:
Cetere, nun venis en mian kapon, ke la vorto ne nepre estas rusismo. Komparu la germanan "aus-lernen" kaj, finfine, la latinan "e-disco".
Vi tute pravas. En la germana lingvo la prefikso el (germane: aus) ankaŭ havas la signifon de fin, sed ankaŭ multaj aliaj formoj kun "el" en Espernato havas la saman signifon en la germana, ekzemple:
elrigardi = aussehen (sehen=vidi) = aspekti
eldoni = (her)ausgeben (geben=doni)
elkalkuli = ausrechnen (rechnen=kalkuli)
ktp.
Ermito diris ke Zamenhof ne prenis multajn radikojn el la rusa. Tio mirigas min ĉar li ja bonege parolis la rusan. El la germana li prenis multajn vortojn kaj li ja ankaŭ multe tradukis el la germana, kiel ekzemple la rakontoj de la fratoj Grimm ĉi tie en Lernu. Antaŭ nelonge mi legis "La batalo de'l vivo" de Charles Dickens, kiun li tradukis el la germana ĉar li ne havis la anglan originalon. Mi ne scias, ĉu li eble havis pli bonajn eblojn legi/uzi/prunti/aĉeti germanajn librojn?

ermito (Montri la profilon) 2008-majo-11 10:56:30

horsto:Ermito diris ke Zamenhof ne prenis multajn radikojn el la rusa. Tio mirigas min ĉar li ja bonege parolis la rusan... Mi ne scias, ĉu li eble havis pli bonajn eblojn legi/uzi/prunti/aĉeti germanajn librojn?
Kvankam Zamenhof bone konis la rusan, li strebis konstrui lingvon, kies vortojn oni tuj rekonus sen traduko. Poste oni nomis tion "principo de internacieco" kaj provis per sciencaj esploroj trovi la plej internaciajn vortojn. Zamenhof tamen agis ankoraŭ intue kaj kelkfoje li bone trafis la plej internacian radikon, kelkfoje ne tre bone, sed tio, vere, ne gravas.
Pro tio la rusaj radikoj estas tre malmultaj, sed inter ili estas ofte uzataj: nepre, prava.
Tamen tio estas jam ekstertemaĵo. Mi petas pardonon rideto.gif

Sxak (Montri la profilon) 2008-majo-11 14:24:17

sergejm:"ellerni" estas traduko de rusa vorto "выучить"[vyuĉit`] ("вы-" = "el","учить" = "lerni").
Alia similaj vortoj estas "eldoni" ("издавать"), "elkalkuli" ("вычислить"), "elporti" ("вынести") = "fintoleri" kaj "elskribi" ("выписывать") = "aboni" ktp.
Unue: tiuj vrtoj NE estas puraj rusismoj - lernu la albanan germanan. Pliaj similaj vortoj: aushalten (elteni), aussehen (eligardi) kaj multaj aliaj
Due: kie vi prenis la vorton elskribi??? Tio estas simple eraro.

Reen al la supro