Al la enhavo

Kiel oni povas traduki tiun ĉi vorton "Panel" en Esperanto?

de Alfadiallo, 2020-majo-06

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Alfadiallo (Montri la profilon) 2020-majo-06 00:30:24

Fakte, ĝi havas la saman ortografion en la angla kaj en la franca. Do mi jam serĉis ĝian tradukon en ambaŭ lingvoj sed mi nenion trovis.

1-Angla difino:
Panel: group of people with special knowledge, skills or experience who answer questions, give options or advice about a specific topic in front of an audience.

2-Franca difino:
Panel: groupe de spécialistes donnant respectivement leurs points de vue sur une question donnée lors d'un débat, devant un auditoire.

Dankon pro via helpo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-06 02:18:00

I think , it is xxx-panelo with some xxx.
Compare:
panelo, stirpanelo, kontrolpanelo, regpanelo, sunpanelo.

ito (Montri la profilon) 2020-majo-06 05:43:11

Saluton,

Mi ne estas certa, sed "panel discussion" estas "podia diskuto", ĉi tia diskuto (Podia diskuto dum la Germana Esperanto-Kongreso 2014), ĉu ne? Sed ŝajnas ke podio respondas al podium, stage, rostrum, platform aŭ similaj en la angla, kaj ne indikas grupon de personoj, kiuj havas specialajn konojn, artojn aŭ spertojn.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-06 06:32:26

Mi samopinias kun Ito. Kaj laŭ PIV kaj Reta Vortaro paneloj koncernas arkitekturo, konstrutekniko, veturiloj kaj analogaj platoj, ekz. sur kiuj troviĝas diversaj reguliloj de aparatoj.

Podio temas pri aranĝo, en kiu parolantoj estas pli videblaj kaj aŭdeblaj antaŭ publiko. Do, podia grupo, partoprenantoj de la podia diskuto/disputo, diskutantoj en la podio… diskutis kaj publiko, aŭdantaro sekvis la podian diskuton/disputon.

Ninna64 (Montri la profilon) 2020-majo-06 10:41:26

Panelo

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-06 16:53:02

Simpla panelo ne taŭgas - ĝi estas arkitektura aĵo. Eblas nur ekz. podi-panelo, sed simpla polio taŭgas.

wilfredo (Montri la profilon) 2020-majo-06 18:18:43

Panelo

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-06 18:24:12

Ŝajnas, ke "podia diskuto" estas paŭsaĵo el la Germana "Podiumsdiskution" (panel discussion). Cetere mi opinias, ke ĝi estas trafa, taŭga kaj komprenebla vorto.

Apotekisto (Montri la profilon) 2020-majo-07 01:51:22

Bonan nokton.
Mi ne scias tre bone Esperanton por doni opinion, sed mi imagas, ke ni devos komenci de radiko de iu vorto kaj apliki la sufiksojn aŭ prefiksojn, kiuj kompletigus la signifon. Aŭ, simple, adoptu la vorton kiel proponite supre Ninna64 kaj Wilfredo.

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-07 03:56:34

Apotekisto:Aŭ, simple, adoptu la vorton kiel proponite supre Ninna64 kaj Wilfredo.
Kial oni ekuzu vorton, kiu signifas

PIV:1 🏠 Ĉiu el la tabuloj, ordinare modlure kadritaj, kiuj kovras tute aŭ parte la murojn de ĉambro, anst. tapeto.
2 🏠 Plata kadrita surfaco de muro, plafono, pordo, meblo ks, ofte ornamita per pentraĵoj aŭ reliefoj.
3 🏢 Antaŭfabrikita sept-elemento de konstruaĵo.
4 🚐 Longa plato, troviĝanta antaŭ la kondukisto de aŭtomobilo, sub la ventŝirmilo, k entenanta la diversajn ciferplatojn, la ŝaltilojn k.a..
5 Analoga plato, ofte el ebonito, sur kiu troviĝas la diversaj reguliloj de radioricevilo, telefona konektotabulo aŭ similaj aparatoj.
6 Longa, iom larĝa peco de tolo, kadrita per lignaj stangetoj, sur kiu estas pentritaj reklamoj, sloganoj aŭ bildoj, k kiun oni fiksas antaŭ la publiko (sur fasado, aŭtomobilo ks).
por io, kiu neniel rilatas al tiu ĉi difino?

Reen al la supro