前往目錄

Malofta-vortfarado Ludo

貼文者: cFlat7, 2016年7月17日

訊息: 195

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2016年8月4日下午12:22:26

Mi ne komprenas vian sintenon, ĉu temas pri amika ludo aŭ malvarma milito? (Rigardu arkivon pri "nia" ludo).

cFlat7 (顯示個人資料) 2016年8月4日下午12:40:13

Vinisus:Mi ne komprenas vian sintenon, ĉu temas pri amika ludo aŭ malvarma milito? (Rigardu arkivon pri "nia" ludo).
[Mi ne komprenas vian demandon. 'Nia ludo' ... estas lingva ludo, kaj ĝi apartenas al la partoprenantoj kaj la legantoj... kiel tiu estas ia milito? La arkivilo provizas facilan metodon por spekti la tutan ludon, kaj filtri je unu partoprenanto, aŭ ĉiuj.]

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年8月4日下午7:15:31

malkrokodilo=esperantisto...?
trionono=trioblo ?
malĉirkaŭ: li metis tri fingrojn malĉirkaŭ la glason, kaj tiumaniere levis ĝin.
malludo=laboro ?
malgriza=bunta?

Серёга (顯示個人資料) 2016年8月5日上午6:21:46

malkrokodilo=esperantisto...? eble
trionono ≠ trioblo ? trionono = 1/9
malĉirkaŭ: li metis tri fingrojn malĉirkaŭ la glason, kaj tiumaniere levis ĝin. Al mi placxas ridulo.gif
malludo=laboro ? jes, ankaux povas iam esti zorgoj kaj devaj faradoj.
malgriza=bunta? absolute sendube

cFlat7 (顯示個人資料) 2016年8月8日上午4:36:07

dormdolĉo (dorm + dolĉo) = Dormado, kiu estas agrabla, dolĉa.

Posttagmeze mi spertis bonan dormdolĉon, kun plene da sonĝoj.

Christa627 (顯示個人資料) 2016年8月8日上午6:30:24

"dormdolĉo" estas speco de dolĉo, kiu rilatas al dormo.

verbigemulaĉo (verb-ig-em-ul-aĉ-o): persono, kiu emas fari verbojn el adjektivoj, substantivoj, ktp, eĉ kiam tio ne taŭgas, aŭ kaŭzas miskomprenon.

"Ĝi certe seĝas, sed ĉu ĝi lignas?" demandis la verbigemulaĉo.

Urho (顯示個人資料) 2016年8月8日上午9:53:29

Tujtero (tuj + Tero) = Twitter; Nuntempe ankaŭ en Tujtero estas multe da Esperantistoj.

Parenteze, mi mem tre ŝatas tiun vorton. — Bv. legi ĉi tiun fadenon ĉe lernu!:

cFlat7 (顯示個人資料) 2016年8月14日上午5:38:29

malatendi (mal + atendi) = Pasigi tempon post iu okazo.

Ni malatendas unu jaron de lia morto.

cFlat7 (顯示個人資料) 2016年8月22日上午4:46:00

ordmanko (ord + manko) = Manko de ordo.

Ŝi esprimis malkontentecon pri la ordmanko en la ĉambro de sia filino.

Серёга (顯示個人資料) 2016年10月6日下午5:52:46

bananformo (banan + formo) io ke havas formon simile banano.

Akva ciklo kun du flosiloj de bananformo.

回到上端