去目錄頁

Kiel pensi kiel samideanoj pri forte debatitaj temoj

Miland, 2008年9月6日

讯息: 14

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年9月11日上午9:31:58

nikko:
Se mi komprenas vin ĝuste, vi volas diri ke militpovo estas la sola pripensindaĵo en la politika mondo. Se jes, kion vi opinias pri la celo de la majstro krei nian lingvon?

nikko (显示个人资料) 2008年9月19日上午7:44:24

Z estis fantaziulo, jes, ioma aro de homoj povas partopreni fantazion, ĝis ili ne ĝenas realon. Tio rilatas ne nur al Eo, al ĉiuj fantaziaĵoj.

Por reale tutmondigi esperanton necesus krei tiuj organizoj, kiuj per sia ekzisto mem detruus la ideon de Eo ridego.gif. Restus nur nomo "Esperanto" kaj sloganoj, sed agoj estus kutimaj... kutimaj agoj, kiuj sole efikas. Tio okazis jam al multaj ideologioj kiuj proklamis bonon, egalecon, pacon... Eĉ nun "bonismaj" doktrinoj baziĝas sur milita forto, ĉar... aliaj "fortoj" ne estas senkondiĉaj.

Miland (显示个人资料) 2008年9月19日下午10:46:00

Vi diras ke Z estis fantaziulo. Lasu lin respondi al vi. Li diris:

"Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado."

(Parolado al la dua Universala Kongreso, Ĝenevo, Svislando, 28-a aŭgusto 1906)

prahomo (显示个人资料) 2008年10月1日下午9:13:37

Miland:Vi diras ke Z estis fantaziulo. Lasu lin respondi al vi. Li diris:

gne ?

回到上端