Al la enhavo

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

de Серёга, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2019-junio-01 09:00:25

externalImage.png

L' naskitaj por libera vol'

L' naskitaj por libera vol',
Ne scias limojn d' voj',
Por laŭi al kaĵola kod'
Ne genufleksos sob.

Antaŭ ke kuraĝigi sin
Al novviva rode',
Ili ne prancos je signif',
Sed iros je volte'.

Al ili ne necasas tro
Postuli sian rajt' -
Ilia pripensita vort'
Kun ne eventuala ag'.

Gravas substanc'! Havante cel'
Ili al tia liber',
Deputis laŭ nova piedirej'
Sin en liman malferm'.

Kaj ili iras, post ili mond'
Anasiras sen hast'.
Libero ĉefas - al ĉi mejloŝton'
Orientiĝas kant'.

Серёга (Montri la profilon) 2019-junio-02 19:27:56

Ho, ŝajnas kvazaŭ ke mi amas cin (en Youtube kantas Kristina Prokopjeva per sia muziko)

Ho, ŝajnas kvazaŭ ke mi amas cin.
Komprenas mi: ti' estas tro danĝera.
“Bezonas mi cin” do ordonas pri
Mesaĝ' al ventoj juliaj leĝeraj.

Ne timos mi banalan tian fraz'
Ke forkonsumis tutan mian menson.
Ne gravas – estas ti' feliĉa ŝanc'
Aŭ la plej lamentinda sentimento.

Konfesas softe: ŝajnas, amas mi
Ne malpli ol kiel ĉielon bluan.
Murmur' de floroj mesaĝos al ci
El mia kor' varmecon superfluan.

Animo mia rustis sen rilat'.
Saturos vortojn mi per tenereco.
Mi amas pli kaj pli cin tag' post tag'.
Konfes' eskapi strebas do eksteren.

Ho, ŝajnas... Ne... Mi ĝuste amas cin,
Testita ti' semajn', monate, jare.
Mi amas cin eĉ ĝis abnegaci'.
Mi amas kaj mallevas sob standardon.

Серёга (Montri la profilon) 2019-junio-16 22:16:00

Ci donacu al mi... kantas Kristina Prokopjeva en youtube
Ci donacu al mi... plu filmeto

Ci solviĝu en mi ĝis la lasta noto,
Iĝu mia de nun tute por jarcent'.
Ci donacu al mi tenerecon, zorgon
Kaj malrapidigu tempon por kontempl'.

Tanĝu ci l' animon apenaŭ aŭdeble
Per ekzakta tra sufer' sinsekv' da trop'.
Pruvu: mi ne estas troa elemento.
Diru ci kuraĝe kvazaŭ l' lasta foj'.

Ci donacu kredon, sincerecon ree.
Ne estimas ilin trans multec' da lund'
Homoj, valoraĵojn aliajn ĉi erae
Ja elektas ofte, haŭlas mond' al fund'.

Petas mi, disŝiru nodojn antaŭjuĝajn,
Barojn ĉiajn je rub' – mi asistos por.
Se ci volus sob kaj sen paraŝuto,
La plej gravan movon ni eksplikos post.

Ci solviĝu en mi – por deziro troas!
Ve mi malpli grandan pli ne volas plu...
Sen ofendoj estu mi, se mankus fortoj,
Gardu Dio cin d' plag', kandel' mia lum(u).

Серёга (Montri la profilon) 2019-julio-04 22:03:10

Filaments of sundry tints have been being spun
From the moment of hands had been touched by them like pun.
So a tapestry of them ought to be made without qualm,
Therefore they would be compelled to make off with calm.

It would be rather more wisely if the filaments become
To be amounted to goods of a very dinky home,
Neither to consumer product, nor only nearly know-how.
There a world of superb colour tune is being done.

Ah, as if how iridescent rags were appeared being played
By wind with dream beams from hope being enveloped by rays.
Golden curls will be spun today nearby the sun, around
They are going to be put in a yellow solar sunday.

They will have being given to rain to be lain on clouds
Between fluffy clods because of fleeciness of cloth.
Golden, golden, golden curls will have been surrounded
By almost invisibility of the air gentle movement.

