Al la enhavo

Republikado de mia blogo

de novatago, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 136

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 20:37:52

novatago:
Zam_franca:
novatago:
Jxusteno:Eĉ se inistaj organizoj estas mone subtenataj, ĉu tio malbonas?
Really funny to see you trying to justify a lot of people the you would call TERF. Really funny.

Ĝis, Novatago.
Kiom da gehispanoj kiuj deklaras sin senti 'feministoj' balotas por la "feminista partio"? Ja estus interesa sciigo. Ĉar miakrede tiu nombro estas forege de la majoritato!
Mi nur rimarkigis ironion, ĉar tio ja estas ironio kaj tio tute ne rilatas al la nombro de voĉdonantoj. Ironio simple estas ironio. Aliflanke, mi ne celis diri ke ne estas alispecaj feministoj. Tamen, mi opiniis amuzan rimarkigi tiun ironion, ĉar ĝi eniris en la konversacion per stulta demando kaj, pli ol verŝajne, sen scii kial vi demandis tion.
Kion vi trovas amuza estas, ke vi kredas ke feministoj estas kontraŭneduumulistoj. Sed tio ne veras. Ŝajne tiaj feministoj estas minoritato.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 20:47:22

En mia lando tiu seksisma pensmaniero nuntempe estas tute marĝena, t.e. ekzistas tiaj seksistoj sed ili ne estas multaj. Kaj kompreneble mi tute ne estas seksisto. Fakte, mia plendo estas kontraŭ tiuj, kiuj havas vian sinteno: "Se vi plendas kontraŭ feminismo vi nepre estas seksisto". Vi devas bone kompreni tion, ke feminismo estas plurbranĉa ideologio. Aldone, ne difini sin, kiel feministon ne implicas esti seksisto, simple implicas ke oni ne estas ano de tiu movado. En mia lando, kaj certe en aliaj, la hegemonia feminismo postulas al ĉiu agnoski tion, ke ĉiu estas kontraŭina seksisto. Ĉu vi vere konsentas tiun frenezaĵon?

Se oni uzas la sekvantan difinon
de feminismo : "deziri plenan socian egalecon inter viroj kaj virinoj", jes, ne esti feministo ja signifas esti seksisto. Tamen tiu difino estas tre simpligita, kaj kiam temas pri detaloj kaj rimedoj, miaopinie oni povas malsamopinii. Sed dependas. Ĝeneralaĵojn ne eblas fari. Necesas observi la situacion ĉiukaze.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 20:48:36

novatago:
Zam_franca:Kaj plie, ĉu la t.n. "hispana feminista partio" estas nenormale subvenciita de la ŝtato, t.e. senkiale pli ol la aliaj partioj? Mi kredas, ke ne!
Kutime subvencioj postulas kondiĉojn. Se asocio aŭ partio observas tiujn kondiĉojn, tiu asocio havos subvencion. Multaj asociacioj, feminismaj ankaŭ, perdas subvenciojn iam post ricevi la monon ĉar ili ne plenumis aŭ ne observis la kondiĉojn. Tamen, se ĉio estas laŭleĝe, tio ne implicas malĉeesto de koruptado ĉar fakte kutime estas facile trompi. Ne nur tio, kondiĉoj fojfoje estas antaŭpensitaj por specifa(j) asocio(j) kaj por tiuj estas ege facile trompi. Do, ĉu mi povas diri ke la Hispana Feminisma Partio iam havis korupte subvencion? Nu, mi ne povas, krom diri ke la prezidentino estas kontraŭvira seksisto. Tamen, mi ne povas esti certa rilate al subvencioj.
Unufraze vi ne scias, oni ne scias.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 21:03:15

Feminismo povas esti tre diversa.
Estas interesa pria artikolo: https://egalecen.org/2014/09/02/gejrajtaj-kaj-femi...

