Al la enhavo

Memlerni la anglan

de hilelo, 2015-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

hilelo (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 11:50:15

Koran saluton!
Mi tre deziras lerni la anglan, ĉar per ĝi i.a. mi havos aliron al diversaj sciofontoj, precipe al lingvolerniloj. Mi deziras lerni ekz. la polan, kaj en la portugala oni apenaŭ trovas lernomaterialojn. Sed en la angla estas tre multaj lernolibroj ne nur de la pola, sed ankaŭ de pluraj diversaj lingvoj. Certe vi scias tion. Nu, mi komencis memlerni ĝin, kaj dum la lernado iuj demandoj eksvarmis en mia kapo. Mi prezentos ilin al vi kaj esperas, ke vi trovos ilin interesaj, eĉ kuriozaj, kaj ke vi povos respondi al ili. Koran antaŭdankon.

1. Kio estas la kaŭzo, kial la anglaj vortoj estas tiel multe plursignifaj? Certe oni ne povus kompreni tiun kaŭzon ne havante historian perspektivon, mi pensas.
2. Kio estas la kaŭzo, kial la angla vortaro estas tiel dikega? Al tiu demando mi respondus: Ĉar oni uzas la lingvon sur ĉiuj kampoj de la vivo. Alie ne povus esti. Sed mi ŝatus ekkoni la opinion de denaska parolanto.
3. Laŭ vi kio en la lingvo estus plej malfacile lernebla por neangle-parolantoj?
4. Mi legis, ke ĉiuj (eble) t.n. phrasal verbs havas sian unuvortan, preskaŭ samsignifan paron t.n. non-phrasal equivalents. Ĉu tio estas vero? Kiu estas la diferenco inter ili?

Tre koran antaŭdankon!
Salutas,
Hilelo

mbalicki (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 12:17:47

hilelo:Mi deziras lerni ekz. la polan, kaj en la portugala oni apenaŭ trovas lernomaterialojn. Sed en la angla estas tre multaj lernolibroj ne nur de la pola, sed ankaŭ de pluraj diversaj lingvoj.
Se vi volas eklerni la polan, eble mi povus vin helpi per esperanto. ridulo.gif

Mi interesiĝas pri lingvoscienco kaj havas mi sufiĉe bonan konadon de gramatiko, do se vi havus ajnajn demandojn pri la pola, skribu al mi (per privatan mesaĝon ĉe lernu kaj mi donos al vi mian retpoŝtadreson).

Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 12:39:28

1. Anglaj vortoj ne estas plursignifaj per si mem: ili simple signifas nociojn kiuj forestas en aliaj lingvoj, kaj ili ne povas esti tradukita, nur deskribita per konkretaj ekzemploj.
2. En la angla ekzistas multaj terminoj, kiuj specifas la sencon de basaj vortoj.
4. "Phrasal verbs" partenas al parollingvo; verboj kun specifita senco al oficiala kaj ofera lingvo.

sudanglo (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-31 12:34:24

En la fora pasinteco Anglujo estis okupita de popoloj parolantaj diversajn lingvojn, Romanoj, Vikingoj, Anglosaxoj kaj Normanoj, kaj postrestas spurojn en la moderna lingvo.

Cetere la angla imperio ampleksis iam kvaronon de la mondo kaj la anglalingvanoj (grandaj esplorantoj/vojaĝantoj/maristoj) neniam hezitis prunti laŭ sia plaĉo el la lingvoj de fremdaj landoj (ĉu parto de la imperio aŭ ne).

Pluse, la angla kredeble estas la lingvo la plej uzata (inter ĉiuj lingvoj en la historio de la mondo) por la plej diversaj celoj. Sur diversaj teĥnikaj kaj sciencaj kampoj preskaŭ la tuta vort-stoko origine inventiĝis far anglaligvanoj. Pensu pri ŝipaj kaj komputilaj terminoj.

Do la amplekso de anglaj vortaroj ne povas esti surprizo.

hilelo (Montri la profilon) 2015-septembro-01 12:32:30

Koran dankon por ĉiuj respondoj!
Neniu respondis al la tria demando. Mi esperas pri viaj reagoj.
Mi tre ŝatis ekz. la respondon de Sudanglo, sed li ne tuŝis la temon "plursignifeco de unuopaj vortoj". Li ŝajnas esti klera esperantisto. Mi ŝatus legi lian opinion pri tiu temo. Ankaŭ pri phrasal verbs oni malmulte parolis. Mi ŝatus scii pli, se estos eble. Tre koran antaŭdankon = )
Salutas Hilelo.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-septembro-01 18:56:48

hilelo:Neniu respondis al la tria demando.
Googlu "common ESL errors" aŭ ion similan.