The will might not be identified to fly straight to one emotion.
Their volutions, scrolls, kiss-curls have to be expressed in motion.
Below white-blue-green oceanic croissants have been frothed to urge
Being joined to a worldly globe, each by being sewn surge.

Scarlet, scarlet threads can be taken for a eagle.
It must be passed through a needle to be thrust at middle.
Edges of the tapestry could be girt by their lock,
May be untied so the scarlet, scarlet ends are to be bow-knot.

Violet-magenta play has been composed in degree:
Violin music should be being played by magic filigree.
The landscape shall be beheld high for whatsoever deliciousness
After all crimson of pall will be being used for easiness.

White-black filaments used to be used for contrast doubtless,
So that everything would like to be underlined to bless.
Play of colours or mosaics will be contemplated,
All the same be carried out by a flourish template.

The tapestry like hidden sign does be carried out.
It will be felt up to clear by every stranger at current account.
There is looked forward to as warm-hearted happiness
Here joy, even regret let be pulled out of quests.

Серёга (Montri la profilon) 2019-julio-09 20:39:00

externalImage.png

Aŭtuna sonĝo

Je smeralda foliar'
Aŭtun' tuŝitas per peniko.
Pentritas mond' je festa farb'.
Fabel' denove ĉe ni migras.

Baskulis ies akvafarb',
Lasinte helan spuron ĉie,
Kaj sternas mildan lit' kun garb'
Sonĝ' aperinta el nenie.

Ĉio modifiĝis, flaviĝís,
Oriĝis dolĉe el ĉi arĉo.
Folioj de frond' defalís,
Kuŝiĝis per kovr' super marĉo.

Malfermis mondo da mirakl'
Kaj spiras per nova friskeco!
Mirakla sonĝ' – aŭtuna arbar',
Ĝi festas je intensaj vestoj.

Серёга (Montri la profilon) 2019-julio-20 15:20:08

externalImage.png

La somero sin rapide elĉerpis

La somero sin rapide elĉerpis.
Vento blovas preskaŭ aŭtuna...
Ĉu ci scias, mi jam ne atendas,
Alie de tio, kiel estis pli frue.

Pluvo klakas sur verdaj folioj,
Urĝas aŭtunon, profano.
Sed animo mia petas someron,
Varmon! kaj ciajn brakumojn!

Sole kanto de la somero finludis.
Ne necesas nun roboj kurtitaj.
Revenadas homoj de sudo
Per marsalo trae saturitaj.

Mi kun ci ne povis nin teni,
Evidente malbone penadis.
La somer' sin rapide elĉerpis.
Ke sukcesos ni nur ŝajnis.

Tarde ĉion komenci komence,
Dube riski al ni almenaŭ.
Ke ci skribus al mi ne menscias,
Venos nur en retpaĝo silente.

Ĉu ci scias, mi rapide ekdornas.
Sin rapide elcxerpis l' somero.
Mi atendas, esperas mi,
Sed ci ne pensas telefoni dimanĉe.

Malkondamne diros ci: “Mi ekscesa,
Cin ĉircaŭas fidindaj ŝultroj.”
Mi ankoraŭ varmiĝas imprese,
Por feliĉo necesas malmulte.

Серёга (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-17 12:27:59

externalImage.png

Ci ne portadis min en brakumo

Ci ne portadis min en brakum',
Elegantajn sonetojn ne skribis
Belaj revoj kunigas nin nur,
Dum kun sun' mi atendis leviĝojn.

Al mi ne prezentadis florar',
Sub lun' kun mi ci ne promenadis.
Simple mi scias: subite am'
Ŝnuros nin unu kun la alia.

Ci ne savadis min de plag', malĝoj',
Ne promesis feliĉon laŭvoje.
Simple estis... memoris pri hor',
Kiam nia renkont' destinota.

Simple prenis ci, tuŝis l' animon,
Malpermesan ion ene vekonte.
“Ci ne hastu...” - mi petis cin,
Sed l' animo ekflugi ekvolis.

Kaj l' animo ebria kuregis
Al neesplorita fora lontano...
Al obsedo, pasio, frenezo,
Ĉe finalo malklara genezo.

Un' momente povas firma firmament'
Iĝi pli hela ol ĉiu safiro,
Kaj emocia bunta rondodanc'
Povas veki, kiel nenio alio.

