Al la enhavo

Enigmo pri lito

de sergejm, 2008-februaro-25

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-februaro-28 17:48:40

Alia eblo... (eĉ se mi opinias ke mia unua respondo tre bonas...estas la plej bona).

Mi nun klare komprenas la karakteron de la parolanta ulo el tiu enigmo (estas sergejm?) : li infektiĝas pro la viruso de la "dika kapo" (=tre inteligenta, tre supre aliaj uloj). rideto.gif

Li grandas, ĉion li havas, estas granda, lia lito grandas. Ni estas nenio

Do lia lito tro etas por nin !

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-28 17:55:42

Dankon; verdire, mi ne plene komprenis vian mesaĝon antaŭ ol mi sugestis mian solvon, sed ĝus leginte ĝin pli zorge, ŝajnas al mi ke vi eble ĝustas, ĉar en reala vivo sonoj facile konfuziĝas.
Sed la problemisto (sergejm) ne konfirmis la solvon de aŭ vi aŭ mi. Do, niaj solvoj povas esti bonaj, sed ne tio en la menso de la verkisto de la problemo!

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-28 17:57:01

PS. Mia antaŭa mesaĝon respondis al tio de Filu.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-29 06:13:35

Mian respondon, kiel mi jam menciis, eldiris Terurĉjo. Sed mi kaj vi nun vidas, ke estas multaj aliaj respondoj. Kelkaj el ili estas seriozaj, kelkaj ŝercaj - vi mem komprenas kiuj estas kiaj.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-29 10:05:54

sergejm:..estas multaj aliaj respondoj. Kelkaj el ili estas seriozaj, kelkaj ŝercaj - vi mem komprenas kiuj estas kiaj.
Konsentite. Sed vi diris al Terurĉjo antaŭe (2008-02-27 16:31:47) ke lia solvo estis simila al la via, sed ne la via. Do, kio precize estas la 'oficiala solvo' kiun vi havis en la menso?

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-29 15:46:18

Miland:Konsentite. Sed vi diris al Terurĉjo antaŭe (2008-02-27 16:31:47) ke lia solvo estis simila al la via, sed ne la via. Do, kio precize estas la 'oficiala solvo' kiun vi havis en la menso?
La 'oficiala' solvo estas ke du knabinoj parolas pri pupa lito.
Ankaŭ estas akceptotaj proponoj ŝanĝi la enigmon por ke ĝi havu unu respondon (ajnan el proponitaj).

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-01 00:25:16

ekstertemo.gifrubo.gif
а и б сидели на трубе. а упало, б пропало. что осталось на трубе?
lango.gif

Ĉu mi-taki gajnis?

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 01:49:37

Terurĉjo:ekstertemo.gifrubo.gif
а и б сидели на трубе. а упало, б пропало. что осталось на трубе?
lango.gif

Ĉu mi-taki gajnis?
Jes, vi gajnis per via dua respondo.
Traduko de Terurĉja enigmo (ĝi estis en fama rusa filmo "Moskvo–Kasiopeo", Esperantan tradukon de la kanto el ĝi vi povas vidi ĉe http://esperanto.mv.ru/Melnikov/Kasiopeo.html . La enigmon ankaŭ tradukis germanen prezidento Putin dum lia vizito en Germanio):
A kaj B sidis sur la tubo, A falis, B pereis, kiu restis sur la tubo?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-01 09:14:27

Nu, unu provo. Supozante ke la ĉe-esto de homo bezonas lian animon, B ne plus restas. Do la maksimuma respondo estas unu. Sed tio dependas sur ĉu la tubo estas sufiĉe granda por A fali sur la tubon. Alie, restas neniu. Ĝuste?

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 12:04:25

Miland, via respondo al la enigmo pri A k. B ne estas ĵusta.

Reen al la supro