Al la enhavo

Kie troviĝas lerniloj por lerni aliajn lingvojn pere de Esperanto?

de Christa627, 2016-septembro-23

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Christa627 (Montri la profilon) 2016-septembro-23 07:22:16

Mi ŝatas studi lingvojn, kaj ofte trovas, ke estas pli facile kompreni iujn aferojn se mi pensas pri ili en Esperanto. Tio aparte validas por la rusa, ĉar kompreneble la rusa influis Esperanton. Ĉu iu konas lernilojn (krom vortarojn) pro lerni aliajn lingvojn pere de Esperanto? Mi plej interesiĝas pri la rusa kaj la hispana ĝuste nun, sed sugestoj por aliaj lingvoj estas ankaŭ bonaj.

Mi jam konas deutsch.info kaj slovake.eu, kio pri aliaj? (ne devas esti plena retejo kiel tiuj)

Urho (Montri la profilon) 2016-septembro-30 13:51:06

Jen la ligilo por lerni la ĉinan i.a. per Esperanto: Ĉiutaga Ĉinlingvo

junlau (Montri la profilon) 2016-oktobro-02 07:28:53

看不懂

junlau (Montri la profilon) 2016-oktobro-02 07:29:29

世界语?

Urho (Montri la profilon) 2016-oktobro-02 08:38:03

Mi skribis ĉi tiun mesaĝon ĉe la fadeno "La hungara". Bonvolu legi la tutan fadenon.
Urho:Jen uTalk, en kiu ekzistas ankaŭ la hungara kaj Esperanto (kaj 128 aliaj lingvoj), vidu ĉeVi trovas la aplikaĵon ĉe App Store kaj Google Play. — Bedaŭrinde, ĝi ne estas senpaga. malgajo.gif

mkj1887 (Montri la profilon) 2016-decembro-19 03:28:48

Mi estas kreanta vortaron, bazitan sur Esperanto, por tiuj kiuj volas / devas lerni la anglan. Vi povas vidi ĝin ĉi tie: http://enciklopedia-vortaro-de-la-merk-angla.weebl...

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-22 09:23:12

Mi skribis iom lernhelpilan demandaron en alian fadenon, sed neniu deziras tion.

http://lernu.net/forumo/temo/19453

Mi konkludas ke la demandaro estas malbona, sed mi ne scias kio estas malbona tie. Kiajn demandojn studenoj ŝatas? Ĉu ĉiu malŝatas la demandon pri historio?

Prodipdotto (Montri la profilon) 2016-decembro-26 12:37:28

Mi senpage instruas lingvon de Bharato (India), la hindia, unu el la plej parolataj lingvoj de la mondo.

Oni ofte rakontas pri la logiko de la artefarita lingvo Esperanto. Sed, oni povas sperti, ke natura lingvo povas esti tiel logika kiel Esperanto, se vi lernu la hindian.

Al la okcidentanoj la nura problemo estas la alfabeto de la lingvo, kiu malsimilas al Esperanto kaj aliaj latinaj alfabetoj. Tamen, la instruado pere de esperantaj notoj (pdf) kaj videaj materialoj povas facile preterpasi la problemon.

Kelkaj lingvo-ŝatemaj esperantistoj jam komencis daŭrigi la kurson ĉe mi:

prodipdotto@gmail.com

Bondeziron!

नमस्ते (namaste)

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-06 18:37:12

Kara Christa627.

Mi skribis gramatikon por mdju ntjru. Oni verkis per tiu lingvo en lando, kiu ekzistis en Norda Afriko antaŭ kvar mil jaroj. La lingvo estas tre bela, facila, kaj havas multajn interesajn librojn pri administrado, leĝoj kaj aventuroj. Malfeliĉe mi ne parolas bone Esperanton. Tial la libro havis multajn erarojn. Sed agadar estas korektanta mian tekston. Mi kredas, ke ĝi jam estas legebla. Vi povas akiri la libron per download el la jena adreso:

Gramatiko pri Egipta Lingvo

Se vi volas sendi al mi sugestojn, korektaĵojn kaj kritikojn, vi trovos mian email en la sekva paĝo:

Kontaktoj

Prodipdotto (Montri la profilon) 2017-januaro-25 17:39:24

Por havi bazan scion pri la hindia lingvo de Bharato, jen la ligilo en Esperanto :

https://eo.wikipedia.org/wiki/Hindia_lingvo

Reen al la supro