Al la enhavo

Kie lokas futuro?

de rosto, 2009-januaro-31

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-31 13:22:20

Kiam mi ekzemple diras "vi venis antaŭ mi" tio signifas, ke via alveno estas pli frua, eble via alveno estis pasinte kaj mi alvenas nun. Via ago estas antaŭ mia, kaj via estas en pasinto rilate mia. Sed se iu demandus min "kie estas futuro?" mi sendube respondus, ke antaŭe, kvankam ĉio okazos poste.
Ia "Back in the future" rido.gif (Ĉu vi vidis filmon "Malantaŭen futuren"?) En la titolo de la filmo ni vidas tian spaca-tempan paradokson, kia kiel mi scias estas krom esperanto ankaŭ en rusa kaj en angla lingvo.
Kiel tio estas en aliaj lingvoj? Kial tio entute okazas?

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-31 17:08:31

Pardonu, sed mi ne vidas paradokson.
En la filmo Marty McFly vojaĝis en la pasintecon. La filmo plejparte ludas en tiu tempo kaj Marty ĉe la fino havis problemojn reiri la sia propra tempo, kiu ja estis tiutempe la estonteco. Tial la filmo havas tiun titolon, kiun mi tradukus jene: "Reen al la estonteco".
rosto:
Sed se iu demandus min "kie estas futuro?" mi sendube respondus, ke antaŭe, kvankam ĉio okazos poste.
Ĉu ne estas tute same se vi vojaĝas? La loko, al kiu vi vojaĝas, situas antaŭ vi, kvankam vi nur poste atingos ĝin.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 08:13:01

horsto:Ĉu ne estas tute same se vi vojaĝas? La loko, al kiu vi vojaĝas, situas antaŭ vi, kvankam vi nur poste atingos ĝin.
Jen pri tio mi diras. Vi uzas la vorto "poste" en tempa senco, sed en spaca senco tio estas malo de "antaŭe". Sed antaŭen vi ja vojaĝas.
horsto:mi tradukus jene: "Reen al la estonteco".
Jes, mi konsentas, ke esperante tia traduko del frazo estas pli ĝusta, sed tiel la titolo perdas tian paradoksecon, kian la aŭtoro volis enmeti ĉi tie. Tamen mi menciis la filmon nur okaze, eble mi ne devus mencii ĝin por ne komplikigi la temon.

Koracio (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 16:47:34

Mi scias, ke estas iu lingvo, en tiu lokas futuro malantaŭe. Ĝi estas ia indiĝena lingvo.

Kurawiri (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 19:04:55

En la ajmara, indiĝena lingvo el Bolivio (parolata ankaŭ iomete en Peruo kaj norda Ĉilio) la futuro estas klare malantaŭ la parolanto kaj la pasinteco antaŭ la parolanto. Fakte por traduki "futuro(n)" ajmaren oni diras "qhipa pacha" t.e. "realeco (vidita el) de la dorso" kaj por ajmarigi "pasinteco(n)" oni diras "nayra pacha" t.e. "realeco (vidita el) de la okuloj". Laŭ la ajmara popolo vido estas kono, la pasinteco priparolas la jam konitajn aferojn. La futuro priparolas la ankoraŭ nekonitajn aferojn, tiuj kiuj loĝas "en la dorso". Por pliaj detaloj bv. legi ESTRUCTURA METAFÓRICA DEL TIEMPO EN EL IDIOMA AYMARA de Ignacio Apaza Apaza el la Universidad Mayor de San Andrés de La Paz.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-septembro-03 02:37:37

Unue : mi trinkos tiun glason da vino.
Due : mi trinkas tiun glason da vino.
Trie : mi trinkis tiun glason da vino.

Konklude: unue estas la futuro kaj laste la pasinteco...

Laŭ mi la traduko de la filmtitolo estu plibone: "returnante en la futuron"

sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-05 14:30:03

Malantaŭen futuren - tre sprita traduko de Back to the Future. Pli amuze ol lame diri Reiro en la futuron.

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-05 21:05:17

"Malantaŭen futuren"

Mi ŝatas tiun plaĉan frazon ridulo.gif

yugary (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 08:15:56

sudanglo:Malantaŭen futuren - tre sprita traduko de Back to the Future. Pli amuze ol lame diri Reiro en la futuron.
Sprita? Eble jes, sed "Malantaŭen futuren" tute ne komunikas la signifon de la filma titolo. Horsto pravas.

cellus (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 10:25:28

rosto:Kiam mi ekzemple diras "vi venis antaŭ mi" tio signifas, ke via alveno estas pli frua, eble via alveno estis pasinte kaj mi alvenas nun. Via ago estas antaŭ mia, kaj via estas en pasinto rilate mia. Sed se iu demandus min "kie estas futuro?" mi sendube respondus, ke antaŭe, kvankam ĉio okazos poste.
Laŭ mia kompreno tio dependas de la loko de la observanto. Jen, kiam mi estas la aganto, mi havas la futuron, la estontecon, antaŭ mi. La svedlingvanoj estas speciale fovoritaj tie ĉi, ĉar la vorto por estonteco svede tradukiĝus kiel "antaŭetempo". Kiam ni ne estas la aganto sed la observanto ni vidas la tempon linie, kaj do kio okazas unue estas antaŭe kaj kio sekvas estas poste. Ni imagu ke vi estas librovermo kaj scipovas legi. Vi trapromenas libron, komencante de la unua paĝo. Kiam vi "faris" la unuan paĝon vi komencos la duan. Tiam la unua pago estas malantaŭ vi, kaj la dua paĝo estas antaŭ vi, sed tiu kiu vidos vin, opinios ke la unua paĝo estas antaŭ vi. La unua paĝo estas antaŭe en la libro kaj la fina paĝo ja estos en la fino, poste, en la libro!

Reen al la supro