去目錄頁

Kiel propagi ĉi tiun ŝatantaron [angle "fandom"] de kiu mi estas membro?

从 Genjo_BlankaRingo, 2019年11月19日

讯息: 9

语言: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (显示个人资料) 2019年11月19日下午3:13:34

Mi tre ŝatas televidan serion nomita La Leĝo de Milo Murphy (angle Milo Murphy's Law.) Ĝi estas pri la dek-tri-jara Milo, descendita de la originala Murphy de la Leĝo de Murphy: tio, kiu povas misiri, misiros. Pro la Leĝo de Murphy, Milo estas marŝanta kaj parolanta katastrofa zono. Sed Milo ĉiam provas teni rideton sur sia vizaĝo, kaj en sia dorsosako, li ĉiam havas la ĝustajn aferojn (ne la kanton!) Por Milo, ĉiu defio en la vivo estas aventuro.

La Leĝo de Milo Murphy estas de la samaj homoj, kiu donis al ni Fineon kaj Ferbon (angle Phineas and Ferb) - S-ro Povenmajro kaj S-ro Marŝo. Aldone al tio, la voĉo de la titolfiguro estas neniu krom la parodisto kun buklaj haroj - "Stranga Al" Jankoviĉo.

Ĝi estas tre bona serio, sed estas unu problemo: preskaŭ neniu konas La Leĝon de Milo Murphy. Mi ne volas, ke vere bona serio finiĝos post nur du sezonoj, sed la sola maniero kiel mi ricevos mian deziron de tria sezono estas se la nova servo Disney+ donos al la serio pli da spektantoj.

Do mi komencis ludi la tre popularan Internetan ludon slither.io, kun ludantonomo "Watch Milo Murphy's Law" (kiu estas angla por "Rigardu La Leĝon de Milo Murphy") sed mi neniam atingis la Dek Supraj - la plej alta nivelo kiun mi atingis estis tridek-naŭa.

Do mi konsciis, ke mi ne povas propagi la ŝatantaron de La Leĝo de Milo Murphy sole. Mi devas trovi samideanojn kaj ni devas propagi la ŝatantaron de La Leĝo de Milo Murphy kune. Kiel mi povas fari tion?

LaAnaso (显示个人资料) 2019年11月30日下午9:51:16

Mi amas la fantazian libron serion Kronikoj de la Rando (The Edge Chronicles). Havas multajn ilustraĵojn kaj mapojn de "La Rando".

La Rando estas tre granda klifo kaj ĝi estas la tuta mondo en tiu serio kun multaj lokaloj:
ĝardeno de stono: tie kreskas flugantaj stonoj
Santaphrax: tre granda, fluganta stono kaj urbo de universitatano
Arbaro de krepusko: tio arbaro faras vin freneza kaj senmorta.
Basa arbaro: tre granda arbaro kun danĝeraj bestoj

La mapon kaj lokalonj ŝanĝas dum la serio pro katastrofaj kaj okazoj.

Tio serio ne enhavas magion sed fikciaj, sciencaj sistemoj de biologo, fiziko kaj geologo.

Flugo estas tre grava por la serio kaj la kronologio disigas en tri "epokoj de flugo".

LaAnaso (显示个人资料) 2019年12月1日上午10:08:36

LaAnaso:
ĝardeno de stono: tie kreskas flugantaj stonoj

La mapon kaj lokalonj ŝanĝas dum la serio pro katastrofaj kaj
*ĝardeno de stono: tie kreskas flugantajn stonojn

*La mapon kaj lokalojn ŝanĝas dum la serio pro katastrofaj kaj

sergejm (显示个人资料) 2019年12月1日上午11:06:05

Tie kreskas flugantaj ŝtonoj - komenca varianto estis ĝusta.
Aŭ: Tie oni kreskigas flugantajn ŝtonojn
La mapo kaj lokaloj ŝanĝiĝas ...
Aŭ: Oni ŝanĝas la mapon la lokalojn ...
Santafrakso: ... kaj urbo de universitatanoj
Arbaro de krepusko: tiu arbaro ...
Tiu serio ne enhavas magion sed fikciajn, sciencajn sistemojn de biologo, fiziko kaj geologo.
Fantazia libroserio aŭ la serio de fataziaj libroj

Zam_franca (显示个人资料) 2019年12月1日下午12:51:51

Kion signifas "santafrakso"?
la serio de fantaziaj libroj

sergejm (显示个人资料) 2019年12月1日下午4:09:18

Santaphrax Esperante estu skibite Santafrakso. Ĉi tio estas termino de la ludo, vi ne trovos la vorton en vortaro.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年12月1日下午6:56:30

Bone, dankon.

LaAnaso (显示个人资料) 2019年12月5日下午8:21:50

Danko, danko, danko por la korektadoj!

Zam_franca (显示个人资料) 2019年12月7日上午11:00:27

LaAnaso:Danko, danko, danko por la korektadoj!
Bonan tagon,

Ni kvazaŭ neniam uzas "danko". Kial? "Dankon" fakte signifas " mi donas al vi dankon". Same kun "bonan vesperon" : signifas "havu bonan vesperon".

回到上端