Luib (Montri la profilon) 2015-septembro-01 19:48:29

hilelo:3. Laŭ vi kio en la lingvo estus plej malfacile lernebla por neangle-parolantoj?
Certe la uzo de verbaj formoj (almenaŭ por tiuj parolantaj alian okcidenteŭropan lingvon):

I did kaj I have done kaj I have been doing ĉiuj signifas pli-malpli "mi faris", sed en po malsama aspekto: I did signifas "mi tiutempe faris sed nun tio ne plu gravas"; I have done signifas "mi tiutempe faris kaj do nun..." aŭ "mi ĵus faris"; I have been doing signifas "mi tiutempe ekfaris kaj nun faras plu".

I will do kaj I am going to do kaj I am doing (ekz. tomorrow) ĉiuj signifas pli-malpli "mi faros", sed kun po malsama certeco. Kaj ne forgesu ke I am doing sen tempa aldono signifas "mi faras", kaj la vortojn "mi faras" oni ankaŭ povas traduki kiel I do...
Nu: I will do signifas "mi ĵus decidis ke mi faros"; I am going to do signifas "mi (jam antaŭlonge) decidis ke mi faros, sed tio estas ankoraŭ projekto nedetala"; I am doing tomorrow signifas "ke mi faros morgaŭ, mi jam antaŭlonge decidis kaj mesaĝis al la koncernotoj". I am doing (now) signifas "mi farantas ekzakte nun (sed verŝajne ne faros dum la ĉioma vivo mia)"; I do signifas "mi faras ĝenerale/regule" aŭ "mi faras evidente pro la mia naturo".

Denaskaj parolantoj korektu min kaj klarigu pli kompreneble!

sudanglo (Montri la profilon) 2015-septembro-02 10:00:53

Luib, vi certe pravas pri tio ke la subtilaĵoj de la angla verb-sistemo estas fremdaj al tiuj kiuj ne havas la anglan kiel denaskan lingvon, kaj prezentas problemojn.

Viaj klarigoj ne estas ekzakte celtrafaj.
I did signifas "mi tiutempe faris sed nun tio ne plu gravas";
En la kortumo vi konfesas 'I shot the sheriff'. Sed tio ne plu gravas?? Mi pensas ke tamen tio ja nun gravas.

La esenca diferenco inter la simpla paseo kaj la prezenco perfekta en la angla rilatas al finita aŭ nefinita tempo.

Neniam estas ĝuste diri 'I have seen the Queen yesterday', ĉar 'yesterday' estas finita tempo. Devas esti 'I saw the Queen yesterday'.

Eĉ kiam vi ne eksplicite mencias iun tempon, tiu diferenco inter la tensoj persistas. Do en la kapo de la parolanto estas aŭ iu finita tempo aŭ tempo nefinita.

'Did you see Susan?'. En la kapo de la parolanto estas iu specifa pasinta okazo, ekz ĉe la festo, kiam vi estis en la staciodomo, ktp.

'Have you seen Susan?' En la kapo de la parolanto estas iu periodo ne finita (ĝis nun). Do antaŭ nun sed sen ideo de kiam. Oni ne normale demandas 'When have you seen Susan?', sed 'When did you see Susan?'

Tamen eblas diri 'When have you ever seen Susan wear a hat?'. Ĉar tio ne specifas okazon en la pasinteco. Tio demandas pri kiu ajn okazo en la pasinteco (ĝis nun).

La respondo povas utiligi aŭ la prezenco perfekton (I have seen her wear a hat on a number of occasions (ekz ĉe geedziĝaj festoj)) aŭ per la simpa paseo (I saw her wearing a hat last Tuesday).

Do, mallonge - simpla paseo = je okazo en la pasinteco; prezenco perfekta = antaŭ kaj ĝis nun..

hilelo (Montri la profilon) 2015-septembro-06 19:27:03

Koran dankon al vi kiuj reagis!
Tiaj kontribuoj estas tre gravaj - almenaŭ por mi.

Miland (Montri la profilon) 2015-septembro-07 07:48:26

hilelo:Koran saluton!Laŭ vi kio en la lingvo estus plej malfacile lernebla por neangle-parolantoj?
Abundas en la angla idiotismoj kaj vortoj kun pli ol unu signifo, depende de la kunteksto - tiel-nomataj homonimoj. Mi do konsilas al vi studu tiujn aparte (krom studado de literumado, neregulaj verboj, legado de bonaj revuoj kaj ĵurnaloj kaj spektado de bonlingvaj filmoj).

Reen al la supro