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 21:22:59

Zam_franca:
Kion vi trovas amuza estas, ke vi kredas ke feministoj estas kontraŭneduumulistoj.
Tio estas interpreto via. Mi nur diris "a lot of"

Zam_franca:Sed tio ne veras. Ŝajne tiaj feministoj estas minoritato.
Ŝajne. Laŭ via scio pri la hispana feminismo tio signifas nenion.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 21:40:42

novatago:
Zam_franca:Vi parolas pri organizaĵoj, kaj ne individuoj. Kompreneble, ke organizaĵoj estas subvenciitaj. Sed via blogaĵumo ia ŝajnigas, ke la manifestaciaj feministoj mem estas subvenciitaj.
Kompreneble. Kaj mi ne komprenas kial vi komprenis ion alian. Tamen, eĉ se mi parolis pri asocioj kaj institucioj, komprenu ke en tiu korupta strukturo estas geunuopuloj, kiuj profitas pere de salajroj aŭ pagendaj fakturoj. Ĵus antaŭ legi vian afiŝon mi memoris ion, kio okazis kelkaj tagoj antaŭ la 8-a de marto. En la ŝtata televido oni elsendas la programon Operación Triunfo (konkurso por novaj talentaj kantistoj). Kelkaj tagoj antaŭ la 8-a M, ili decidis tion, ke feministino devis prelegi al la konkursanoj kaj al spektantaro pri kontraŭkapitalisma feminismo. Tiu diris, kiel kutime, ke tiu senkorpa diabla estaĵo nomita patriarkado kulpas pri ĉiu malbono kiu suferas virinojn, kaj ke aliaj branĉoj de feminismo estas trompoj. Ŝi estis pagita per publika mono. Ankaŭ estas feministinoj (unuopulinoj), kiuj iras al gimnazioj por diri aferoj kiel "viroj kaj virinoj estas malamikoj" (jutubistinoj Devermut) aŭ "viro simple ne povas ricevi perforton de virino kaj estis amuza kiam mi mem frapis mian kunulon sur la vizaĝo" (Pamela Palenciano) aŭ "vi (virinoj) DEVAS lerni teknologian universitatan karieron eĉ se mi mem povis libere elekti studi por esti dentistino" (Devermut). Kaj jes, tiuj ankaŭ estas pagitaj per publika mono, nu laŭ mia memoro Devermut estis iam pagita de Jutubo, tamen ilia pensamaniero devus ne esti en gimnazio.

Se oni ne konsentas tiajn asertojn, estas malfacile kredi ke tio okazas, tamen... ja okazas.

Zam_franca:Diri aferojn kiel "Viroj laborejen, virinoj kuirejen" ja estas seksisma, t.e. diskriminacia, kaj pro tio ĝi ne estas parto de la rajto je sin esprimi libere.
Estas kaj estu normala, ke diskriminaciemiga sinteno estas sankciita! Seksismo aĉas tiel kiel rasismo, kaj endas kontraŭbatali ĝin! Ĉu uloj kontraŭbatalantaj diskriminaciojn estas 'inkviziciistoj'? Ĉu vi vere pensas tion??
Mi devas peti al vi du aferojn: 1. Kalmiĝu 2. Ne provu ekspliki al mi, kia estas mia lando.

En mia lando tiu seksisma pensmaniero nuntempe estas tute marĝena, t.e. ekzistas tiaj seksistoj sed ili ne estas multaj. Kaj kompreneble mi tute ne estas seksisto. Fakte, mia plendo estas kontraŭ tiuj, kiuj havas vian sinteno: "Se vi plendas kontraŭ feminismo vi nepre estas seksisto". Vi devas bone kompreni tion, ke feminismo estas plurbranĉa ideologio. Aldone, ne difini sin, kiel feministon ne implicas esti seksisto, simple implicas ke oni ne estas ano de tiu movado. En mia lando, kaj certe en aliaj, la hegemonia feminismo postulas al ĉiu agnoski tion, ke ĉiu estas kontraŭina seksisto. Ĉu vi vere konsentas tiun frenezaĵon?

Zam_franca:La altpostenuloj de tiu 'inkvizicio-organizaĵoj' estas efektive grandaplejparte virinoj. Se la tuta hispana socio atingus pli-malpli egalecon (45%/55%), ja estus malbona afero. En Hispanujo, tia egaleco estas politike atingita, ekzemple parlamente.
Firmae... Oni ne povas diri tion. https://www.google.com/amp/s/m.eldiario.es/economi...