Ne portadis... ne donacis... ne savadis…
Ĉio alia okazis debute...
Ci min – certe csias mi – amis,
Kaj ĉi tiu amo sufiĉos abunde.

Серёга (Montri la profilon) 2019-septembro-15 20:55:40

*** Iomete pri katoj *** (Aŭtoro de tiu proza ruslingva teksto estas Julianna Ko mem)

Konatiĝu, tio estas Bazik! Ĝi aperis en nia hejmo tute hazarde, ankaŭ kiel plimulto de miaj antaŭaj “la lipharaj-striaraj”.

Antaŭ Bazik kun ni vivas malgranda, malgrasa, kompakta katineto nome Kljopa.

Kljopan oni subĵetis en infanan sablokeston en frua aprila mateno. Ĉiuloke ankoraŭ kuŝis neĝo kaj nudaj arboj pentris aranean reteton sur neimponan ĉielon.

Favorkoraj infanoj, amasiĝinte ĉe la sablujo, sincere provis por la miniatura buleto esti patronota per bonaj manoj.

Ili telefonadis al siaj gepatroj, admonante ilin doni azilon al katido... Sed la adoltoj unuanime estis nepetegeblaj, kaj la malganda necesa al neniu buleto da lano daŭris tiutempe fridiĝi interne de la malvarma sablokesto.

La panjo, spektante tiun bildon tra kuirĉambra fenestro, en ia momento ne sukcesis en memregado. Surĵetinte palton, ŝi rapide malleviĝis malsupren kaj revenis reen, enmanigis al mi la kelkajn gramojn da lanuga feliĉo.

Al la nova loĝanto de nia duĉambra apartamento oni donis nomon Kljopa. Ja tre ĝi estis malgranda kaj fragila.

La arbitra Kljopa, aŭ kiel mi ofte nomis ŝin laŭ stadio de ŝia adoltiĝado – Kleopatra, travivis ĉe ni kelkaj jaroj.

Foje somere, pro nelonga forveturo de sia mastroj, Kljopa estis devigata foriri por iom da tagoj gasti al mia onjo.

Estis forta fulmotondro. La katino, timinte neatenditan tondron kaj glimadego de fulmoj, transsaltis en fenestro de la unua etaĝo. Ŝirinte per unu spurto kontraŭmoskitan reton, ŝi malaperis en obskuro.

Poste ni longe vagis laŭ stratoj, enrigardadis en subteraĵojn kaj porĉojn, skribis afiŝojn, tamen, bedaŭrinde, Kljopan ni malgraŭe ne trovis.

Ŝi ne ĝisatendis ni nur unu tagon...

“Neniaj katoj plu!” - en vica fojo severe deklaris la panjo.

Tempo iris. En fino de la somero ni tute familie iris al ripoza bazo.

Somero, suno, pinoj verŝas super bazo sian ĉarman bonodoron.

Kaj jen subita renkonto – du ĉarmaj trovitoj: la nigra kaj la blanka estas kiel mistera signo.

La katidoj estis alportita per iu el ripozantoj kaj simple restigita sur la teritorio, eble en espero, ke iu ajn el vizitantoj donos azilon por tiu ĉi afablaj etuloj.

Mi ne scias, kiom da tempo ili pasigis tie mem kun si, sed tiu pareto klare ne estis el “nekuraĝa dekopo”. Ili aŭdace iris en manojn, elpetadis nutron, enkuradis en nian dometon kaj sentis sin je plenrajtaj mastroj de situacio.

La panjo ne obĵetis: ĝojigu nin dum libertempo, se ili mem venis.

Pri tio, ke preni katidojn hejmen diskuto ankoraŭ ne fariĝis. Tamen en profundo de mia animo, ema al troa amo al katoj, enloĝiĝis la malgranda espero.

La blanka kaj la nigra katido ekde ĉiu minuto plu pli kaj pli demonstris sian adaptitecon al ĉirkaŭa mondo. Ili kuraĝe konatiĝis kun niaj genajbaroj, grimpis sur arbojn, promenis per si mem.

Klariĝis, ke okupi nin per malsovaĝigi niajn novajn amikojn estas jam senutilaĵo. Kato, kiu sciis belecon de libera vivo, dubinde konsentus vivi en kvar muroj de tipa apartamento.

