去目錄頁

Loĵbano

MikeDee, 2009年3月5日

讯息: 8

语言: Esperanto

MikeDee (显示个人资料) 2009年3月5日下午1:27:31

Kiel vi pensas pri Loĵbano.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lo%C4%B5bano
Mi pensas Loĵbano estas tre interesa.

jchthys (显示个人资料) 2009年3月5日下午10:03:09

Interesa eble, sed mi pensas, ke mi ne lernos ĝin. Mi sentas, ke ne estas sufiĉe utila aŭ por mi plezura. (Mi ja vidis ĝin antaŭe ĉe la angla Vikipedio.)

kitzOgen (显示个人资料) 2009年3月5日下午11:44:27

Mi multaj fojoj aŭskultis ke ĝi estas tre malfacila lingvon sed tre perfekta.

Rogir (显示个人资料) 2009年3月6日下午5:50:28

Mi kredas ke ĝi ne estas homa lingvo sed komputila lingvo kio nur similas homa lingvo. Kaj tial ĝi estas malfacilego lernebla. Ĉu mi pravas?

einarfa (显示个人资料) 2009年3月6日下午6:22:57

Rogir:Mi kredas ke ĝi ne estas homa lingvo sed komputila lingvo kio nur similas homa lingvo. Kaj tial ĝi estas malfacilego lernebla. Ĉu mi pravas?
Jes kaj ne. Loĵbano estas homa lingvo kaj komputiloj ĝin ne komprenas. Tamen ĝi estas ege malfacile lernebla, precipe ĉar la vortoj estas mallongegaj kaj nesimilaj al vortoj de aliaj lingvoj kaj enhavas tre specifajn signifojn. La gramatiko mem ne estas tiom ampleksa kiel ĝi ŝajna (ĝi estas treege facila krom ke multe de la gramatiko estas parto de vortdifinoj).

Mi studis ĝin kaj trovis ĝin interese, tamen mi neniam havis esperon pri povi ĝin nek skribi nek legi. Mi lernis ĝin entute kiel cerba ekzercado kaj opinias ke ĝi por tiu celo bonege funkcias ĉar ĝi vin igas al rompi ĉiajn antaŭsciojn pri aliaj lingvoj.

jan aleksan (显示个人资料) 2009年3月6日下午8:09:39

vidu ĉi tie antaŭa diskuto pri loĵbano.

MikeDee (显示个人资料) 2009年3月6日下午10:40:18

Pardonu, ke mi konstruas novan paĝon, sed la serĉilo de Lernu! estas tre malbona -.-

MV1 (显示个人资料) 2009年3月7日下午7:46:04

Mi pensas ke loĵbano estas malfacile. shoko.gif

回到上端