En 2018, nur 2,8 % de la hispanaj firmaaj direktoroj estis virinoj. Ĉu virinoj ne kapablas zorgi pri firmaoj? Kompreneble, ke ne. Signifas simple, ke multe da laboro devas esti farita.
Vidu, vi uzas datumojn, kiujn vi trovis en ĵurnalo. Preskaŭ ĉiu informa medio apogas hegemonian feminismon, do ĉion, kion vi vidos en ili estos datumoj, kiuj pravigas feminismon eĉ se kiam oni legas atente la novaĵon, la teksto kontraŭdiras tiujn datumojn (kaj tio okazas oftege). Fakte, El Diario, tiu, ĵurnalo kiun vi ligilas, havas ekstreme kaj freneze klinitan vidpunkton favore al plej freneza feminismo. Ĝia direktoro iam defendis noktan elirblokadon por viroj, por protekti virinojn, en Hispanio, unu el la plej sekuraj landoj de la mondo por virinoj (vi ankaŭ povas trovi tiun datumon en ĵurnaloj). Se vi konsentas tian proponon, simple ne rekomendu virojn veni hispanien ĉar fakte, la danĝero por viro sur strato estas ege pli granda ol por virinoj.

La amasmedia diskurso ĉiam turnas ĉirkaŭ la grandega valoro de virina vivo, kaj viroj manĝu fekaĵon ĉar patriarkado. Fakte, tia hipokrite feminisma sinteno damaĝas virinojn. Ĉu vi memoras, kiam en la jaro 2014 Boko Haram forrabis 400 knabinojn? Ĉiu ĵurnalo en la okcidenta mondo skandaliĝis, ĉiu politikisto kaj famulo publike petis "redonu ilin al ni". Ĝis tiam Boko Haram iris al lernejoj kaj nur mortigis knabojn. Ili sendis virinojn hejmen tute senprobleme. Tamen Boko Haram volis reklamadon en okcidentaj ĵurnaloj, kaj ili rimarkis kiel tiuj informis pri mortigoj de viroj kaj kiel pri mortigoj de virinoj. Tial ili decidis forrabi knabinojn. Eĉ se okcidentaj ĵurnaloj informis pri mortigoj de knaboj, neniam oni petis al Boko Haram ĉesi tiujn mortigojn. Viraj privilegioj...

Kaj rilate al egaleca laborpostenado... Nu, mi estus tute kaj same feliĉa se ĉiu en la estraro (prezidento, ministroj, deputitoj) estus virinoj kaj se ĉiu estus viroj, ĉar mi ne opinias bonan tion, ke oni nepre estu 50% laŭ sekso ĉar laborpostenoj estu por la plej taŭgaj personoj sen rimarki sekson. Se tio implicas 100% da virinoj, bonege. Tamen, mi devas kritiki ministrinon kiu defendas kaj devigas laŭleĝe egalecan laborpostenadon al ĉiu, al ĉiu krom ŝi. Speciale, se ni jam ja havas pruvojn de la netaŭgeco de ŝiajn elektitulinojn. La realo estas ke tiu ministrino estas kontraŭvira seksisto (krom ĉiu alia "virto" de politikisto).

Nu, mi povus paroli pri la hegemonia feminismo en Hispanio dum tagoj. Se vi konsentas tian feminismon, tio estas via problemo, kaj komprenu ke tio ja estas problemo. Komprenu tion, ke PSOE postule kaj helpe de feminismo nuligis laŭleĝe homan rajton (kaj konstitucian) por viroj. Mi simple ne povas defendi tion.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
https://www.heidrick.com/Knowledge-Center/Publicat...

La artikolo citas sian fonton kaj ne, ĝi ne diras ion kiu malrilatas al ĝia titolo 🙄.
Aldone, mi ne vidas rilatojn inter hispanaj "izquierdistos" kaj usonaj konsultantoj.

