Al la enhavo

Kial "Saluton" kaj ne "Saluto"?

de rabhiuz, 2007-novembro-19

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

rabhiuz (Montri la profilon) 2007-novembro-19 01:17:47

Kial oni diras "Saluton," "Dankon," "Bonan matenon," k.t.p., kaj ne "Saluto," "Danko," "Bona mateno"? Ĉu estas "Saluton" objekto? Se jes, de kiu maldirita verbo?

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-19 01:24:04

Oni subkomprenas frazparton "mi donas al vi" (aŭ "ricevu", aŭ "mi deziras", ktp). Temas pri tio ke saluto estas donitaĵo, t.e. objekto. Se iu venus al mi kaj dirus "Saluto!", mi ĉirkaŭrigardus por vidi kie estas tiu saluto. ridulo.gif

rabhiuz (Montri la profilon) 2007-novembro-19 06:16:09

Mi komprenas. Mi donas al vi dankon pro via respondo.

Reen al la supro