去目錄頁

Ne al reklamadoj pri tajvanaj "por-adultaj domoj"

Zam_franca, 2019年12月22日

讯息: 9

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2019年12月22日上午9:49:02

Se iu estro de lernu.net legus mian fadenon, tiu ulo bonvolu fari ion!

Metsis (显示个人资料) 2019年12月22日上午11:45:09

Zam_franca:Se iu estro de lernu.net legus mian fadenon, tiu ulo bonvolu fari ion!
Ne legas, uzu "Kontaktu nin" sube.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年12月22日下午1:07:47

Metsis:
Zam_franca:Se iu estro de lernu.net legus mian fadenon, tiu ulo bonvolu fari ion!
Ne legas, uzu "Kontaktu nin" sube.
Kelkfoje ili estas en la fadenaro Pri la paĝaro.
Bedaŭrinde ŝajnas, ke ili plie ne respondas al retmesaĝoj.
Tamen jes, kontakti ilin estas farenda.

Jxusteno (显示个人资料) 2019年12月22日下午1:28:54

La reklamado estas espereble tre vana. Ja neniu prudenta homo volas ricevi HIVon en iu malĉastejaĉo, kaj la volantoj malverŝajne tie ĉi serĉas vojojn por tio.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年12月25日下午8:44:01

Kio diable estas "por-adulta domo"? Ĉu ĝi engaĝas adultadon?

Zam_franca (显示个人资料) 2020年1月3日下午5:46:01

Mi kredas, ke ili nun "zombigis" la retejan forumon.
Estas ne uzebla ret-ejo.
Se iu estro de lernu.net legus mian fadenon, tiu ulo bonvolu fari ion!

Jxusteno (显示个人资料) 2020年1月3日下午5:48:38

Zam_franca:Mi kredas, ke ili nun "zombigis" la retejan forumon.
Estas ne uzebla ret-ejo.
Se iu estro de lernu.net legus mian fadenon, tiu ulo bonvolu fari ion!
Zam, eble vi povus ŝalti la lingvofiltrilon (ekzemple, vi povus elekti Esperanton, la francan, la anglan kaj eble aliajn lingvojn, kiujn vi deziras). Kredeble tiam la forumo aspektus por vi pli pura, ĉar la spamulo(j) elektas diversajn lingvojn.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年1月3日下午7:03:33

Mi provos tion, dankon, sed tamen restadas problemego.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年1月9日上午9:50:34

Kredeble oni jam forbaris la kontojn.

回到上端