去目錄頁

pri eblaj sinonimoj

Azulreal, 2009年2月21日

讯息: 7

语言: Esperanto

Azulreal (显示个人资料) 2009年2月21日上午11:28:24

Saluton al ĉiuj!

Nu, mia demando pri eblaj sinonimoj estas la jena: ĉu retejo kaj retpaĝaro malsamas aŭ ambaŭ havas saman signifon?

sal.gif

erikano (显示个人资料) 2009年2月21日下午12:51:40

Azulreal:Saluton al ĉiuj!

Nu, mia demando pri eblaj sinonimoj estas la jena: ĉu retejo kaj retpaĝaro malsamas aŭ ambaŭ havas saman signifon?

sal.gif
Laŭ mi, la du vortoj samEGas.

Mi preferas kutime "RETEJO"(-n), ĉar malpli longa kaj pli simpla.

Kaj la populareco/fameco, ĉe Google, favoras pli "RETEJO" (900 000 citaĵoj) ol "RETPAĜARO" (cirkaŭ 120 000 citaĵoj).

Tamen, "Retpaĝaro" eble okaze povas utili, por pensigi/aludi "grandEGan retejon kun multEGaj paĝoj" (tia Vikipedio, LERNU okulumo.gif ... aŭ aliaj similaj). ? ?

Fine, la du vortoj estas komprenataj !
EStas la ĉef-aĵo, ĉu ne ?

Espi (显示个人资料) 2009年2月21日下午5:08:28

Azulreal:Saluton al ĉiuj!

Nu, mia demando pri eblaj sinonimoj estas la jena: ĉu retejo kaj retpaĝaro malsamas aŭ ambaŭ havas saman signifon?

sal.gif
Saluton,

laŭ Reta Vortaro:

1. RETEJO [TTT-ejo] = parto de TTT, retnodo disponiganta rete atingeblajn hipertekstojn laŭ la normoj de TTT

2. RETPAĜO [TTT-paĝo] = peco de hiperteksto trovebla en TTT per retadreso (URL)

3. RETPAĜARO [TTT-paĝaro] = kolekto da TTT-paĝoj, precipe se ili havas komunan temaron aŭ aŭtoron

Amike
Espi

Azulreal (显示个人资料) 2009年2月21日下午11:11:55

Dankon al ambaŭ!

Mi plibone komprenas... kvankam mi ne tute komprenas la citaĵon de Reta Vortaro pri "retejo". Ĉu iu povus diri al mi ekzemplon tiurilate? senkulpa.gif

kfa (显示个人资料) 2009年2月22日上午11:25:33

Azulreal:... kvankam mi ne tute komprenas la citaĵon de Reta Vortaro pri "retejo". Ĉu iu povus diri al mi ekzemplon tiurilate? senkulpa.gif
Laŭ la ĉisupra citaĵo 'retejo' signifas la (virtualan) lokon, retregionon, angle "domain". La 'retpaĝaro' estas la kolekto de la paĝoj kiuj metitas en ĝi, do la entenaĵo de la retejo. Ĉu?
ridulo.gif

Azulreal (显示个人资料) 2009年2月22日上午11:36:49

Ho! Jes! Mi finfine tute komprenas rido.gif
Dankon!

erikano (显示个人资料) 2009年3月11日下午11:22:50

kfa:Laŭ la ĉisupra citaĵo 'retejo' signifas la (virtualan) lokon, retregionon, angle "domain". La 'retpaĝaro' estas la kolekto de la paĝoj kiuj metitas en ĝi, do la entenaĵo de la retejo. Ĉu?
ridulo.gif
Jes... Sed, laŭ la nunaj esperante uzoj, mult-videblaj ĉe "Google"... kaj ankaŭ kun la vortaro de LERNU :

"Retejo" tamen samas "retpaĝaro", kaj ambaŭ signifas proksime la sekvaj vortoj (en pluraj lingvoj) :

angla : "web site" - français : "site Internet" - Germana : "Webseite" aŭ (oder) "internetauftritt"

Ciuj signifas ĉi TIAN simplan retradreson :

http://www.nomo.com
(aŭ nomo.net, .fr, .de, ktp.)

Amike. Ĝis.

回到上端