Al la enhavo

Kiel propagi Esperanton

de Zam_franca, 2019-septembro-15

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-novembro-17 12:13:18

Mi kredas, ke oni povas propagi Esperanton pli facile se oni tradukas televidajn seriojn, kiel Fineo kaj Ferbo (angle Phineas and Ferb) aŭ Stefano Universo (angle Steven Universe); videoludojn, kiel PokémonFina Fantazio; filmojn, kiel StelmilitojGlaciiĝinta - ktp.

Do oni povos scivoli "Stefano Universo en Esperanto? Kio estas Esperanto?" kaj vidi Stefanon Universon en Esperanto. Se la spektanto pli interesiĝas pri Esperanto, la serio servos kiel kroma akcelo por la lernado de Esperanto. "Ni, estas la Kristalaj Gemoj, ni ĉiam savos la tagon..."

(Mi scias, ke en Fineo kaj Ferbo, jam estas mencio pri Esperanto en la kvara epizodo de la unua sezono. Sed mi celas, doni Esperantajn voĉojn al la tuta serio.)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-17 13:16:25

Male! Ekzemple, prenu iun franclingvanon aŭ iun anglalingvanon. Diru al tiu : "Kial vi ne eklernus E-on? Vi povos rigardi Finenon kaj Ferbon, Stelmilitojn en tiu ĉi lingvo!"... Estu certa, ke per tia parolaĵo, neniu volos eklerni E-on! Ili jam povas rigardi tiujn ĉi seriojn aŭ filmojn denasklingve!
En la opinia artikolo de Libera Folio, la ĵurnalisto klarigas, fakte en la titolo ĝi mem, kio estus pli bona por la Esperanto-movado : direkti la agadon eksteren.
Traduki ĉiajn verkaĵojn estas simpatiega por la Esperanto komunumo. Ĝi plibonigas ĝian kulturon. Sed povi legi La Etan Princon Esperante ne vere spronis min eklerni la lingvon de Zamenhof. Mi estas interesata pri la verkaroj, kiujn mi ne tute konas, kiel la ĉina literaturo ekzemple. Traduki mondfamajn verkojn estas do bona por plibonigi la esperantlingvan kulturon, sed ĝi ne vere spronas gehomojn ellerni Esperanton.

La opiniisto de Libera Folio pensas, ke ni devas ĉefe traduki el Esperanto, kaj ne en.

Mi pensas, ke ni devus fari la du. Sed celante diskonigi E-on, la plej bona ŝajnas esti traduki la plej bonajn librojn origine verkitajn Esperante.
https://www.liberafolio.org/2019/11/04/kirill-sved...

Mi proponas, ke geesperantistoj kreu fejsbukajn paĝojn en siaj denaskaj lingvoj, kaj ĉi paĝoj estos poemaroj, pli precize aroj da poemoj. Estu ankaŭ tradukoj (simple, ne arte) de tiuj poemoj, kaj en la informparto de la paĝo, ligiloj por eklerni Esperanton aŭ ligiloj pri landaj asocioj. Estu regule, ekzemple unufoje ĉiu semajno devas aperi novaj poemoj. Kial la dimanĉaj poemoj de la Ondo (eĉ se ĝi forigas). La poemoj devas esti poemoj de famuloj, ne de ajnaj uloj.
La celo estas, ne ebligi al geesperantistoj kulturumi, sed ebligi al neesperantistoj ekkoni Esperanton, eble trovi ĝin bela kaj finfine, eklerni ĝin.

La reklamo pri tiuj paĝoj estos en jamaj paĝoj pri poezio, literaturo, kaj plurlingvismo.

Eble jam ekzistas, sed sendube por esperantistaro.
La du ĉefaj vortoj de mia ideo estas reguleco kaj diskoneco.

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-novembro-17 14:53:33

Dankon. Via ideo traduki verkojn, kiuj estis originale verkitaj en Esperanto, al aliaj lingvoj, estas tre bona ideo. Fakte mi konscias, ke tio eble estas multe pli bona ideo ol mia propra.

Ni nur bezonas pli multajn verkojn, kiuj estis origine en Esperanto. ridulo.gif

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-17 20:02:19

https://www.poesie-en-liberte.fr/ressources/la-dev...

^ La franca ministraro pri edukado faras ĉiujare konkurson de poezio. Ekde 2018, estas versio en Esperanto. Tiel oni havas ankoraŭ pli je da poemoj (jen ekzemplo malsube)

Frano (Montri la profilon) 2022-novembro-06 09:12:38

Vi povus simple lasi komenton en la angla pri la artikolo "Esperanto: the newest language you’ve never heard of"
Via reago ankaŭ helpos antaŭenigi Esperanton.

novatago (Montri la profilon) 2022-novembro-06 09:35:56

Frano:Vi povus simple lasi komenton en la angla pri la artikolo "Esperanto: the newest language you’ve never heard of"
Via reago ankaŭ helpos antaŭenigi Esperanton.
La titolo de la artikolo estas iom "kato de Schrödinger": prava kaj malprava samtempe.

Ĝis. Novatago.
http://novatagejo.home.blog

Frano (Montri la profilon) 2022-novembro-06 10:00:16

novatago:
Frano:Vi povus simple lasi komenton en la angla pri la artikolo "Esperanto: the newest language you’ve never heard of"
Via reago ankaŭ helpos antaŭenigi Esperanton.
La titolo de la artikolo estas iom "kato de Schrödinger": prava kaj malprava samtempe.
Bonvolu skribi vian komenton ankaŭ ĉe artikola paĝo.

Frano (Montri la profilon) 2022-novembro-14 08:52:50

Frano:Vi povus simple lasi komenton en la angla pri la artikolo "Esperanto: the newest language you’ve never heard of"
Via reago ankaŭ helpos antaŭenigi Esperanton.
Ankaŭ ĉi tiuj du novaj artikoloj atendas komentojn:
Is the Orthodox Church in need of an Esperanto?
Esperanto Language: Who Actually Speaks Esperanto?

sendiulo (Montri la profilon) 2022-novembro-14 10:03:19

Lasta artikolo estas interesa. Nur unu erareto: Zamenhof estis ne lingvisto, sed poligloto.

novatago (Montri la profilon) 2022-novembro-15 12:15:35

sendiulo:Lasta artikolo estas interesa. Nur unu erareto: Zamenhof estis ne lingvisto, sed poligloto.
Tiu erareto estas en la unua linio. Mi ne legis la tutan artikolon sed ĝi enhavas plurajn erarojn pli. Aldone, ĝi povus eble esti interesa por iu, kiu ne legis pri Esperanto iam, sed por tiuj, kiuj estas delonge parolantoj, krom rimarki ke ĝi ne atakas la lingvon, ne estas interesa novaĵo en ĝi.

Ĝis revido. Novatago.
Blogo

Reen al la supro