Al la enhavo

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

de Paquillo, 2012-aprilo-24

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

brw1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 21:16:20

- Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme. She sees the town nocturnal phographic view. Mi pensas ke estas kio li volis diri.

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 23:36:54

agarrido18:Diru al mi, ĉu vi studis Tagalogon je la estinteco? Mi devas konfesi, ke vi saĝe elektis kaj donis min la vortojn, tiuj havas malsamajn formojn el ĝiaj tradukoj, aŭ la vortojn, tiuj havas neniun tradukon en Tagalogo.
Amiko, unue dankegon pro via traduko. Due, bonvolu ne miskompreni min. Miaj intencoj estas plej pacemaj kaj komprenemaj. ridulo.gif Mi faris al vi demandon pro nura scivolemo. Mi ne celis starigi iajn ajn malfacilaĵojn por vi. Trie, ne, mi neniam studis la tagalogan.

Fakte, ĉu la Esperantaj kaj tagalogaj vortoj aspektas same aŭ ne, tio ne gravas al mi. La kialo, pro kiu mi petis vin traduki, tio estis, ke mi volis scii, ĉu tagologe oni kunigas vortojn por krei aliajn vortojn, same kiel oni faras en Esperanto. Alivorte, mi scivolis ne pri la grado de vorta sameco, sed ja pri la grado de vortfarada sameco.

Per via traduko, evidentiĝis al mi, ke la tagaloga ja uzas ian vortfaradon. Ekzemple: kalusugan, malusog, magpalusog, maaaring palusugin, hindi maaaring palusugin.

Tre interese! ridulo.gif

agarrido18:Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme.
Mi ne povas kompreni la kuntekston de ĉi tiu frazo.
brw1:Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme. She sees the town nocturnal phographic view. Mi pensas ke estas kio li volis diri.
agarrido18, brw1. Mi pardonpetas. Mi devas agnoski, ke mi skribis per malfacila stilo. Tamen, la radikoj, kiujn mi uzis, estas tre simplaj, kiel vi tuj vidos.

1/ Vid-aĵo estas tio, kion oni vidas ; aĵo vidata.
2/ Se vi rigardas ion fot-eme, tio signifas, ke vi emas foti. Vi deziras fari foton pri tio, kion vi vidas.

Tre malfacilas traduki la vortojn al la angla, sed oni povas fari frazon pli-malpli samsensan: "She is gazing at the urban, nocturnal view, longing to take a picture".

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 06:29:10

Okej, bonege.

Per la multampleksa analizo je viaj klarigoj, espereble mi povis kompreni vian argumenton. Komence mi ne povis kompreni ĝin, kaj mi certe miskomprenis vian tonon. Krome, mi ĵus ne povis kompreni la duan frazon, ĉar la adverbo 'forteme' ĉefe konfuzis min.

Mi ĵus volas klarigi al tiuj interesitaj, ke la propraj kaj lokaj vortoj de Tagalogo estas ne similaj kun la vortoj de Eo. Ja, certe, la vortojn pruntis el Hispana lingvo estas la vortoj similaj kun la vortoj de Eo. Tamen, ĉar la vortoj estas jam partoj de la Tagalogo leksiko, la tri lingvoj: ES, EO, kaj TL partoprenas kelkaj reciprokaj similecoj. Per tiel, estas la bona ebleco kun lernado tiujn lingvojn facile, por pli bonega scio.

vincas (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 08:20:13

Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Angla lingvo, mi pensas ridulo.gif

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 13:19:24

vincas:

Angla lingvo, mi pensas ridulo.gif
Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun. ridulo.gif

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 14:36:20

agarrido18:
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Al mi, ĝi estas la Filipina lingvo, specife la ĉefa dialekto, Tagalogo. Kiel Esperanto, ĉiuj ĝiaj literoj estas prononcitaj. Estas multaj vortoj, kiuj estas similaj kun Esperanto. Ĝiaj gramatikaj strukturoj ankaŭ estas facilaj.

Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun. ridulo.gif
Mi malkonsentas. Laŭ mi, la Filipina kaj la Tagaloga estas du de la pli malfacilaj lingvoj en la mondo.
Kaj miaopinie, la Angla facilas gramatike; la Filipina kaj la Tagaloga malfacilas gramatike.

vincas (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 19:53:29

agarrido18:
vincas:

Angla lingvo, mi pensas ridulo.gif
Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun. ridulo.gif
Ha, vi ne lernis la polan ridulo.gif

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 02:49:09

Paquillo:Laŭ vi:
Kiu estas la plej facila natura lingvo?
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Kiu estas la plej facila natura lingvo je ortografio k prononco?
La patrina ridulo.gif

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 03:40:58

vincas:
agarrido18:
vincas:

Angla lingvo, mi pensas ridulo.gif
Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun. ridulo.gif
Ha, vi ne lernis la polan ridulo.gif
Jes. Mi ankoraŭ ne lernis polan lingvon. Espereble, je la estonteco, mi studos tiun, kaj ĝian gramatikon. Nu, aŭ tiu estas facila aŭ ne, mi ĉiam pretas por surprizoj! ridego.gif

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 03:55:42

Dakila_Sidhi:
agarrido18:
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Al mi, ĝi estas la Filipina lingvo, specife la ĉefa dialekto, Tagalogo. Kiel Esperanto, ĉiuj ĝiaj literoj estas prononcitaj. Estas multaj vortoj, kiuj estas similaj kun Esperanto. Ĝiaj gramatikaj strukturoj ankaŭ estas facilaj.

Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun. ridulo.gif
Mi malkonsentas. Laŭ mi, la Filipina kaj la Tagaloga estas du de la pli malfacilaj lingvoj en la mondo.
Kaj miaopinie, la Angla facilas gramatike; la Filipina kaj la Tagaloga malfacilas gramatike.
Mi pensas, ke la filipina lingvo estas plej malfacila, koncerne la havebleco de la vortoj. Ekzemple, se vi vidus la tradukon el Eo al Tl, vi rimarkus, ke tekstoj en tagaloga estas tre longaj, ĉar oni devas uzi multaj vortoj por komplete eligi la esencon de la frazo. Ĉu ne?

Ĉiu lingvo havas kompleksan gramatikon, specife kiam vi venas, certe, al ĝiaj malsimplaj partoj. Kiel Esperanto, ankaŭ ĝi havas malfacilaĵon en kelkaj partoj, en kiuj mi ankoraŭ havas malfacilon lerni. (Eble, ĉi tio eblas ĉar mi nur estis komencanto) ridego.gif

Reen al la supro