前往目錄

Ekzekutoj

貼文者: Terurĉjo, 2007年11月1日

訊息: 34

語言: Esperanto

manichica (顯示個人資料) 2007年11月11日下午4:58:57

se krimuloj sufrigi mian filinon, ŝtato ne havos tempon mortigi lin , mi faros ĝin.

mi pensas , ke estas tre facila paroli pri mortosentenco ,se nenio okazo al ni.

sinjoro (顯示個人資料) 2007年11月12日下午12:20:41

Umlaŭto:
Ĉu vi vere ne konas etiksistemon kiu permesas (aŭ eĉ postulas!) iam mortigi?
mi scias pri kio vi temas, estis miskompreno de la lasta diro. Simple mi ne konsentas kun etikaj sistemoj kaj mondkonceptoj aprobantaj mortpunon pro iu ajn kialo.

annadahlqvist (顯示個人資料) 2007年11月20日上午9:42:35

iufoje oni ne havas la elekto de mortigi aŭ ne mortigi, nur de mortigi unun aŭ unu alian, aŭ unu grupon aŭ unu alian. Sed mi ne kredas ke ekzekutoj estas en tio kategorio.

Clet (顯示個人資料) 2009年5月14日下午5:52:56

Oni povas esti por aŭ kontraŭ la mortpuno.... sed kion dio venas fari ĉi-tie ?

Leporino (顯示個人資料) 2009年5月18日下午7:36:08

manichica:se krimuloj sufrigi mian filinon, ŝtato ne havos tempon mortigi lin , mi faros ĝin.

mi pensas , ke estas tre facila paroli pri mortosentenco ,se nenio okazo al ni.
Mi tute konsentas!

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年5月18日下午7:44:49

Clet:Oni povas esti por aŭ kontraŭ la mortpuno.... sed kion dio venas fari ĉi-tie ?
Nenion, kiel kutime!

sinjoro (顯示個人資料) 2009年5月19日上午11:05:47

Leporino:
manichica:se krimuloj sufrigi mian filinon, ŝtato ne havos tempon mortigi lin , mi faros ĝin.

mi pensas , ke estas tre facila paroli pri mortosentenco ,se nenio okazo al ni.
Mi tute konsentas!
Kaj mi tute malkonsentas. Socio, kiu permesus tian manieron puni krimojn, estus kruela kaj primitiva. Homo, kiu agas pro sentoskuo ne povas mem racie decidi pri puno - tial lin limigas la juro.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年5月20日下午6:07:10

Kiam ŝtato rajtas mortigi homon, la ŝtato rajtas mortigi ideojn. Tial esperantistoj mortis. Kaj kiel damne ni volu pacon dume ni pridiskutas punojn anstataŭ rimedojn por ne havi problemojn?

Sammondane,
Ĥod

PS: kia fia kaj mistrafe farita enketo...

Polako (顯示個人資料) 2009年5月20日下午6:33:44

La vivo ne estas io kion la ŝtato donas al la homoj pro bona kondukto, tial la ŝtato ne povas ĝin elpreni pro malbona kondukto.

Almenaŭ tiel mi kredas

sinjoro (顯示個人資料) 2009年5月20日下午8:35:50

Polako:La vivo ne estas io kion la ŝtato donas al la homoj pro bona kondukto, tial la ŝtato ne povas ĝin elpreni pro malbona kondukto.

Almenaŭ tiel mi kredas
Tio veras, mi apogas vian koncepton. La civilizita homaro neniam rajtas nomi mortigon "puno". Mortigo ne estas puno, ĝi estas venĝo aŭ brutaleco, sed neniam justa puno, ĉar ne donas al krimulo la eblecon korektiĝi.

回到上端