前往目錄

Pri la sufikso -in- kaj ĝiaj signifoj

貼文者: Vinz, 2007年8月6日

訊息: 9

語言: Esperanto

Vinz (顯示個人資料) 2007年8月6日下午4:22:37

Mi havas du demandojn:
Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Ekz. "La hundino kuras" "Ĝi kuras rapide"

Se estus tiel, esperanto havus grandan avantaĝon kompare al naciaj lingvoj.

Kaj ĉu eblas, ke oni diru la laborsignifojn sen ini-sufikso?:
"Vi estas UNU instruistino", sed
"Vi estas instruisto" (dirita al ino)

Dankon por la respondoj!
amike

mnlg (顯示個人資料) 2007年8月6日下午4:39:21

Vinz:Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Pri ĉi tio mi vere ne scius.
Persone mi akceptus vian ekzemplon, sed ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne, mi ne scias.
Kaj ĉu eblas, ke oni diru la laborsignifojn sen ini-sufikso?:
Jes. "instruisto" signifas samtempe kaj "ĝenerala instruisto, senregarde de la sekso" kaj "vira instruisto". Ĉi tio ĝenas la puristojn kaj la simetriemulojn, parenteze. ridulo.gif

Vinz (顯示個人資料) 2007年8月7日下午12:34:18

Dankon! okulumo.gif

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2007年8月8日上午10:11:53

mnlg:
Vinz:Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Pri ĉi tio mi vere ne scius.
Persone mi akceptus vian ekzemplon, sed ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne, mi ne scias.
La vorto "ĝi" ne rilatas al tio, ĉu estas ina aŭ vira. Ofte mi uzas ĝin por ne-homo, eĉ se tio havas sekson.

Vinz (顯示個人資料) 2007年8月8日上午10:56:40

La vorto "ĝi" ne rilatas al tio, ĉu estas ina aŭ vira. Ofte mi uzas ĝin por ne-homo, eĉ se tio havas sekson.
Bone, sed, hundino estas "ĝi" kaj ina! Tial ekzistas du "ĝi"j :
1: la vira "ĝi" por hundoj, kokoj, bovoj, ktp...
2: la ina "ĝi" por hundino, kokinoj, bovinoj, ktp..

Ĉu ne?

pacepacapaco (顯示個人資料) 2007年8月8日下午2:16:58

Mi uzas la vorton "ĝi" por priskribi homojn ankaŭ! Mi estas iam leginta, ke fari tion akceptebla estas. Do, mi uzas "ĝi"n, kiam mi aŭ ne volas malkaŝi aŭ ne scias la sekson de homo.

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2007年8月10日下午1:20:16

pacepacapaco:Mi uzas la vorton "ĝi" por priskribi homojn ankaŭ! Mi estas iam leginta, ke fari tion akceptebla estas. Do, mi uzas "ĝi"n, kiam mi aŭ ne volas malkaŝi aŭ ne scias la sekson de homo.
Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2007年8月11日下午7:11:36

黄鸡蛋:Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio.
"Oni" ankaŭ sufiĉas.

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2007年8月12日上午1:22:26

RiotNrrd:
黄鸡蛋:Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio.
"Oni" ankaŭ sufiĉas.
"Oni" estas nedefinitiva kaj "tiu" estas definitiva, iom diference.

回到上端