Al la enhavo

La Stelo-mono vivas!

de Turfalko, 2017-decembro-31

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2017-decembro-31 22:46:20

La Stelo-mono vivas!

La 9-a Junulara Esperanto-Semajno JES okazas de la
26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Szczecin (Pollando).
Tie oni povas pagi per Steloj, la mono de la Esperanto-komunumo.
Tiu evento estas unu el multaj internaciaj kongresoj, dum kiu oni povas pagi per Steloj.

Aktuale oni uzas monerojn el plasto, kies nominaloj estas unu, tri kaj dek Steloj. Ili pregiĝis 2012, la eldonkvanto estas po 3000.

En Wikipedia commons oni povas admiri 32 bildojn de Stelo-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

La iniciatoro de la universala mono estas la sviso René de Saussure:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...
https://en.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...
Okaze de lia 150a naskiĝdatreveno aperis ĵus 100-Stela arĝenta monero.

Alkroĉita: Stelo-Tabelo

Salutas Mag. Walter Klag, Vieno, Aŭstrio, Eŭropa Unio, esperanto@chello.at

Postrimarko 1: Mi ĝojus pri eventuala komentario aŭ korekto.
Postrimarko 2: Haveblas senpaga dulingva broŝuro (germana-esperanta) pri la temo. Se vi volas havi ĝin, sciigu al mi vian poŝtan adreson.

Reen al la supro