Al la enhavo

Esperanta preĝo

de ermanno, 2008-majo-07

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ermanno (Montri la profilon) 2008-majo-07 17:14:52

Mi antaŭdiras, ke mi estas komencanto de Esperanto, sekve bonvolu pardoni al mi gramatikajn kaj vortajn erarojn. Mi dezirus lerni la preĝon "Angele Dei, qui custos ...", en esperanta traduko. Ĉu povas iu helpi min? Multajn dankojn. Saluton.
sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-07 18:19:43

ermanno:Mi antaŭdiras[antaŭdiru], ke mi estas komencanto de Esperanto, sekve bonvolu pardoni al mi gramatikajn kaj vortajn erarojn. Mi dezirus[deziras] lerni la preĝon "Angele Dei, qui custos ...", en esperanta traduko. Ĉu povas iu helpi min? Multajn dankojn. Saluton.
sal.gif
Saluton! Miaj sugestitaj korektoj estas en rektaj krampoj [].
Pri via demando: mi sugestas ke vi kontaktu la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Jen ilia retpaĝo:
http://www.ikue.org/

ermito (Montri la profilon) 2008-majo-07 18:39:35

Krom tio estas interesa paĝo:
http://breviero.org/
Kaj ankaŭ jen aro da katolikaj preĝoj:
http://wikisource.org/wiki/Brevier-Himnoj
tie ne estas tiu, kiun vi volas, sed eble vi elektos ion alian okulumo.gif
Plej facile kontakti IKUEanojn oni povas ĉe ilia retlisto:
http://groups.yahoo.com/group/ikue/

Sukcesojn!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-07 19:32:45

Mi ne rimarkis erarojn en la unua mesaĝo.

Eble, la aŭtoro povus anstataŭ "mi antaŭdiras" skribi "mi avertas", sed la esprimo estas ĝusta kaj tute komprenebla.

ermanno (Montri la profilon) 2008-majo-08 17:20:28

Miland, Ermito, Terurĉjo koran dankon. Viaj respondoj tre utilis al mi. Vi estis vere ĝentilaj. Mi bondeziras al vi bonan vesperon.
Saluton!

Reen al la supro