Al la enhavo

PRI LA TUTTERA HOMARA VETERVARMIGADO

de mansaro, 2009-januaro-24

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

mansaro (Montri la profilon) 2009-januaro-24 13:53:01

Mi scias ke multa da personoj vidis la filmon de Al Gore pri la klimata ŝanĝado je la homaro, tre interesa filmo, sed, interesante min pri la afero, mi ekvidis en interreto aliajn ideojn pri la klimata varmigado.

Multaj paĝoj avertas, ne je la varmigado de la klimato, sed de la grava malvarmigado kiu venos pro la malalta aktiveco de la suno, kiu komencis kun la nova suna ciklo nomata 24. La sciencistoj kiuj parolas pri ĉi tia ebleco estas tre nombra, eble pli da 17000 sciencistoj.

Mi legadis librojn ( por la hispanoparolantoj mi rekomendas libron nomata Calor Glacial skribita de Juan Carlos Campos ) kaj interesiĝis pri la afero antaŭ du jaroj pli malpli, kaj la plej gravaj suna sciencistoj ( kiuj estas principe de Rusio ) diris ke ĉirkaŭ 2008 aŭ 2009 la tera temperaturo falus, kaj tion kion mi legis estas devenita vero, ĉar la temperaturo estas falita dum du jaroj 0.7 gradoj (dum la dudek jarcento la malfalado estis nur 0.6 gradoj ), kaj la du lastaj vintroj en hispanio estis kaj estas nun tre malvarmaj.

Sed la plej grava afero estas ke, laŭ la suna sciencistoj, la plej malalta suna aktiveco rapidigas de nun ĝis la jaro 2028 aŭ 2030, kiom okazos la sunan minumumon je la suna aktiveco, kaj la temperaturo povus fali devenante la tero en malgranda glaciado, tiel kiel okazis dum la XVII kaj XVIII jarcentoj, kiom la riveroj en Londono glaciiĝis dum la vintro, kiel oni povas vidi en tiaepoka pentraĵoj.

Mi ne scias kion pensis pri tuta la afero, se mi rekomendas la vizitado de la retpaĝo www.mitosyfraudes.org, videbla en hispana, angla kaj franca lingvoj, kaj mi ŝatus ricevi opinioj pri la afero je mia retpoŝto, kiu estas mansaro1977@hotmail.com. Saluton al ĉiuj!!! sal.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-24 17:13:36

Tio www.mitosyfraudes.org estas retpaĝo de FAEC - "Fundacion Argentina de Ecologia Cientifica". Ŝajne tio estas politika ekologia organizo, kiu rakontas diversaĵojn por interesigi homojn pri si.
Tamen ĉe http://www.mitosyfraudes.org/Warming.html ili honeste diras:
It is impossible to say what is going to happen in the future.
Aŭ esperante:
Ne eblas diri, kio emas okazi future
okulumo.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-25 00:26:22

Mi ne sufiĉe scias pri iu venonta suna malheliĝo por komenti pri ĝi. Kaj cetere, mi ne povas trovi iujn ajn informojn pri ĝi ... sed mi volis nur komenti pri ĉi tiu frazparto

mansaro:kaj la du lastaj vintroj en hispanio estis kaj estas nun tre malvarmaj.
... ĉiam, kiam estas nekutima malvarmeco dum aŭ vintro aŭ somero, iuj ĉiam emas diri "Tiu laŭdira tutmonda varmiĝo estas evidente misa teorio" kvazaŭ unu nekutime jaro malpruvus ĝin.

mansaro (Montri la profilon) 2009-januaro-25 14:31:19

Antaŭ ĉio, mi volas danki al la personoj kiuj legis mian skribadon pri ĉi tia afero. Mi volas respondi je Iĉo kaj klarigi la frazo pri la lastaj hispanaj vintroj: mi nur volas diri, kiam mi parolas pri malvarmaj vintroj en hispanio, ke la lastaj vintro estis kaj nun estas tre tre malkutimaj; neĝis ĉirkaŭ la tuta lando kiel neniam mi vidis, eĉ en Madrido, kie mi loĝas, tri neĝadoj okazis, sed ĉi tie (mi aĝas 31 jaroj) la neĝadoj estas tre malkutimaj. Nun, dum mi skribas, sur la strato pluvegas kun tre malvarma temperaturo ĉar ciklono (ciklonoj en la eŭropa vintro!) ni havas sur la nordo de la lando. Mi neniam vidis ĉi tio, io estas ŝanĝante en la klimato, mi ne scias kion estas, sed io ŝanĝas.

