去目錄頁

La vetero

jchthys, 2009年4月27日

讯息: 6

语言: Esperanto

jchthys (显示个人资料) 2009年4月27日下午12:25:10

Tie, kie mi loĝas, la varmeco estas ĉirkaŭ 30°C antaŭ du aŭ tri tagoj. Tia vetero sentigas min viva kaj ĝoja, kaj donas bonajn memorojn al mi. Estas apenaŭ tro forte diri, ke mi tian veteron amegas.
Ĉu vi same opinas?

jchthys (显示个人资料) 2009年4月27日下午12:25:55

Ho, ve, mi forgesis la enketon.

Frankouche (显示个人资料) 2009年4月27日下午4:40:41

Kiam mi vidas la sunon kaj la blaŭan ĉielon kun etajn blankajn nubojn, mi tre ĝojas kaj feliĉas ĉar mi ne vidas tiujn ĉiamtempe.

Varmiĝas, arboj enhavas foliojn surbranĉe, estas multaj birdoj, papilioj. La homoj afablas, la virinojn tre belas, vestitaj multekolore rideto.gif

Eblas manĝi ekstere, trinki bonajn bierojn kontraŭ la varmo, anstataŭ vintrajn supojn...

dobri (显示个人资料) 2009年4月27日下午5:55:32

Frankouche:
Eblas manĝi ekstere, trinki bonajn birojn kontraŭ la varmo, anstataŭ vintrajn supojn...
"Biro" estas termezurista fakvorto - determino de la pozicio de unu punkto!
Vi verŝajne trinkas bieron, ĉu?

Rogir (显示个人资料) 2009年4月27日下午6:26:34

Ĉe mi estis bona vetero, sed bedaŭre ne daŭre. Nun ne estas tro malvarma, sed povus esti pli bele.

Frankouche (显示个人资料) 2009年4月27日下午7:30:20

dobri:
Frankouche:
Eblas manĝi ekstere, trinki bonajn birojn kontraŭ la varmo, anstataŭ vintrajn supojn...
"Biro" estas termezurista fakvorto - determino de la pozicio de unu punkto!
Vi verŝajne trinkas bieron, ĉu?
Certe, certe okulumo.gif

回到上端