Al la enhavo

Honeste mensogema reklamo

de rosto, 2008-januaro-14

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-14 14:50:21

Dimanĉe mi estis ĉe bazaro. Reklamantoj disdonis paperetoj, kie estis skribita: "Vizitu nian vendejon de vestoj! Ĉe ni preskaŭ ĉiuj varoj kostas po 150 rubloj! (ĉirkaŭ 4 eŭro)."
Se reale vi vizitus ĝin, vi vidus, ke kelkaj malbonaj varoj kostas 150 rubloj, sed prezo de pli bonaj varoj estas pli alta. Ŝajne oni ne povas pruvi, ke la reklamo estas mensoga, ĉar kio estas "preskau ĉiuj". Kie "preskaŭ" komencas? Kie "preskaŭ" finas?
Ĉu vi scias aliaj kazoj de honeste mensogema reklamo? Oni povas elpensi multe da specoj de tia reklamo.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-14 15:27:21

La unua prezo (la malplej kosta) estas ĉiam montrata...

"Luigi veturilon je 29.90 euroj/tago" estas skribata sur la kamioneto.

Fakte, estas la prezo de la plej eta aŭto...
Por la kamioneto, kostas almenaŭ 80 euroj malgajo.gif

Bezonas legi la etajn stelojn kiuj malaltas la afiŝojn.

Mie, ne estas humoro...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-14 16:07:00

Mi ĵus pensis, ke mensogi estas paroli malveron. Sed ne ekzistas verbo, signifanta paroli veron. Almenaŭ mi ĝin ne konas, eĉ en mia gepatra lingvo. Ĉu la verbo estas en aliaj lingvoj?
Rosto, mi neniam atentas kaj prenas similajn anoncetojn, ĉar tiamaniere oni simple "diskondukas" nin.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-14 16:47:39

rosto:Dimanĉe mi estis ĉe bazaro. Reklamantoj disdonis paperetoj, kie estis skribita: "Vizitu nian vendejon de vestoj! Ĉe ni preskaŭ ĉiuj varoj kostas po 150 rubloj! (ĉirkaŭ 4 eŭro)."
Se reale vi vizitus ĝin, vi vidus, ke kelkaj malbonaj varoj kostas 150 rubloj, sed prezo de pli bonaj varoj estas pli alta. Ŝajne oni ne povas pruvi, ke la reklamo estas mensoga, ĉar kio estas "preskau ĉiuj". Kie "preskaŭ" komencas? Kie "preskaŭ" finas?
Ĉu vi scias aliaj kazoj de honeste mensogema reklamo? Oni povas elpensi multe da specoj de tia reklamo.
Por matematikistoj preskaŭ ĉie signifas ke povas ekzisti numereble multaj esceptoj. Kaj numereblaj estas ekzemple ĉiu finia aro, la aro de la naturaj nombroj kaj la aro de la racionaloj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-14 16:58:45

Mi ankoraŭ ne renkontis sukcesajn vendistojn, kiuj antaŭe estis profesoroj de matematiko.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-14 17:14:45

Kiam la prezo estas granda, mi diras al vendisto "ne sufiĉe kosta" kaj mi proponas prezon plej granda rideto.gifrideto.gif

Kiam la prezo strange grandas kaj la aĉetota aĵo tre etas, mi demandas la prezon per kilogramo rideto.gif
Mie, la plej grandan kiun mi renkontis : 30 000 euroj/10 gramoj...

Matthieu (Montri la profilon) 2008-januaro-14 18:50:17

30 000 euroj/10 gramoj...

Ĉu vi volis aĉeti ion leĝe permesitan? okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-14 20:09:49

Terurĉjo:Mi ankoraŭ ne renkontis sukcesajn vendistojn, kiuj antaŭe estis profesoroj de matematiko.
Ĉu vi certas? Mi pensis ke sciencistoj en rusio ne tiom lukras.
Frankouche:
Mie, la plej grandan kiun mi renkontis : 30 000 euroj/10 gramoj...
Nun vi scivoligas min! Pri kio temas?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-14 20:48:40

Mutusen:Ĉu vi volis aĉeti ion leĝe permesitan? okulumo.gif
Veras !, Estis medikamento pro malofta malsano.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-22 18:54:40

Frankouche:
Mutusen:30 000 euroj/10 gramoj...

Ĉu vi volis aĉeti ion leĝe permesitan? okulumo.gif
Veras !, Estis medikamento pro malofta malsano.
50-karatdiamanto multe pli kostus po ties 10 gramoj, se ĝi estas klara kaj belkolora. Tute laŭleĝe okulumo.gif

Reen al la supro