Dankon pro viaj komentoj, saluton al ĉiuj sal.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-25 18:11:25

Mi loĝas en okcidenta parto de Siberio. Pasinta vintro ĉe ni estis nekutime malfrua. Ĝis novjariĝo ni preskaŭ ne vidis neĝon, kaj estis eĉ verda herbo. Tio estis tre strange. Mi estas 35 jaraĝa, kaj mi ne vidis similan veteron en Siberio dum mia vivo. Kutime ĉiloke jam je komenco de decembro dika tavolo de neĝo kuŝas ĉie. Sed homoj, kiuj estas pli maljunaj ol mi, memoras similan vintron iam je 1960 dekjaro. Nur post novjariĝo komencis vera vintro.
Nuna nia Siberia vintro daŭras normale. Dum pasinta semajno estis frosto ĝis -35 laŭ Celsio, kaj dum venontaj du semajnoj oni esperas froston ĝis -40. Nuntempe vetero plivarmiĝis, ni havos eĉ -5 morgaŭ.
De mia siberiana vidpunkto malvarmiĝo ne estas io terura. lango.gif
Stranga vetero ĉiam okazas fojfoje de tempo al tempo. Jes, ni vere devas serioze pripensadi pri ekologio, sed veteraj anomalioj ankoraŭ ne estas ŝanĝo de klimato.

mccambjd (Montri la profilon) 2009-januaro-26 02:32:05

mansaro:la malalta aktiveco de la suno, kiu komencis kun la nova suna ciklo nomata 24. La sciencistoj kiuj parolas pri ĉi tia ebleco estas tre nombra, eble pli da 17000 sciencistoj.
Mi surprizos se multaj da sunaj aŭ klimataj sciencistoj pensas ke la suna ciklo havas fortan kunligon kun la monda klimato! Dum la ciklo, la sunluma ŝango estas malgrandega. Se la 11-jara suna ciklo havas fortan kunligon, la meza monda temperaturo pligrandiĝus kaj malgrandiĝus kun la ciklo. En la lasta 50-100 jaroj, la meza temperaturo pligrandiĝis. Vidu [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_varmiĝo]ĉi-tie[/url]. Plej multaj da sciencistoj ne pensas ke la suna ciklo klarigas la tutmondan varmiĝon.

mansaro:Sed la plej grava afero estas ke, laŭ la suna sciencistoj, la plej malalta suna aktiveco rapidigas de nun ĝis la jaro 2028 aŭ 2030, kiom okazos la sunan minumumon je la suna aktiveco, kaj la temperaturo povus fali devenante la tero en malgranda glaciado, tiel kiel okazis dum la XVII kaj XVIII jarcentoj
Mi pensas ke ne eblas antaŭdiri tiom precize la sunan eligon je 2028. La Suno ne estas kompreni sufiĉe.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-01 08:26:05

rosto:De mia siberiana vidpunkto malvarmiĝo ne estas io terura. lango.gif
Jes, ankaŭ la gronlandanoj ĝuas la varmigon.

mansaro (Montri la profilon) 2009-februaro-01 15:03:38

Hodiaŭ, denove, treforta neĝado ĵus okazis en Madrido, denove glacia temperaturo en urbo kie ni kutimas havi varmetan temperaturo dum la vintro. Kun ĉi tiu tago de neĝo, jam ni havas ses tagojn de neĝo dum la ĵusvenita vintro. Glacia vintro okazas ankaŭ en usono kaj eŭropo, kie la manko de rusan gazon dum kelkaj semajnoj glaciiĝis multajn ŝtatojn el eŭropo. Ĉu tia vetero kontinuos dum la estonteco?, mi nur diras, ke la suno daŭras senhavante sunmakulojn, kaj tio signifas, laŭ russciencistoj, malvarmigado de la klimato. Oni vidos kion okazos....

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 16:14:33

Hm... Mi ne sciis, ke pri gazo estas tiom serioze. Se Eŭropo brulis malpli da gazo, sekve enhavo de CO2 en atmosfero plimalgrandiĝis, varmobeda efekto ankaŭ plimalgrandiĝis.

Iom da tempo antaŭe Eŭropo serioze laboris por ekologia pureco de aŭtomobiloj. Rezulte kvanto de mikraj polveroj en atmosfero plimalgrandiĝis, aero fariĝis pli difana, pli da suna energio iris ĝis tera surfaco. Rezulte klimato en Eŭropo plivarmiĝis kaj eĉ inundoj okazis. Nun Eŭropo havas malan efekton pro nebrulado de gazo. Tiel mi suspektas.

mansaro (Montri la profilon) 2009-februaro-08 11:18:04

Hieraŭ, denove, forta neĝado en madrido kaj multaliaj lokoj en Hispanio, unu el la plej varma lando en Eŭropo...ĉu ne?, ĉi tiu okazo estas la sepa tago kun neĝo en madrido, tute nekutima, dum multjaroj mi ne vidis neĝadi en madrido. Ĉu vi vidis kio okazis en aliaj urbegoj?, la neĝado en Anglio estis tute nekutima, kaj Parizo blankiĝis tute. Iuj rilatas la nuna glacia vetero kun la malalta aktiveco kaj senmakula suno. Vidu la sunmakuloj ĉi tie http://sohowww.nascom.nasa.gov/data/realtime/mdi_i... Tagoj kaj tagoj sen suna makulo signifas glacia vetero, do... ĝoju la blanka vintro!!!! sal.gif

Reen al la supro