Mi memoras, ke antaŭ longa, longa tempo, mia franc-hispana instruistino pri hispana lingvo diris "Virinoj necesas invadi burokrataron, firmaojn, ĉiajn altpostenojn en la socio". Tiam iu studento diris "Sed post tio, ne estos egaleco altpostenare!". Kaj tiu instruistino diris humure: "Male, estas tiom da viroj laborantaj altpostenare ke eĉ se virinoj invadus ĝin kaj prenus ĉiun postenon, restos sufiĉe da viroj laborantaj tie por garantii egalecon!".

Ho ve, estus mojose, se la ununura problemo estus pri postenoj... En 2019 en Hispanujo okazis «nur» 55 virinomurdoj (feminicidios). En Francujo tiam okazis 150 virinomurdoj.

Mi ne parolas pri la malegalecaj salajroj, la seksperfortoj, la hontigo al virino fare de ĉie-estantaj prahomoj se ŝi asertas, ke ŝi rajtas regi sian korpon.

Feminismo ne estas la nova sensencaĵo kreita de "izquierdistos". Feminismo estas la respondo al vera problemaro kiu ekzistas, kaj kiu malaperiĝu tuj.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 21:47:45

Zam_franca:
Unufraze vi ne scias, oni ne scias.
Nu, tiu partio estis parto de la korupta strukturo kiu sukcesis nuligi homan rajton por viroj, kaj ĝi postulas fortigi tiun leĝon kontraŭ viroj. Mi ne bezonas scii pli.

Tamen, mi vidas ke vi miskomprenas ion. Kial vi pensas ke tiu partio paroladis tiel malferme kontraŭ transseksuloj en lando, kiu protektegas GLATulojn? Ĉar ili sentis sin sufiĉe povaj por fari tion kaj ĉar ili scias tion, ke la GLAT-kolektivo fortiĝas pli kaj pli. Tio signifas malpli da mono por specife ilia partio kaj ilia feminismo. Ne estu naiva, ĉi tio ne temas pri defendi virinajn rajtojn.

Kaj por fini, mi simple menciis tiun partion ĉar mi facile memoris tiun okazaĵon, kaj facile povis montri tion al Ĵusteno. Se tiu partio estas tia, sen dube estas asocioj, kiuj ricevis subvenciojn tute laŭleĝe sed ankaŭ trompe. Mi jam petis al vi ne ekspliki al mi, kia estas mia lando.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 21:53:57

Se vi ne ankoraŭ komprenis tion (certe vi jam komprenis), mi ne defendas tiun partion, kaj mi pensas ke ĝi ne reprezentas la plejparton de la hispana feministaro (ĝuste mi diris, ke estus interese scii pli pri tio).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 22:01:44

novatago:
Zam_franca:
Kion vi trovas amuza estas, ke vi kredas ke feministoj estas kontraŭneduumulistoj.
Tio estas interpreto via. Mi nur diris "a lot of"

Zam_franca:Sed tio ne veras. Ŝajne tiaj feministoj estas minoritato.
Ŝajne. Laŭ via scio pri la hispana feminismo tio signifas nenion.
Zam_franca:Kiom da gehispanoj kiuj deklaras sin senti 'feministoj' balotas por la "feminista partio"? Ja estus interesa sciigo. Ĉar miakrede tiu nombro estas forege de la majoritato!

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 22:41:49

Zam_franca:
https://www.heidrick.com/Knowledge-Center/Publicat...

La artikolo citas sian fonton kaj ne, ĝi ne diras ion kiu malrilatas al ĝia titolo 🙄.
Aldone, mi ne vidas rilatojn inter hispanaj "izquierdistos" kaj usonaj konsultantoj.
Mi legos tion, kiam vi vidos la dokumentan filmon "The red pill". Alie ne multe sencas plu paroli. Serĉu ĝin interrete.

