前往目錄

Peto por helpo:-) Kio signifas ion en via kulturo, sed ion tute alia en alia kulturo?

貼文者: Pandík, 2007年11月15日

訊息: 38

語言: Esperanto

Pandík (顯示個人資料) 2007年11月15日下午1:17:41

Saluton al ĉiuj!
Mi havas grandegan kaj urĝan peton. Por lernejo mi devas prilabori (ĝis la komenco de la decembro) taskon pri internacia kompreniĝo. Ĉu vi povas helpi al mi? Simple respondu miajn demandojn.
Ĉu en via lingvo (aŭ ĝenerale kulturo) ekzistas io, kio en alia medio signifas ion alian? Ĉu vi jam travivis iun miskomprenon pro tio (vi kondutis iel, sed iu malbone komprenis al vi)? Kiajn spertojn vi havas kun internacia kompreniĝo?
La tasko estas por fako "etiko", do se vi havas iun ideon, kiel prilabori tiun temon el la etika vidpunkto, mi tre ĝojus.lango.gif
Mi pensas, ke tio povas esti interesa temo ne nur por mia lerneja tasko, sed ankaŭ por diskutu ĉi tie, ĉu ne?

Elkoran dankon!

Dan el Ĉeĥio

annadahlqvist (顯示個人資料) 2007年11月20日上午9:55:52

etika... eble bati geknabojn? aŭ aĉeti virinojn?

Pandík (顯示個人資料) 2007年11月21日上午9:51:35

annadahlqvist:etika... eble bati geknabojn? aŭ aĉeti virinojn?
Ho, dankon! Kaj kion pensas vi mem pri tio?

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月21日下午8:07:09

Jes. Egzistas multaj ekzemploj.

Kiam ni hungaraj koleras pro io, kion iu faras, ni diras al li aŭ ŝi ŝerce: Vi ricevos "kolonsupon". La "kolonsupon" estas manosvingo, kion oni donas al alia.

Mi diris tiun ĉi tie en tujmesaĝilo unue, kaj la esperantistoj ne komprenis. Iu demandis: "Tiu estas tia, ol brasiksupo ? " rido.gif

Mi esperas, ĉu vi komprenas. sal.gif

Pandík (顯示個人資料) 2007年11月22日上午11:48:11

Mielo:Jes. Egzistas multaj ekzemploj.

Kiam ni hungaraj koleras pro io, kion iu faras, ni diras al li aŭ ŝi ŝerce: Vi ricevos "kolonsupon". La "kolonsupon" estas manosvingo, kion oni donas al alia.

Mi diris tiun ĉi tie en tujmesaĝilo unue, kaj la esperantistoj ne komprenis. Iu demandis: "Tiu estas tia, ol brasiksupo ? " rido.gif

Mi esperas, ĉu vi komprenas. sal.gif
Koran dankon al via respondo!
Eh, iom mi komprenas, sed kial "kolonsupo" estas "manosvingo"? shoko.gif
Estas vere interese interkompreniĝi internacie. Tio estas granda pliriĉigo kaj eĉ iam ŝerco lango.gif

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月22日下午5:34:38

Pandík:

Mi ne scias, de kie originis la esprimo "kolonsupo" (hungare: nyakleves) sed ni uzas sisteme. rido.gif
Mi pensos, ĉar egzistas multaj tiaj esprimoj, sed nu mi ne memoras subite. rideto.gif Kiam mi volas skribi Esperante, mi volas traduki multan hungaran esprimon kaj mi havas problemon, ĉar mi ne estas sukcesa. Mi ne povas traduki laŭ vorto, ĉar vi ne komprenus tion.

ora knabo (顯示個人資料) 2007年11月25日上午9:55:22

La jena afero estas tre interesa al mi: Mi vidis iun filmon en kiu oni diris ke ĉiuj popoloj vivantaj pli oriente ol iu insulo (mi ne rememoras kiu, eble ĝi estas parto de Italio) por montri "NE" movas sian kapon supren-malsupren, kaj por montri "JES" movas ĝin dekstren-maldekstren. Popoloj vivantaj pli oueste ol la insulo movas siajn kapojn malsame.

ora knabo (顯示個人資料) 2007年11月25日上午9:58:14

Mielo:Kiam ni hungaraj koleras pro io, kion iu faras, ni diras al li aŭ ŝi ŝerce: Vi ricevos "kolonsupon".
hm... ni kroatoj uzas "jezikova juha" - langosupo rido.gif

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月26日上午5:31:34

ora knabo:La jena afero estas tre interesa al mi: Mi vidis iun filmon en kiu oni diris ke ĉiuj popoloj vivantaj pli oriente ol iu insulo (mi ne rememoras kiu, eble ĝi estas parto de Italio) por montri "NE" movas sian kapon supren-malsupren, kaj por montri "JES" movas ĝin dekstren-maldekstren. Popoloj vivantaj pli oueste ol la insulo movas siajn kapojn malsame.
Jes, ankaŭ mi vidis tiun ie. rideto.gif

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月26日上午5:33:39

ora knabo:
Mielo:Kiam ni hungaraj koleras pro io, kion iu faras, ni diras al li aŭ ŝi ŝerce: Vi ricevos "kolonsupon".
hm... ni kroatoj uzas "jezikova juha" - langosupo rido.gif
Ĉu vere ? rido.gif
Sed kiel oni povas doni al iu frapon sur sia langon ? shoko.gif

回到上端