Miaj intencoj por nova dorlotbesto intense komencis degeli...

Kaj tiam subite klariĝis unu interesa cirkonstanca komplemento, tio okazis, ke ĉe unu reprezentanto da personaro de jen ĉi tiu bazo de ripozo antaŭnelonge estis akuŝinta unu fumkolora, bela kaj tre saĝa katino. Kvin perfekte karaj katidoj, jam firme staranta per siaj malgrandegaj kruroj, serĉis al si novajn, zorgemajn gemastrojn.

Ekvidinte ilin, evidente okazis tio ke ni simple estas senfortaj kontraŭ ilia karismo.

Fumkolora katido, kiun ni elektis inter kvin ilaj fratoj kaj fratinoj, sidis sur miaj femuroj, kaj, se kompari kun tiuj ĉi du nigra-blankaj amikoj, ŝajnis sufiĉe timigita, necerta kaj tute ne adaptita al tiu ĉi mondo estaĵo. Tamen ĝuste li jam estis mia nova doma favorato!

Tio restis nur determini alnomon. Variantoj okazis multe. Post longa rezonado ni iris al unuvoĉa opinio, se kato el ripoza bazo, tiam kaj nomo al li estu Bazik.

Bazilio. Bazalt. Bazílik aŭ Bazilík. Ĉi ĉio estas mia fumkolora, pezeta kaj fojfoje arogantante rigardanta al mondo kato.

(Sur fotaĵo estas: mi, Bazik, kaj ĝuste tiuj liberemaj etuloj sub kodaj nomoj Jino kaj Jango)

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

* * * * *

Ŝatas varmon multaj katoj
Preni de koroj amataj
Pere de karesaj vortoj,
Tiam prenas sian sorton.

Sinuante delikate
Ili por bongusta gado,
Dresas mastrojn ili flate,
Multe mudas dum bredado.

Katineto Kleopatra
Ronronadis por viando.
Ŝi arbitra kaj kompakta
Indis sian provianton.

Je trankvilo ja ŝi emis
Fuĝis tuj de fulmotondro,
Kuris en aŭtonomecon,
Al alies manoj montros.

Brava kato ĉasas raton,
Eskaponta tuj de hundo,
Tamen por meriti ŝaton
Ekamikos kaj ekludos.

Du katidoj Jino, Jango
Dancas planke sian tangon,
Doman mondon ja dividas,
Alan bazan dualon vidas.

Do katido fumkolora
Estis pri invit’ pli kvita,
Ĉar el bazo estu Bazik
Aŭ oficiale Bazilio.

Серёга (Montri la profilon) 2019-septembro-24 11:59:40

externalImage.png

Julianna legas en Youtube

Simple estu!

Simple estu
Ci proksime aŭ fore.
Simple estu
I'n alian mi ne bezonas…
Simple estu
Sur ter' en ĉi mondo.
Simple estu:
Pri senlima parolu.
Simple estu
Per obskuro kaj lumo,
Simple estu
Mia senco, stimulo.
Simple eĉ
Eventuala efemero.
Simple estas!!!!!
Mi kutima je pensoj
Pri ci…
Mem perdis sen ili min,
Do ne vivas, iras
Laŭ estremaĵo abismen -
Mi ne skribas
Senenspiradeble —
En l' kor' estas
Gel' tro malvarmega.
Simple estu,
Simple ci sciu ke ci necesas!

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 13:15:36

externalImage.png

Subiro belas sur tolbildo kvazaŭ

Subiro belas sur tolbildo kvazaŭ.
Miraklon pentris nokta pejzaĝist'.
Sed estis voj' al la kreaĵ' longdaŭra.
Mistrafis de suĝet' kelkfoje li.
Denove li trovinte komencadis,
Frotaĵojn faris li per peniktuŝ',
Por kontingenton de anim' pentraĵo
Reflektus sen dolor' kaj malplezur'.
Li pentris, kreis, pensis ĉu dubinde,
Se la tolo necesas al iu ajn.
Kaj li finsribis, ne timinta-subfalinta.
Muntum' okazis ja fenestr' al strat'.

Reen al la supro