Al la enhavo

La eksedziĝo inter Ĉinio kaj Usono

de abaligu, 2020-julio-28

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

abaligu (Montri la profilon) 2020-julio-28 09:58:39

Dum ĉi tiu monato, Usono kaj Ĉinio fermis konsulejon en ĉiu alia lando. Nun la du superpotencoj estas al la rando de varma milito, kiun mi avertis pasintjare kiam kristnaskaj pomoj estis malpermesitaj vendi en kampuso en Ĉinio.

Pri la kaŭzo de ĉi tiu diplomatia rompo, laŭ mia opinio, estas ĉar prezidanto Trump malkonsentis pri la propono de Pekino ignori la promesojn, kiujn Ĉinio faris por ĉeesti al OMC. Vere, Pekino neniam plenumis ajnan devon al aliaj MOK-membroj.

La revolucio en Hongkong eble estas alia kialo, kiu ĝenis Pekinon por plimalbonigi sian rilaton kun Vaŝingtono. De la komenco de la konflikto, Ĉinio kulpigis Usonon pri enmiksiĝo en Hongkong-aferoj. Sekve Pekino profundigis la interrompon kun Vaŝingtono.

Koronovirus 19 eble estas la plej timiga rezulto el ĉiuj krizoj dum la eksgeedziĝo inter Pekino kaj Vaŝingtono. Ĝi disvastiĝis rapide de Ĉinio al la tuta mondo kaj transformiĝis al epidemio. Onidiro diris, ke koronovirus 19 unue estis enkondukita por mortigi la tumulton en Hongkong.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-28 15:55:19

Kronviruso estas laŭ sciencistoj natura malsanaĵo. Kiel vi diris, ja temas pri oni-diraĵo.
Ĉu la ĉinaj aŭtoritatoj uzis la fakton, ke ni ĉiuj estas kontraŭbatalantaj viruson por malpermesigi por-demokratiajn manifestaciojn? Tio estas ebleco.

Jes, mi samopinias, ke ni estas "al la rando de varma milito". Fakte, eĉ eblus diri, ke ĝi jam (re)komenciĝis.

La diplomata situacio estas ĥaosa, i.e. pro la solemeco (angle unilateralism) de la administrado de Trump, kaj do ĝia mal-multflankeco (kiel la traduki la anglalingvan multilateralism?). La trumpa registaro malfidas la Unuiĝintajn Naciojn 🇺🇳, kaj eĉ elirigis Usonon el Unesko. Tiu malfido pri internaciaj komunaj diplomatiaj institucioj estas grava afero, kaj tre malhelpas dialogon.

La ĉina registaro mem plu uzas kio-pri-vi-ismon (mi ne scias kiel traduki whataboutism) kaj uzas nelogikan propagandon (amasaj arigejoj por ujguroj estas laŭ la ĉina registaro ejoj por eduki kaj integri la ujgurojn al la ĉina nacio, sed tamen la ĉina registaro evitas travideblecon pri ili).

Reen al la supro