Al la enhavo

Kiu konas bonan vortaron (por traduki en esperanton) en la reto ?

de Zam_franca, 2019-junio-24

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-26 08:12:05

En Android estas same. Sed en Revo ofte mankas trandukoj en iujn lingvojn, do vi povas ne trovi tradukon el via nacia lingvo, kvankam la vorto ĉeestas. Provi trovi ĝin per sinonimoj aŭ tradukoj en alia lingvo.

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-29 15:40:28

vortaro.net certe, ĝi estas la reta versio de PIV.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-29 21:19:31

vortaro.net (PIV) ne estas por traduki, ĝi nur ekplikas signifon de la vorto en Esperanto.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-30 08:37:11

sergejm:vortaro.net (PIV) ne estas por traduki, ĝi nur ekplikas signifon de la vorto en Esperanto.
Kiam vi atingas sufiĉe altan nivelon kaj povas diveni, kiu vorto povus esti en E-o, PIV taŭgas tre bone por traduki. Ĝi klarigas nuancojn kaj havas ekzemplojn pri uzo de prepozicioj. Kvankam ne eĉ PIV estas sen eraroj, mia sperto estas, ke nacilingvaj vortaroj havas pli da eraroj. Fine PIV havas aŭtoritatan posicion.

opajpoaj (Montri la profilon) 2019-junio-30 08:50:04

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-30 13:50:24

opajpoaj:http://www.simplavortaro.org/
Mi pensas, ĉi tio estas kion komencanto de la temo volis.
Sed kontrolu trovitan tradukon en PIV.

Urho (Montri la profilon) 2019-julio-01 11:47:01

sergejm:
opajpoaj:http://www.simplavortaro.org/
Mi pensas, ĉi tio estas kion komencanto de la temo volis.
Sed kontrolu trovitan tradukon en PIV.
La Simpla Vortaro estas tre utila. — Dankon pro la ligilo!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-01 15:18:50

Urho:
sergejm:
opajpoaj:http://www.simplavortaro.org/
Mi pensas, ĉi tio estas kion komencanto de la temo volis.
Sed kontrolu trovitan tradukon en PIV.
La Simpla Vortaro estas tre utila. — Dankon pro la ligilo!
Jes vi pravas ! Mi provis ĝin, kaj ĝi estas tre pratika. Dankon

Reen al la supro