Al la enhavo

Demandiĝas aŭ demandas al min

de Frankouche, 2006-decembro-24

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2006-decembro-31 19:42:02

Mendacapote:Nekredeble! Do kiam mi diras: “Mi fariĝis kuracisto” tio signifas ke oni faris min kuracisto??? Tio estas ege tro multe des pli inteligenta!!! Mi nur devis sidi tie kaj atendi ĝis la ago estis finita…

Verdire mi ŝatas tiu konstruaĵo vi uzis: “mi memdemandis” sed laŭ mi estas sama al: “mi demandiĝis” aŭ “mi demandis al mi”
Fakte, ne necese volas diri, ke vi estis neaktiva dum la procezo. Iĝigi verbon subjektigas la objekton (aŭ alivorte la celon aŭ la akuzativon) de la originala versiono, kaj ankaŭ malaperigas la originalan subjekton. Do, se vi fariĝis kuracisto, tio ja signifas ke oni faris vin kuracisto, sed "oni" ne klare difinas. Viakaze, "oni" estas sendubo VI, sed kiam vi diras "mi demandiĝis", ne tiom klaras, kiu demandis al vi pri io (eble estas vi mem, sed ankaŭ eblas, ke iu alia demandis al vi).

Ĉu sencas?

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2007-februaro-21 18:16:54

Re: Demandiĝas aŭ demandas al min

Por mi, oni povas diri:
Mi demandas al mi;
Mi demandas min;
Mi min demandas;

Estas la avantaĝo de E-o, ĝia fleksebleco permesas tiujn dirmanierojn.
Concerne demandiĝi, mi ne scias.

Kore

Noël

gxosefo (Montri la profilon) 2007-februaro-21 23:38:36

Mi opinias ke la sola ĝusta frazo estas:

mi demandas al mi.

Laŭ mia opinio, oni ne povas demandi homon.
Mi ankaŭ opinias ke aliaj "parolaj" vortoj devas esti ĉi tia:

mi diris ion.
mi kriis ion.
mi demandis ion.

"demandiĝi" signifas "iĝi demandita." Ĉi tiu frazo estas ĝusta:

la demando demandiĝis.

Mi parolas ĉi tiel, sed mi povas kompreni *al iu kiu diras "demandas min." Sed, laŭ tiuj gramatikaj reguloj, kion signifus ĉi tio:

mi demandis ĝin.

La klareco malaperus se oni parolus tiel. En tiu frazo, ĉu "ĝin" estas demando? Ĉu io alia? Eble komputilo?

*Rimarku mian gramatikon. ^_^

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-23 00:42:43

Ho, Sanktaj Dioj! Tiun simplan aferon oni faris tro malsimpla!

Unue: demandi ne estas demandi demandon
Due: demandi estas paroli demandon, diri demandon, doni demandon, sendi demandon, meti demandon, skribi demandon kaj
t.p., nur ne demandi demandon, same kiel respondi ne estas respondi respondon, sed estas paroli respondon, skribi
respondon, sendi respondon...
Trie: Entute: X-iĝi signifas iĝi X (X-o, X-a,X-e). Ekzemple: mi enlitiĝis - mi iĝis en lito, nun mi estas en
lito, mi konatiĝis - mi iĝis konata, nun mi estas konata, mi esperantistiĝis - mi iĝis esperantisto, nun mi
estas esperantisto, mi dikiĝis - mi iĝis dika, nun mi estas dika, mi enamiĝis - mi iĝis en amo, nun mi estas en
amo, mi alproksimiĝas - mi iĝas pli proksime al io, mi estos proksime de io. Plu? Demandiĝi signifas iĝi
demando, t.e. hieraŭ mi estis homo, poste mi demandiĝis, kaj jen, hodiaŭ mi jam estas demando. Kiu volas esti
demando?
Kvare: oni parolas "mi -as min" (lavi, levi, razi, kombi, grati, nutri k.t.p) kutime, kiam oni faras tion per manoj,
verŝajne piedoj (mi turnas min) aŭ iloj kaj eble buŝo. Interalie, "mi turniĝas" signifas, ke io turnas min.
Kvine: belega vorto estas "memdemandas". Mem signifas, ke agas mi, nome mi, sole mi, neniu alia, iu peranto
forestas. "Mi memdemandas" signifas, ke mi demandas ne min, sed mi mem, per mia buŝo, per mia lango, per miaj
manoj, vizaĝo, komputilo k.t.p.

Do: ekzistas du ĝustaj egalaj frazoj:
Mi demandas min, li demandis ŝin, oni demandos ĉiujn.
Mi demandas al mi, li demandis al ŝi, oni demandos al ĉiuj.

Interalie, ni, ruslingvanoj, parolas: Mi demandas SIN.

Reen al la supro