讯息: 8
语言: Esperanto
黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年5月23日上午3:11:29
Urho (显示个人资料) 2007年5月23日上午4:33:06
黄鸡蛋:En Esperanto ne ekzistas tiuj kvar literoj, sed iam oni ne povas ne uzi ilin. Kiel, do, oni devas voki ilin? Ili havas malsamajn nomojn en malsamaj Eŭropaj lingvoj.Se mi klare komprenas la demandon, jene Esperante:
w = vavo
x = ikso
y = ipsilono
q = kuo
Pinguin (显示个人资料) 2007年5月23日上午9:11:01
Germana V
Duobla V
Ŭaŭ (www. - ŭaŭ ŭaŭ ŭaŭ punkto)
Vavo
Vuo
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月23日下午7:34:33
W - vuo;
X - ikso;
Y - ipsilono;
Q - kuo.
Sed Vikipedio rakontas, ke la literoj nomiĝas sekvamaniere:
W (esperante elparolata kiel duobla vo, ĝermana vo aŭ vavo, malofte kiel vu aŭ vuo) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto.
X [ikso] estas la 24-a litero de la latina alfabeto, sed ne estas litero en Esperanto.
Y (aŭ ipsilono) estas la 25-a litero de la moderna latina alfabeto.
Q, minuskle q (Esperanta nomo Kuo) estas la 17-a litero de la latina alfabeto, sed ĝi ne estas parto de la esperanta alfabeto.
Urho (显示个人资料) 2007年5月23日下午7:48:25
Terurĉjo:En mia vortaro tiuj literoj estas nomitaj jene:En la vortaro ĉe lernu!: w - vavo.
W - vuo;
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月23日下午7:52:20
Sukcesojn!
Urho (显示个人资料) 2007年5月23日下午7:57:11
Terurĉjo:Urho, mi ĵus korektis mian mesaĝon, ĉar mi erare sendis ĝin ĝis mi rakontis pri la klarigoj de Vikipedio.Bone, mi ankaŭ ŝanĝis mian mesaĝon (En la vortaro ...).
Sukcesojn!
黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年5月26日上午6:46:20
Ŝajnas, ke "w" havas la plej multajn nomojn. Kaj la nomo de "y" estas longa.