Al la enhavo

Kio estas la lingvoj kaj signoj de nova naskita bebo ?

de lucastamiller, 2016-julio-12

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

lucastamiller (Montri la profilon) 2016-julio-12 05:58:33

Ni estas novaj gepatroj kaj volas kompreni nian bebon signoj kaj lingvo . Kion fari ?

Grown (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-10 12:07:23

Ĉu tion nomas kiel "la beba"?

andrej-esp (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-11 17:48:08

Novnaskita beboj ne komunikas kun siaj gepatroj. Larmoj esprimas malkomforton. Ĉi lingvo estas komprenita per ĉiuj personoj. Fojo la bebo estas kapabla de distingi sin de lia medio, ĝi komencos komuniki. Vi komprenos ĝin, ĉar ĝi uzaos la universalan lingvon - bebo esperanton ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-13 12:43:33

Ĝenerale, kiam bebo ploras, tio signifas, ke ĝi iel sentas sin malkonforta. Povas esti malsato, soifo, troa varmeco aŭ malvarmeco, malkomforta pozicio, aero en la stomako, ktp. Tiam vi devas ĉion provi por komfortigi ĝin. Eble povas ankaŭ esti timo, ĉar ĝi estas en nekutima loko, kaj mankas al ĝi ĝiajn kutimajn aĵojn. Ankaŭ povas esti enuo, troa bruo... Se ĉio malsukcesas, eble temas pri malsano, kaj tiam la kuracisto estos bezonata... kaj la karesoj de la patrino.

Estas vera plezuro, malkovri la lingvajn progresojn de sia bebo. Se tio interesas vin, zorge notu ĝiajn balbutaĵojn, ĉar estas agrable elvoki ilin poste...

Reen al la supro