Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2019-novembro-28

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:16:21

Jxusteno:
novatago:muhbir ridulo.gif

Sen de Esperanto bilmiyorsun. Anlamadın bile
Meselâ, türk dilinde cinsçe nötr ve kardeş kelimeleri vardır.
Jen bona kialo por monlingviĝi la turkan.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:20:41

Metsis:
Zam_franca:
Kaj ja strangas, ĉiu konas la sekson de iu reĝino, uzi "ri" estas mirindega.
Tute ne. Kiel mi jam kelkfoje en alia diskuto eksplikis, "ri" (fi hän, eo tema, hu ő, sv hen, en (sg.) they…) taŭgas ĉiam.
Estas nur iu provokaĉo kaj mensa pigreco. Tiu reformero estus eble korekta ĉi tie se estus oficiala... Tamen ĝi estas plene senutila tie! Jen simple senutila provoko.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:57:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 15:05:12

Jxusteno:
Zam_franca:
Metsis:
Zam_franca:
Kaj ja strangas, ĉiu konas la sekson de iu reĝino, uzi "ri" estas mirindega.
Tute ne. Kiel mi jam kelkfoje en alia diskuto eksplikis, "ri" (fi hän, eo tema, hu ő, sv hen, en (sg.) they…) taŭgas ĉiam.
Estas nur iu provokaĉo kaj mensa pigreco. Tiu reformero estus eble korekta ĉi tie se estus oficiala... Tamen ĝi estas plene senutila tie! Jen simple senutila provoko.
Kiu pigras? Kie "ĉi tie"? Kie "tie"? Kiu kiun provokas?
Tie, en tiu kazo, ĉi-kaze.

Iu kiu diras "ri" kiam tiu konas la sekson de la priparolata ulo, nur deziras ĉiam skribi la saman vorton, kaj tia ne faras la strebon ŝanĝi la pronomon.
Se la "ri"-uzanto agas tiel (ĉi-kaze), estas aŭ pro pigreco aŭ al cele provoki, aŭ pro la du.
Provoki kiun? Nu, la ne-reformistaron (mi memorigas, ke mi defendas la vorton "ri" por neduumuloj, sed nur por ili).

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:52:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 20:04:24

Kiam oni ne konas ies sekson, oni povas uzi la pronomon li.
Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-decembro-02 00:02:09

Zam_franca:Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.
Mi persone tute evitas la esprimon "li aŭ ŝi", ĉar ĝi estas diskriminacia al neduumuloj. Ĉu oni rajtas diskriminacii neduumulojn nur ĉar ili estas malplimulto? Kompreneble ne.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-02 07:53:56

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-03 18:28:35

robinvdv:
Zam_franca:Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.
Mi persone tute evitas la esprimon "li aŭ ŝi", ĉar ĝi estas diskriminacia al neduumuloj. Ĉu oni rajtas diskriminacii neduumulojn nur ĉar ili estas malplimulto? Kompreneble ne.
Mi Esperante pli uzus 'li' aŭ 'tiu', sed mi nur diris, ke eblas uzi tion.
- Kiu estos la esperantisto de la jaro? - Mi ne scias, sed esperas mi, ke li aŭ ŝi estas togolandano. Uzi "li aŭ ŝi" estas signo de spirita malfermo (uzante ne nur 'li') kaj certe ne volata insulto al neduumuloj. Mi uzadas ĝin denaskilingve, kaj tute ne celadas insulti ajn homojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 16:24:41

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro