Al la enhavo

Kultestro

de Miland, 2008-junio-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-19 18:07:55

La Kultestro "Suno Luno la Unuo" anoncis "Estas tro de materialismo en Nord-Ameriko, do mi faros miraklon. Morgaŭ mi piediros sur la Hudson riveron, ne uzante flosilon, nek ligita al iu ajn flosanta, fluganta aŭ fiksita." Kaj li plenumis sian promeson! Kiel?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo.

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-junio-20 11:03:52

Kaj li plenumis lian promeson!
Kies? demando.gif

Systemfehler (Montri la profilon) 2008-junio-20 11:16:40

Eble li uzis skafandro kaj zono de plumbo kaj piediris sur la fundo de riverso rideto.gif
Li ne diris, ke li piediris sur (aŭ super) la rivero.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-20 13:52:51

NORDULINO:
Kaj li plenumis lian promeson!
Kies? demando.gif
Sian -dankon, korektita

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-20 13:54:15

Systemfehler:Eble li uzis skafandro kaj zono de plumbo kaj piediris sur la fundo de riverso rideto.gif
Li ne diris, ke li piediris sur (aŭ super) la rivero.
Dankon, mi korektis la prepozicion al sur!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-20 15:05:38

li atendas la vintron, kiam la akvo frostas

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-20 17:47:38

Miland:La Kultestro "Suno Luno la Unuo" anoncis "Estas tro de materialismo en Nord-Ameriko, do mi faros miraklon. Morgaŭ mi piediros sur la Hudson riveron, ne uzante flosilon, nek ligita al iu ajn flosanta, fluganta aŭ fiksita." Kaj li plenumis sian promeson! Kiel?
Facilege! Li faris ja miraklon antaŭ la mirigaj okuloj de ĉeestantoj kaj sukcese kontraŭis la troan materialismon nordamerikan! rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-20 17:50:01

jan aleksan:li atendas la vintron, kiam la akvo frostas
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas le verdan stelon:

*

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-20 17:59:40

Filu:
Miland:La Kultestro "Suno Luno la Unuo" anoncis "Estas tro de materialismo en Nord-Ameriko, do mi faros miraklon....
Facilege! Li faris ja miraklon rideto.gif
Li estas kultestro, tial trompemulo, do mi dubas ĉu li povus fari veran miraklon.

Reen al la supro