去目錄頁

Lanĉo de ŝuoj

Frankouche, 2008年12月22日

讯息: 94

语言: Esperanto

nikko (显示个人资料) 2008年12月25日下午6:41:53

Anoj de NBP (Naci-Bolŝevisma Partio) en Rusio ofte ĵetas ovojn en oficialulojn dum konferencoj. Kaj kial gardistoj kaptas ĵetintojn ili ĉiam diras:"Atentu pri ni, aŭ sekvontfoje ni ĵetos grenadon". Buŝo devas gaji ke lin atingis ŝuo sed ne grenado.

victornino (显示个人资料) 2008年12月25日下午8:53:03

Mi ŝatus lanĉi florojn al Monica Bellucci.

vivu la lanĉfilozofio!

lango.gif

horsto (显示个人资料) 2008年12月25日下午9:08:53

victornino:Mi ŝatus lanĉi florojn al Monica Bellucci.
Sed bonvolu ne ĵeti la florojn kun la vazo, vi povus vundi ŝin. ploro.gif

Rodrigoo (显示个人资料) 2008年12月26日下午4:17:49

victornino:Mi ŝatus lanĉi florojn al Monica Bellucci.

vivu la lanĉfilozofio!

lango.gif
Bush merden! Monica ĉielen! rido.gif

Sammondane,
Ĥod

Filu (显示个人资料) 2008年12月26日下午4:58:16

Rodrigoo:Monica ĉielen!
Tre strange al mi estas la vorto ĉiel-en (ĉu ĉiamanieren lango.gif aŭ en ĉielon?)

Nipatr', kies est' ĉielas, iĝu via nom' sankt'...

Rodrigoo (显示个人资料) 2008年12月26日下午5:38:23

Filu:
Rodrigoo:Monica ĉielen!
Tre strange al mi estas la vorto ĉiel-en (ĉu ĉiamanieren lango.gif aŭ en ĉielon?)

Nipatr', kies est' ĉielas, iĝu via nom' sankt'...
Ĉielo estas la taŭga loko por ŝi, Diino, sed se mi ankoraŭ ne renkontiĝis kun mia umikino, mi dirus ke mi volas Monica ĉiel. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Trold (显示个人资料) 2008年12月27日下午5:46:20

Sed kial ne ĵurnalisto lanĉi ŝuon al Saddam ?
Ĉu ne la lanĉo de ŝuoj montriĝas ke, la demokrato en Irako nun fakte iom pli bone funkcias. Homoj nun finfine povas montri iliajn malkonsentojn sen tuj iĝi torturita kaj ekzekutita.
La okazo estas bona momento, tiu povas komenciĝi diskutojn pri la politiko de Usono anstataŭ nur batalo kaj perforto. Bona ekzemplo de rajtoj de la popolo.

Fuzzy (显示个人资料) 2008年12月27日下午6:31:54

Al mi la ŝulanĉo ŝajnas nur mizera kaj malglora por la irakanoj.
Ĉar, unue, la ĵurnalisto ne estis sufiĉe kuraĝa por agi tiamaniere ĉe Saddam. Due, li ne batalis kaj ne mortis por sia lando kontraŭ usonanoj en la milito. Sed nun li subite braviĝis, bone sciante, ke nenio al li okazos serioza. Hontego.
Mi tute ne kompatas irakanojn. Ve al la venkitoj. Se iu ne volas esti konkerita kaj toleri Buŝon aŭ alian fremdan estron, li devas militi kaj defendi sian landon. Post malvenko estas malfrue protesti.

andogigi (显示个人资料) 2008年12月27日下午6:38:37

Trold:

Ĉu ne la lanĉo de ŝuoj montriĝas ke, la demokrato en Irako nun fakte iom pli bone funkcias. Homoj nun finfine povas montri iliajn malkonsentojn sen tuj iĝi torturita kaj ekzekutita.
La okazo estas bona momento, tiu povas komenciĝi diskutojn pri la politiko de Usono anstataŭ nur batalo kaj perforto. Bona ekzemplo de rajtoj de la popolo.
Ĉu vi pensas ke Bush pravis kiam li asertis ke li ne gravis? Eble li devus demandi al iraka registaro pardoni la viron...

horsto (显示个人资料) 2008年12月27日下午9:15:06

Fuzzy:
Ĉar, unue, la ĵurnalisto ne estis sufiĉe kuraĝa por agi tiamaniere ĉe Saddam.
Do, nur la viroj kiuj faris tion kontraŭ Saddam havas la rajton fari tion kontraŭ Bush, do neniu.
Fuzzy:
Due, li ne batalis kaj ne mortis por sia lando kontraŭ usonanoj en la milito.
Li ne mortis por sia lando, do li ne rajtas fari ion ajn por sia lando. demando.gif
Fuzzy:Mi tute ne kompatas irakanojn. Ve al la venkitoj.
Ili ne venkis, do ili ne meritas kompaton.
Fuzzy:
Se iu ne volas esti konkerita kaj toleri Buŝon aŭ alian fremdan estron, li devas militi kaj defendi sian landon. Post malvenko estas malfrue protesti.
Kvazaŭ vi ne scius ke Irako neniam havis ŝancon kontraŭstari al la Usono.

Entute, nekredebla komento, kvazaŭ vi estus eksterterulo.

回到上端