讯息: 32
语言: Esperanto
黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年4月18日上午3:04:37
mccambjd:Ĉu estas ĉar oni uzas "both...and..." en la Angla, ke vi uzas "ambaŭ...kaj..."? Ĝenerale oni uzas "kaj...kaj...", ĉu ne?
profiti estas ambaŭ netransitiva kaj transitiva
Certe mi ne povas diri ke vi eraris. Bonvolu ne riprioĉu per tia vorto.
Mendacapote (显示个人资料) 2007年4月18日上午3:15:57
mccambjd (显示个人资料) 2007年4月18日上午5:08:18
黄鸡蛋:Ĉu estas ĉar oni uzas "both...and..." en la Angla, ke vi uzas "ambaŭ...kaj..."?Jes, mia gepatra lingvo ŝajne rampis en mian skribaĵon...vi pravas.
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年4月18日上午11:34:40
Mi havas mian malnovan opinion, sed iomete korektos la frazon: vi profitis de ĉiuj oportunecoj por apogi kaj instrui.
Ĉu mi fariĝis piliero aŭ fosto pro mia apogkapablo?
galvis (显示个人资料) 2007年4月18日下午3:19:23
Saluton, saluton al ĉiuj. Mia temo traktas pri : Frazoj kiuj produktas en ni, specialan efekton. Dependas kelkfoje laŭ nia anima stato kiam ni legas aŭ aŭskultas ilin.
Oni povas trovi ilin en libroj, televidaj programoj, babiladoj,ktp. Ili estas ĉiaj, sed, ĝenerale, estas inspiremaj kaj instruemaj.
Jen ekzemplo :
¡Multaj aferoj estas pli gravaj ol havi monon! ... sed, ili estas tiom multekostaj!
---sennoma---
horsto (显示个人资料) 2007年4月18日下午3:22:17
Terurĉjo:Sal!galvis:Saluton :Saluton, frato!
Tre bone, amiko Terurĉjo, vi profitas ĉiu oportuno por apogi kaj instrui.
----dankon----
Mi skribus tiel: vi ricevis ĉiujn oportunecojn por apogi kaj instrui.
Estas strange, mi simple skribus tiel: vi uzas ĉiujn ŝancojn por apogi kaj instrui.
Mi ne opinias ke vi povas uzi la vorton oportuneco, aŭ ĉu mi miskomprenis?
galvis (显示个人资料) 2007年4月18日下午3:37:08
Vi rajtas amiko horsto, la propra nacia lingvo influas sur nia maniero skribi.
-dankon-
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年4月18日下午9:19:17
horsto:Kiom da citaĵoj! Mi ĝuas!Terurĉjo:Sal!galvis:Saluton :Saluton, frato!
Tre bone, amiko Terurĉjo, vi profitas ĉiu oportuno por apogi kaj instrui.
----dankon----
Mi skribus tiel: vi ricevis ĉiujn oportunecojn por apogi kaj instrui.
Estas strange, mi simple skribus tiel: vi uzas ĉiujn ŝancojn por apogi kaj instrui.
Mi ne opinias ke vi povas uzi la vorton oportuneco, aŭ ĉu mi miskomprenis?
Verdire mi skribus: Vi havas ĉiujn eblojn por helpi kaj instrui.
Jes, nia gepatra lingvo influas, sed ni celu al bona esperanta stilo, klara kaj komprenebla.
mccambjd:Post longa kaj suferiga pripensado mi fine komprenis, kio ne plaĉis al mi en tiu frazo.黄鸡蛋: Ĉu estas ĉar oni uzas "both...and..." en la Angla, ke vi uzas "ambaŭ...kaj..."?Jes, mia gepatra lingvo ŝajne rampis en mian skribaĵon...vi pravas
Necesas anstataŭ "ambaŭ" uzi "samtempe".
Tiuokaze ni vidas: profiti estas samtempe transitiva kaj netransitiva.
Ĉu estas pli kompreneble?
mccambjd (显示个人资料) 2007年4月19日上午2:26:32
Terurĉjo:Necesas anstataŭ "ambaŭ" uzi "samtempe".Verŝajne. Tio estus via longa Esperanta sperto aŭ eble tio kio ruse sonas pli natura
Tiuokaze ni vidas: profiti estas samtempe transitiva kaj netransitiva.
Ĉu estas pli kompreneble?
En la kazo supre, oni angle pli forte preferas "both" ol "at the same time"...sed ni ne angle parolas!