前往目錄

Helpu traduki francan filmon

貼文者: Junesun, 2007年12月17日

訊息: 2

語言: Esperanto

Junesun (顯示個人資料) 2007年12月17日下午3:02:27

"L'homme qui plantait des arbres" estas tre inspiriga mallonga filmo pri la ebleco de ni ĉiuj ŝanĝi la mondon. Speciale la bildoj de la filmo estas sen-egalaj. Mi ŝatus traduki tiun ĉi filmon al Esperanto kaj ankaŭ al aliaj lingvoj se eblas, por povi plivastigi ĝin. Bonvolu helpi!

La filmo troviĝas ĉe http://www.dotsub.com/films/lhommequi . Ĉiuj estas bonvenaj kontribui al la traduko, eĉ se vi nur kontribuas unu frazon. Por traduki, registriĝu ĉe dotsub.com senpage, ensalutu kaj iru al la filmpaĝo, tie vi nun trovas sur la ekstrem-dekstra flanko la tradukmenuon.

Dankegon!

Judith

Rao (顯示個人資料) 2007年12月17日下午4:02:40

Saluton sal.gif Mi nun kunlaboras pri ĝi. Ĉi tio estos bona ekzerco pri la franca. ridulo.gif Ĝis!

回到上端