去目錄頁

Hezitado pri tradukado

alfacruz, 2008年7月24日

讯息: 6

语言: Esperanto

alfacruz (显示个人资料) 2008年7月24日下午9:27:17

Estas korekta diri:?
mallumalignarbarloĝanto
por diri hispana
"El que habita en el bosque de árboles de maderas oscuras"

Danke

mnlg (显示个人资料) 2008年7月24日下午10:03:04

La vorto en si povus esti ĝusta, sed mi povas facile imagi, ke malmultaj legantoj komprenos vin. Estus pli efike uzi pli da vortoj por esti pli klara.

horsto (显示个人资料) 2008年7月25日下午2:38:17

mnlg:Estus pli efike uzi pli da vortoj por esti pli klara.
Ekzemple:
loĝanto de malluma arbaro
Mi ne scias ĉu "ligno" vere necesas, se jes:
loĝanto de mallumligna arbaro

mnlg (显示个人资料) 2008年7月25日下午2:49:12

Mi volis lasi la duan provon kiel ekzercon okulumo.gif

diogotux (显示个人资料) 2008年7月27日下午7:56:56

alfacruz:Estas korekta diri:?
mallumalignarbarloĝanto
por diri hispana
"El que habita en el bosque de árboles de maderas oscuras"

Danke
"mallumalignarbarloĝanto" - tiu vorto ne pravas pro la "a" post "mallum", laŭ pmeg, oni uzu en kunmetitaj vortoj literon "o" nur kiam la kunmeto de konsonantoj tion postulas. Ekz. inter la du t en tualettablo -> tualetotablo.

Sed tio ne tro gravas ĉar la vorto per si mem estas malfacile komprenebla sed ja mi komprenis... Pli bona esprimo, mi pensas, estus: "Tiu kiu loĝas en mallumarbara bosko"
Ĝi eĉ pli similas al hispana versio.

super-griek (显示个人资料) 2008年7月28日下午1:58:23

Se mi bone komprenas la priskribon en la hispana, la ligno estas "oscura", kaj ne la arbaro. Verŝajne tiam pli bonas uzi "malhela" anstataŭ "malluma".

Do: "malhellignarbarloĝanto".

Kaj jes, la vorto certe estas nekutima kaj tre malfacile komprenebla. Mi nepre ne uzus ĝin en teksto kiun legu ankaŭ aliaj.

回到上端