Al la enhavo

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

de Paquillo, 2012-aprilo-24

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-19 19:59:46

swalf:Mi nun rigardas ankaŭ al la keĉua lingvo, mi legis iomete pri tiu lingvo ĉe tiu ĉi bone farita ligilo.
Kvankam la lingvo uzas verbajn deklinaciojn, ili estas tute laŭregulaj.
Ĉi-lingvo ne uzas artikolojn, ne seksigas la nomojn, pluralaj finaĵoj estas opciaj, vortkreado sekvas nur "(K)V(K)"-an skemon.
Krome ĝi havas interesajn aliajn karakterojn, ekzemple la ero "-qa-" fokusigi la vorton en kiu tia ero estis metita.
Mi volas koni pli pri tiu ĉi lingvo, ĝi ankaŭ ŝajnas simpli kune la Indonezia.
Sed ŝajnas, ke kvankam ĝi estas tre regula, ĝi ne necese estas simpla pro iuj el siaj ecoj:
- 9 kazoj.
- Konjugacio, kiu montras ne nur la aganton, sed ankaŭ la agoricevanton.
- Elspirata kaj neelspirata versioj de la samaj literoj /p/ kaj /pʰ/, /t/ kaj /tʰ/ ktp.

Ĝi ankaŭ havas rimarkindajn sed eble nefacile lerneblajn trajtojn:
- Rolvortetoj por montri la gradon de certeco pri tio, kio estas asertata.
- Inkluziva kaj neinkluziva "ni".

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-20 08:59:36

vincas:
yyaann:Anglodenaskaj infanoj havas multe pli da legadaj problemoj ol samaĝaj germanodenaskuloj (Landerl, 2000), hispanodenaskuloj (Defior, Martos, kaj Cary, 2002) kaj portugalodenaskuloj (same).
Sed eble por tio kulpas ne lingvo mem, sed sistemo de eduko.
Ja eblas, ke kulpas la eduksistemo parte. Sed eĉ tiukaze, restas tamen du nedubeblaj faktoj:

1/ Lingvosciencistoj, psikosciencistoj, edukosciencistoj kaj ĉiuspecaj mensosciencistoj ree kaj ree observadis kaj montradis, ke neregulaj skribsistemoj postulas pli da lernotempo. Ili observis tion ĉi kaj pri naturaj lingvoj kaj pri planlingvoj, kaj ĉe homaj lernantoj kaj ĉe komputilaj lernantoj.

2/ La angla skribsistemo estas altgrade neregula. Se vi dubas pri tio mi povas doni al vi multe da ekzemploj. Sed se vi studis sufiĉe la anglan elparoladon, vi jam scias pri kio mi parolas.

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-20 11:35:16

yyaann:Sed ŝajnas, ke kvankam ĝi estas tre regula, ĝi ne necese estas simpla pro iuj el siaj ecoj:
- 9 kazoj.
- Konjugacio, kiu montras ne nur la aganton, sed ankaŭ la agoricevanton.
- Elspirata kaj neelspirata versioj de la samaj literoj /p/ kaj /pʰ/, /t/ kaj /tʰ/ ktp.

Ĝi ankaŭ havas rimarkindajn sed eble nefacile lerneblajn trajtojn:
- Rolvortetoj por montri la gradon de certeco pri tio, kio estas asertata.
- Inkluziva kaj neinkluziva "ni".
Jes, efektive ĝi havas kelkajn ecojn tute ne kutimajn por hindoeŭropa parolantoj.
Ni inkluziva aŭ ne, mi pensas, estas diskrimo kiu povas esti reĝita bone post iom da pratiko.
Ankaŭ kazoj estas profundiginda afero, se diskrimo de kazo ĝis la aliaj estas klare, kazoj ne plimalfacilas ol la uzo de antaŭvorta eroj aŭ postvorta eroj.
Konjugacio permesas la nealdonon de personaj pronomoj.
La lingvo havas strangajn ecojn kiuj amuzigas min okulumo.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-20 11:50:16

yyaann:Ĝi ankaŭ havas rimarkindajn sed eble nefacile lerneblajn trajtojn:

- Inkluziva kaj neinkluziva "ni".
Mi tiom ofte sentas la bezonon distingi inter inkluda kaj ekskluda "ni", ke mi nepre enkondukus ĝin en Esperanton kaj mian gepatran lingvon, se mi povus. okulumo.gif

