Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 6077

Lingvo: Esperanto

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-20 19:27:11

Belmiro:Mi ne vere komprenas la celon de tiu ĉi ludo.
La celo de ĉi tiu fadeno estas, ke oni povas praktiki parolanto esperante, kaj por iuj uloj, ĝi povas esti amuzadon. okulumo.gif Ankaŭ, oni povas ĝustigi malĝustaĵojn de aliaj uloj. rido.gif

Belmiro:”La ulo sub mi malŝategas la ulojn, KIUJ ne arigas... “ Ĉu bone?
Mi pensas, ke "ke" sufiĉas.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-marto-20 20:29:27

Hispanio:La ulo sub mi portas okulvitrojn.
Jes, mi portas okulvitrojn. Kiel vi sciis?

La ulo sub mi sidas antaŭ la ekrano de sia komputilo.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-20 21:01:30

sjheiss:
Belmiro:”La ulo sub mi malŝategas la ulojn, KIUJ ne arigas... “ Ĉu bone?
Mi pensas, ke "ke" sufiĉas.
Vi pensas malĝuste, Belmiro pravas.

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-20 21:59:12

horsto:Vi pensas malĝuste, Belmiro pravas.
Ho ja, vi pravas. "Ke" estas kiel la germana vorto "dass", kaj "kiuj" kiel "der/die/das". Mi denove memoras. rido.gif

fizikisto:La ulo sub mi sidas antaŭ la ekrano de sia komputilo.
Jes, mi nun sidas antaŭ mia ekrano. sal.gif

La ulo sub mi povas paroleti flue esperante.

Allan Argolo (Montri la profilon) 2010-marto-21 01:43:57

La ulo sub mi povas paroleti flue esperante.
Ne tute, bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povas fari tion.

La ulo sub mi malamas matematikon

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-21 11:38:57

Allan Argolo:
La ulo sub mi malamas matematikon
Absolute jes.

La ulo sub mi vivas en la norda duonsfero.

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-21 18:34:06

darkweasel:La ulo sub mi loĝas en la norda duonasfero.
Jes, mi loĝas en Usono.

La ulo sub mi jam estis, kaj skribis ĉe Unilang.org

vivi = leben
loĝi = wohnen okulumo.gif

Dum "a" estas tie, estas pli facile elparolebla. rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-22 20:03:22

sjheiss:
darkweasel:La ulo sub mi loĝas en la norda duonasfero.
Jes, mi loĝas en Usono.

La ulo sub mi jam estis, kaj skribis ĉe Unilang.org

vivi = leben
loĝi = wohnen okulumo.gif

Dum "a" estas tie, estas pli facile elparolebla. rido.gif
Mi scias la signifon de la vortoj vivi kaj loĝi, kaj la vorto vivi estas tamen tute logika kaj uzebla en mia frazo (kvankam ankaŭ loĝi estus ĝusta). En ReVo ni trovas la ekzemplofrazon vivi en urbo.

Ne, mi ne konas unilang.org.

La ulo sub mi aŭskultas muzikon.

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-23 06:09:36

darkweasel:
La ulo sub mi aŭskultas muzikon.
Jes, mi nun aŭskultas Nu Ma Las De Limbă Noastră-n de (el?) O-Zone.

La persono sub mi jam aŭskultis kantojn de Týr.

Bryon (Montri la profilon) 2010-marto-23 06:29:01

Jes! Mi aŭskultis kantojn de Týr kun vi! rideto.gif

La ulo sub mi volas lerni la italian.

Reen al la supro