Zam_franca:Mi memoras, ke antaŭ longa, longa tempo, mia franc-hispana instruistino pri hispana lingvo diris "Virinoj necesas invadi burokrataron, firmaojn, ĉiajn altpostenojn en la socio". Tiam iu studento diris "Sed post tio, ne estos egaleco altpostenare!". Kaj tiu instruistino diris humure: "Male, estas tiom da viroj laborantaj altpostenare ke eĉ se virinoj invadus ĝin kaj prenus ĉiun postenon, restos sufiĉe da viroj laborantaj tie por garantii egalecon!".
Ekzistas multaj studoj, kiuj diras ke kutime virinoj ne volas altpostenojn. Se ili ne volas esti tie, tio estas kaj estu ilia libera decido. Ankaŭ mi legis iam ke fakte, virina sinteno por elekti kunulon devigis virojn esti pli ambiciaj, do tio ankaŭ eksplikas, kial estas pli da viroj en altposteno. Aliflanke, mi ne komprenas la logikon de la afero. Feministoj ne ĉesas plendi pri tio, kvazaŭ tial ĉiu viro havus privilegiojn. Mi estas viro senprivilegia kaj malriĉa. Se estus pli da virinoj en altpostenoj mi restus same, kaj la plej granda parto de virinoj same al mi. Tamen, mi ja povas certigi al vi tion, ke mi neniam konis entrepreniston, kiu rifuzus havi virinon en altposteno se tio implicus gajni pli da mono. Vere, estas tre malfacile defendi tion, ke la problemo estas seksismo. Nur el blinda vidpunkto.

Zam_franca:Ho ve, estus mojose, se la ununura problemo estus pri postenoj... En 2019 en Hispanujo okazis «nur» 55 virinomurdoj (feminicidios). En Francujo tiam okazis 150 virinomurdoj.
Jes, kiel mi jam diris, Hispanio estas unu el plej sekuraj landoj de la mondo por virinoj. Tamen, ne timu forigi citilojn de la vorto nur. Dum la manifestacio de la 8-aM multaj feministoj portis afiŝojn, kiuj diris pri ĉi tiu jaro:
Kontraŭina seksismo: 14 mortaj viktimoj
Kronoviruso: 0 mortaj viktimoj.

Nu, vidite el hodiaŭa vidpunkto eble substreki tiom iajn nombrojn rezultas tute absurda. Speciale, se oni pensas ke:
La estraro nombras viktimojn virajn kaj inajn laŭplaĉe.
La difino de kontraŭina mortigo, en Hispanio, baziĝas sur leĝa difino, kiu samtempe baziĝas sur ideologia difino, kiu tute ne sencas en la reala mondo. Laŭ la leĝo viroj mortigas siajn kunulinojn nur pro seksismo, tio ne povas okazi pro ekfreneziĝo, nek pro venĝo, nek por simpla malamo al ilia kunulino, la sola ebla ekspliko estas seksismo. Tamen, se virino mortigas sian kunulon, ĉia kialo eblas, krom seksismo. Iam virino deziris mortiĝi ĉar ŝi estis dum jardekoj sur lito sen povi movi sin pro malsano. Ŝi petis al la ŝtato leĝo pri eŭtanazio, la ŝtato neis. Ŝi petis al sia edzo solvi la problemon, kaj post longa tempo kaj pripensado, li akceptis plenumi la deziron de sia edzino. Li nun estas prijuĝata pro kontraŭina mortigo. Tia estas la sukceso de hegemonia feminismo en Hispanio.

Zam_franca:Mi ne parolas pri la malegalecaj salajroj, la seksperfortoj, la hontigo al virino fare de ĉie-estantaj prahomoj se ŝi asertas, ke ŝi rajtas regi sian korpon.
Mi ankaŭ ne parolos pri tio, ĉar krom seksperforto ĉio alia estas amasmedia rakonto. Nu, eble Francio estas terura lando por virino, sed mi estis tie kaj mi ne vidis tion.

Zam_franca:Feminismo ne estas la nova sensencaĵo kreita de "izquierdistos". Feminismo estas la respondo al vera problemaro kiu ekzistas, kaj kiu malaperiĝu tuj.
Kiel maldekstremulo mi nur povas diri tion, ke vi glutis perversan diskurson, ne favore al virinoj, sed kontraŭ viroj. Mi ne bezonas defendi ĉian feminismon por ŝajni bonulo. Mi simple volas esti bonulo.

Mi insistas, vidu "The red pill".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro