去目錄頁

Kurta demando

StefKo, 2019年7月22日

讯息: 3

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2019年7月22日下午6:36:35

Kiel, mallonge, demandi pri loko de iu en vico? Ekz.:

Sprintistoj ĝiskuris al celo. Inter ili kuris unu polo. Kiel, mallonge, demandi pri lia loko en tiu kurumo?
En la pola oni demandas mallonge uzante la pronomon KIU (pli longe KIU ORDE aŭ KIU SIAVICE), tiel: Kiu estis la polo?
"la polo" estas en nominativo. Se ĝi estus en ablativo, la senco estus alia.

sergejm (显示个人资料) 2019年7月22日下午9:05:46

Kioma estis la polo?
Respondo: li estis la unua.
Ruse oni ankaŭ uzas "который?", sed ĉi kaze ĝi tradukiġas "kioma?"

StefKo (显示个人资料) 2019年7月23日上午10:06:42

sergejm:Kioma estis la polo?
Respondo: li estis la unua.
Ruse oni ankaŭ uzas "который?", sed ĉi kaze ĝi tradukiġas "kioma?"
Dankon! Efektive, tio estas en vortaro.net:

kioma. Demanda aŭ ekkria adj., demandanta pri la nombro, la vico: la kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?; kioman fojon ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!; kioma horo nun estas?; sur kioma etaĝo li loĝas?; en la kioman klason?.

回到上端