Al la enhavo

Kion vi pensas pri artefarita inteligenteco?

de Schattenflug, 2019-decembro-30

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Schattenflug (Montri la profilon) 2019-decembro-30 14:22:33

Kio estos la utilo - kio la problemoj? Ĉu vi pensas ke ĉiuj datenoj kiujn Facebook, Google, Whatsapp ktp. estas kolektantaj helpos regi la mondon en la estonteco? Kaj kion ni povus reagi?

02_sciuro (Montri la profilon) 2019-decembro-30 17:58:27

Robotoj ne povas pensi. Robotoj estas fuŝuloj.
La prava loko por roboto estas en la frabrikejo.
Artifarita Inteligenteco estas Artifarita Stulteco.
Mi neniam ajn havus konton kun populara retpaĝaro, nur nepopulara retpaĝaro, kiel ekzemple de Lernu.net
Por fari ion bonkvalitan, faru ĝin mem.
Elon Musk estas frenezulo!

https://ligilaro.info/

Diane_K (Montri la profilon) 2020-majo-26 09:51:43

Mi pensas nenio

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-majo-27 05:47:36

Oni kreos Artеfarita Intelekto! Nun tio estas evidente (mi estas matematikisto).

LM59650 (Montri la profilon) 2020-majo-27 09:34:44

La difino de la inteligenteco estas malfacila problemo...
Ŝajnas al mi, ke "artefarita inteligenteco" estas ĉefe komerca koncepto, kaj ke serĉistoj, kiuj vere laboras en tiu domajno, ne parolas nuntempe
pri "inteligenteco".
Sed tio estas nur vortaj subtilaĵoj. Ni vidas, ke programoj estas pli kaj pli potencaj, kaj ke novaj algoritmoj povas ekstrakti informacioj el gigantaj datumaroj, kiuj trafikas sur la Interreto.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-27 11:31:47

LM59650 pravas, ke ni homoj havas inklinon troigi. Se iu komputila programo faras ion, kiun ni ne tuj komprenas, la programo "devas esti inteligenta". Poste kiam pli kaj pli homoj komprenas kiel la programo funkcias, montriĝas, ke la programo ne estas tiel inteligenta.

Estas multaj subfakoj de artefarita inteligenteco. Kelkajn oni jam ĝenerale uzas (ekz. model- kaj parolrekonoj, klasifikiloj), aliaj ankoraŭ ne. La aro de "inteligentaj programoj" ŝanĝiĝas.

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-majo-27 13:56:18

LM59650:La difino de la inteligenteco estas malfacila problemo...
Tio difino ne estas grava. Kunagado de kompleksoj/sistemoj/kunigaĵoj de multaj neŭronaj retoj nun gravas.

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-27 17:35:06

Mi laboris kun neŭronaj retoj por bildrekonado (ĝenerale) kaj literorekonado (speciale) kaj dum la programado kaj dum la trejnado.

Kion mi pensas pri tio? Ĝi estas utila ilo por certaj taskoj, kaj tute neutila por aliaj taskoj... same kiel iu ajn alia ilo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-07 09:35:56

Diane_K:Mi pensas nenio
Se vi iam revenas ĉi-tien, pensu pri akuzativo!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-07 09:43:08

T.n. Artefarita Inteligento estas danĝerega, ĝis kiam ĝi kapablos klarigi siajn decidojn, kaj ĝiaj respondeculoj bonvolos malkaŝi la klarigojn.

Reen al la supro