去目錄頁

Kinejo

sol_sustenido, 2007年2月11日

讯息: 9

语言: Esperanto

sol_sustenido (显示个人资料) 2007年2月11日下午1:24:45

Kiel estas la plibonajn filmojn de tutaj la tempoj?

Pino (显示个人资料) 2007年2月13日下午5:56:59

Verŝajne Inkubus. rido.gif

Kwekubo (显示个人资料) 2007年2月19日上午1:19:46

Mi ne certas; mi ne tro ofte spektas filmojn. Sed "12 Angry Men" (12 Koleruloj) estis tre bona; ankaŭ "Saving Private Ryan" (La Savo de Soldato Ryan), "Star Wars" (Stelomilitoj) kaj "The Godfather" (La Baptopatro).

T0dd (显示个人资料) 2007年2月19日上午3:26:41

Ĝi estas malfacila demando. Mi ne povas respondi. Do...mi starigas alian demandon! Kiu estis la plej bona filmo de la jaro 2006?

Mi tre ĝuis "Little Miss Sunshine" (kiel esperantigi tiun titolon? "Sinjorineto Sunlumo"?) Ĝi estas "eta" filmo, sen granda monprovizo. Tamen, la aktoroj estas altrangaj kaj la rakonto estas perfekta.

Interese, estas du filmoj kiuj temis pri la magio, kaj kiuj aperis preskaŭ samtempe: "The Prestige" (La Prestiĝo) kaj "The Illusionist" (La Iluziisto). Mi ŝategas la magion, sed eĉ krom la magia temo, ambaŭ filmoj estas, laŭ mia takso, bonkvalitaj.

mccambjd (显示个人资料) 2007年3月1日上午7:40:03

T0dd:Interese, estas du filmoj kiuj temis pri la magio, kaj kiuj aperis preskaŭ samtempe: "The Prestige" (La Prestiĝo) kaj "The Illusionist" (La Iluziisto). Mi ŝategas la magion, sed eĉ krom la magia temo, ambaŭ filmoj estas, laŭ mia takso, bonkvalitaj.
Tio ne ofte okazas! Ĉu vi memoras "Deep Impact" (Batego) kaj "Armageddon" (Armagedono)? Ĉu vi memoras "Volcano" (Vulkano) kaj "Dante's Peak" (Pinto de Dante)? Ĉiu ĉi estis forgeseble. Mi ne scias kial filmoj ofte pare aperas...

Islander (显示个人资料) 2007年3月7日下午10:23:07

Mi konsentas ke estas tre malfacila demando, eĉ se nur diras por 2006: kiu filmo estis la plej komika, la plej emocia, ...

Laŭ mi, la plej bona filmo estus la filmon kiun mi nepre devas spekti kiam ĝi ludas al televido.

La unu filmon kiun mi spektus/as, eĉ se ĝi ludas en la tria de matene, estas Duno, de David Lynch.

Mendacapote (显示个人资料) 2007年3月7日下午11:09:04

Ĉe la fino de ĉi tiu forumo fadeno, ni trovos almenaŭ 200 “plejbonajn filmojn”. La demando estas ege malfacila. Mi aldonus 4 filmojn al la filmlisto: “Forrest Gump”, “Little big man”, “Deja vu” kaj “Cast away”.

Sen (显示个人资料) 2007年7月15日下午8:42:17

Forest Gamp, batalanta klubo, vojo 60, ludoj de menso, brava koro, apokalipto, tago de nedependeco, rego de kolero, Klik, Masko, efekto de papilio kaj multaj aliaj okulumo.gif

RiotNrrd (显示个人资料) 2007年7月16日上午2:36:23

Estas multaj bonfilmoj, sed mi kredas ke mia plej ŝatata filmo estas GATTACA.

回到上端