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-20 20:13:42

swalf:Ni inkluziva aŭ ne, mi pensas, estas diskrimo kiu povas esti reĝita bone post iom da pratiko.
Kirilo81:Mi tiom ofte sentas la bezonon distingi inter inkluda kaj ekskluda "ni", ke mi nepre enkondukus ĝin en Esperanton kaj mian gepatran lingvon, se mi povus okulumo.gif
Haha, mi facile povas kompreni tion. okulumo.gif Do jes, eble la alta deziro havigu al si distingilon inter la du ni ja malpligrandigus aŭ eĉ nuligus la plian lerntempon necesan.

swalf:Ankaŭ kazoj estas profundiginda afero, se diskrimo de kazo ĝis la aliaj estas klare, kazoj ne plimalfacilas ol la uzo de antaŭvorta eroj aŭ postvorta eroj.
Konjugacio permesas la nealdonon de personaj pronomoj.
Veras, ke ne necesus vera plia mens- aŭ memor-laboro se la korekta frazformo anstataŭ "li manĝis per bastonetoj" estus "li manĝis bastonet-per-oj" aŭ "Manĝ-li-is per bastonetoj". La informoj transdonitaj de la signfifunuoj restus samaj, nur ŝanĝus ilia ordo.
Tamen, en Esperanto eĉ spertuloj povas fojfoje forgesi la n-finaĵon. Forgeso de vorteto estas multe pli malofta.
Sed oni ankaŭ povus respondi, ke eble kulpas la tromallongeco de la akuzativ-montrilo. Ĝi estas ero de la lasta silabo, anstataŭ havi sian propran silabon.

swalf:Jes, efektive ĝi havas kelkajn ecojn tute ne kutimajn por hindoeŭropa parolantoj.
swalf:La lingvo havas strangajn ecojn kiuj amuzigas min okulumo.gif
Kiel lernanto pri la indonezia, mi povas nur kompreni. okulumo.gif

mkj1887 (Montri la profilon) 2016-decembro-16 18:02:27

vincas:
x1004:
vincas:
robbkvasnak:Ekde multaj jaroj mi instruas la anglan al novuloj. Ĝi estas - se oni volas paroli ĝin vere flue sen multaj eraroj - ege ege malfacila.
Sed se vi anstataŭ angla, ekzemple, instruus pola aŭ litova la situacio estus la sama?
Sed la polan kaj litovan oni ne rigardas kiel facile lerneblaj, kaj pri la angla multaj faras tiun ĉi aserton.
Nu anglan oni komencas lerni en infaneco kaj ofte aŭdas kaj legas angle. Se ni ĉiuj komencus lerni polan kaj ankaŭ ĝin uzus ofte eble ankaŭ pola fariĝus pli facila.
Mi estas kreanta enciklopedian vortaron, bazitan sur Esperanto, por helpi al tiuj kiuj volas / devas lerni la anglan. Vi povas trovi ĝin ĉi tie: http://enciklopedia-vortaro-de-la-merk-angla.weebl...

vincas (Montri la profilon) 2016-decembro-17 20:18:44

Tiu lingvo estas certe la angla ridulo.gif

DuckFiasco (Montri la profilon) 2016-decembro-22 03:34:38

Laŭ mia sperto kiel denaske anglalingvulo, la franca estas pli facila ol aliaj lingvoj (krom la elparolo), ĉefe pro la historia intermiksiĝo de la du lingvoj. Tre multe da vortoj en la franca estas tuj rekoneblaj por anglalingvuloj, ĉar ni ofte havas la saman vorton... mi legis, ke ĉirkaŭ 28% de la anglaj vortoj venas de la franca, kaj plia 28% venas de la latina.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-decembro-22 11:38:33

DuckFiasco:Laŭ mia sperto kiel denaske anglalingvulo, la franca estas pli facila ol aliaj lingvoj (krom la elparolo), ĉefe pro la historia intermiksiĝo de la du lingvoj. Tre multe da vortoj en la franca estas tuj rekoneblaj por anglalingvuloj, ĉar ni ofte havas la saman vorton... mi legis, ke ĉirkaŭ 28% de la anglaj vortoj venas de la franca, kaj plia 28% venas de la latina.
La sama afero estas verŝajne ankaŭ vera koncerne hispana kaj itala. Estas multaj rilataj vortoj, kaj vortojn kiuj povas esti sufiĉe facile deĉifrita.

akueck (Montri la profilon) 2016-decembro-25 10:27:31

Paquillo:Laŭ vi:
Kiu estas la plej facila natura lingvo?
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Kiu estas la plej facila natura lingvo je ortografio k prononco?
Se "lau vi" celas la sperton de la unuopa leganto kaj se tiu chi estas mi, tiam la nederlanda (kvankam mi ne parolas ghin).

Se "lau vi" celas mian scion pri tio, kiuj esploroj estas pri viaj demandoj, mi povas resendi tien.

Reen al la supro