Al la enhavo

Strangaj vortoj

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-04 22:11:56

Mielo:
Terurĉjo:Kiu estas Asterikso?

La kampoj markitaj per asterikso estas devigaj.

Tiu frazo troviĝas sub antaŭmontra mesaĝo, se foruma paĝo estas Esperanta.

Ia stranga Asterikso vagas tra niaj kampoj kaj markas ilin. Poste kampoj fariĝas devigaj. Mi tion ne komprenas. lango.gif
Ankaŭ mi ne komprenas. rido.gif Ĉu Asterikso ne estis franca filmheroo ?

Laŭ Reta Vortaro:

asterikso: Signo kun formo de steleto, uzata en presarto: *.
estas amuza por mi respondi, ĉar verdire :

-Astérix estas bilddesegna heroo (farita de Uderzo kaj Goscinny)

-"astérisque" estas la signo : '*' (stelo)

por esti pli klara, en Francio , oni ofte diras :
"eta desegno pli valoras ol granda parolado"
jen, vidu sube etan desegnon

ĝis amikoj !

manu sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-10 18:22:11

Mi jam ne povas labori anstataŭ aliaj.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-13 17:46:12

Eta detajlo por la Lernu! teamo,

Se vi rimarkas, estas eta eraro pri la vorto
'asterisko' (*):
vidu la foton de l'ekrano, kiun mi kopiis en la supra mesaĝo : estas skribita asteriKso, anstataŭ asteriSko.
Kaj jen la esperantistoj miksas kun la fama heroo Asterix !

rideto.gif

Manu

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-13 22:51:00

Manu!
Mi opinias, ke Asterikso estas nia kaj ĝi devas resti netuŝebla kaj nekorektebla, ĉar ni ĉiuj ĝin ŝatas. Lasu ĝin marki niajn kampojn.

Mi trovis alian vorton: kontakto = akto de konto.

Filu (Montri la profilon) 2007-junio-19 21:32:39

Okulo: Homo, kies menso troviĝas en ok malsamaj korpoj.

white knight (Montri la profilon) 2007-junio-20 08:52:20

Filu:Okulo: Homo, kies menso troviĝas en ok malsamaj korpoj.
Kara Filu,

tio me tre plaĉas. Vi havas bonan fantasion.

Ĉu vi estas amiko de la Poter-librojn.?

Filu (Montri la profilon) 2007-junio-21 02:30:10

white knight:
Filu:Okulo: Homo, kies menso troviĝas en ok malsamaj korpoj.
Kara Filu,

tio me tre plaĉas. Vi havas bonan fantasion.

Ĉu vi estas amiko de la Poter-librojn.?
Filineton dekmonataĝan havas mi kaj finfine (laŭ multaj) eklegis mi la Poter-serion (laŭte al bebino, kiu nur malatente aŭskultas, sed kiu, eĉ ne komprenante la vortojn, tamen iom aŭdas ilin).

Nur la du unuajn legis mi ĝis nun, sed koramikino mia, kiu la tutan serion legis (kaj angle, kaj france), iom min diris pri Voldemor kaj lia spirit-splitademo. Eble li estus okulo, ĉu? lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-21 04:13:38

Filu estimata!
Skribas vi al Homero eminenta kaj blinda simile.
Legas vin kun grandega plezuro mi.
Sed legis la librojn mirindajn kaj legindajn pri Harry Potter mi neniam. lango.gif

Poste vortojn strangajn kaj rimarkindajn eltrovi, uzante vortarojn diversajn kaj mian volemon pri scio, ekprovos mi.
sal.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-junio-21 08:50:42

Terurĉjo:Filu estimata!
Skribas vi al Homero eminenta kaj blinda simile.
Legas vin kun grandega plezuro mi.
Sed legis la librojn mirindajn kaj legindajn pri Harry Potter mi neniam. lango.gif

Poste vortojn strangajn kaj rimarkindajn eltrovi, uzante vortarojn diversajn kaj mian volemon pri scio, ekprovos mi.
sal.gif
Ne malpli estiminda Terurĉjo,

Via skribmaniero belegas, sed ŝajnas al mi, ke eraretas vi pri mia. Nur memamuzemas mi per la vortorda miksebleco de Esperanto, kaj ne pervolonte serĉis mi skribi ridinde precioze. (Sed ŝajnas, ke ne plu eblas halti min nuntempe senkulpa.gif )

Aliflanke, mi ne tro certas, ĉu mi al vi rekomandus legi la hari-poteran serion, se nur por vi... Tiuj estas porinfane celitaj, kaj se oni ja povas rideti dum la legado, verkoj kiel "La majstro kaj Margarita", "La mil kaj unu nokton" aŭ similaj multege pli bonas por plenkreskuloj (almenaŭ laŭ mia opinio)

Kulero
(malofte) Ero de kulo.
(pli ofte, devenas de 1°) Senvaloraĵo; negravaĵo.
Ili kolektas kulerojn el la diversaj urboj kaj landoj al kiuj ili vojaĝis.

white knight (Montri la profilon) 2007-junio-21 09:17:57

Kara Filu,

bonvulu doni miajn korajn salutojn al via koramikino kiu legis kaj (mi esperas) legos HP.

Vidante la vorton "ok-ulo" mi tuj pensis pri HP kaj la horcrŭojn.

Ekzistas kelke t.n. infanlibroj, kiuj esti legata ofte ankaŭ de plenkreskuloj kiuj havas bonan fantazion, kun plezuro.

La plej bona ekzemplo estas "Alico en mirlando".

Reen al la supro