Al la enhavo

Se parte del masculino o del neutro para formar el género?

de Camilo_I, 2019-majo-15

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Español

Camilo_I (Montri la profilon) 2019-majo-15 23:22:16

Por lo que voy entendiendo, para formar el femenino se añade -in- a la raiz (másculina). Así de Knabo (chico)... knabino (chica), viro (hombre)... virino (mujer).

Sin embargo en la wikibooks se dice que: "En esperanto todas las palabras son neutras... existen afijos para el género femenino y masculino (-ino e -iĉo). Para formar el femenino se añade -ino a la raíz: Patro - Patrino (padre/madre - madre) Amiko - Amikino (amigo/amiga - amiga)

Para formar el masculino se añade -iĉo a la raíz: Patro - Patriĉo (padre/madre - padre) Amiko - Amikiĉo (amigo/amiga - amigo)"

Es en el único lugar que lo he visto y me ha sorprendido. ¿Es una evolución de los tiempos?

Que conste, como opinión personal, que me gusta la idea para grupos en los que existen sexos, así evitamos lo de Compañeros y compañeras, en una sóla palabra neutra
La duda es si esto es así... si existe ese "-iĉ-" para concretar el másculino.... En los demás cursos no lo he visto.

Multan dankon pro la respondoj

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-16 02:19:57

Ne, en Esperanto estas vortoj, kiuj sen "-ino" jam signifas viron:
reĝo, patro, knabo, onklo, filo, patro k.t.p.
Do, "patriĉo" estas superflua.
Kaj plue, ordinare "studento" estas sekse neŭtrala, sed en esprimo "studentoj kaj studentinoj" ĝi signifas "viraj studentoj".

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-16 08:05:48

Sergejem pravas. Ekzistas nur malmultaj vortoj, kiuj jam signifas viron. Nuntempe temas pri membroj de kerna familio (patro, filo, knabo, frato k.t.p.) aŭ (praaj) regantoj (reĝo, princo, duko k.t.p.). La inaj formoj de tiuj vortoj oni konstruas per la sufikso -in.

(Preskaŭ) ĉiuj aliaj vortoj, kiuj signifas homon, estas sekse neŭtralaj (kuzo, amiko, studento, instruisto k.t.p.). En tiuj raraj okazoj oni devas montri sekson, oni povas uzi adjektivan priskribon vira resp. ina.

Mi evitus uzi esprimojn "studentoj kaj studentinoj" aŭ "gestudentoj". Oni ne plu bezonas ilin, kaj ili sonas arkaaj.

Camilo_I (Montri la profilon) 2019-majo-16 09:13:15

Multan dankon pro la du respondoj.

Ĉi tio estis tre klara por mi.


Sed tio devas esti korektita.

https://es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Gramática/Género_y_número

Jen, la konfuzo estas kaŭzita

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-16 11:21:42

aŭ (praaj) regantoj (reĝo, princo, duko k.t.p.). La inaj formoj de tiuj vortoj oni konstruas per la sufikso -in.
Kaj ne nur pra-e. Elizabeto II estas la reĝino de mia lando.

Cetere, ĉu oni povas melki bovon? (mi pensas ke nur bovinoj donas lakton.)

Kaj Marilyn Monroe estis film-stelulino

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-16 15:18:15

Vi ankoraŭ ne komprenis ŝanĝi al respubliko ridulo.gif

Nature ekzistas inter bestoj nomoj kiel virbovo kaj bovino. Mi ne celis, ke mia listo estus kompleta.

Mi dirus, ke Marilyn Monroe estis filmaktoro, filmstelulo. Normale oni ne bezonas emfazi, ke ri estis virino.

novatago (Montri la profilon) 2019-junio-18 08:21:15

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro