訊息: 9
語言: Esperanto
Filu (顯示個人資料) 2008年3月19日下午3:21:04
Miland:Metu matematikan nenumeran simbolon aŭ simbolojn inter nombroj 2 kaj 3, por ke la rezulto estu"+e^," => 2 + e ^ ,3 proksimume egalas 3,3498588
(a) inter 3 kaj 4.
Simile:
"+π^," => 2 + π ^ ,3 proksimume egalas 3,409759279
Mi akordas, ke ambaŭ estas lamaj, kaj ke uzante kvar simbolojn (strikte tri simbolojn, ĉar "^" mi nur uzis pro tio, ke malfacilas ĉiforume superigi ciferon por indiki ties potenceco), uzante tri aŭ kvar simbolojn, mi do diris, ambaŭ miaj solvoj ankaŭ pekas per trolongeco. Mi ĝoje vidos aliajn forumanojn submeti pli bonajn kaj taŭgajn solvojn.
Filu (顯示個人資料) 2008年3月24日下午2:31:38
Miland:Metu nenumeran matematikan simbolon aŭ simbolojn (ne pli ol du, kaj strikte vi bezonas nur unu) inter 2 kaj 3,Ĵus denove leginte la alian fadenon pri 2 kaj 3, mi vidis mesaĝon el... ja VI! , en kiu la skribanto interŝanĝas la du ciferojn, argumente ke nenie estis menciita, ke devis ili esti laŭ la proponita ordo.
(b) inter 4 kaj 5.
Ankaŭ mi tiel ludu

(b) 3√2≈4,24
Permuse elektu la flavan tekston por ĝin facile legi.
Filu (顯示個人資料) 2008年3月24日下午7:40:14
Aldoninte operaciilojn kaj matematikajn simbolojn inter 2 kaj 3 (konstantoj ne estas akcepteblaj ĉilude, tial pion kaj similaĵojn oni ne uzu), faru tiel, ke via respondo estas tiel malgranda, kiel eblas, sed samtempe pli granda ol 1.
(a) 23-orde
(b) 32-orde
Ekzemploj:
(a) 2 x √,3 ≈ 1,0954
(b) 3 E 2 = 300 —> mi ne por ambaŭ ekzemploj rompu mian kapon
Facile malpliigeblan valoron mi proponas senrimorse.
(a) 23-orde
(b) 32-orde
Ekzemploj:
(a) 2 x √,3 ≈ 1,0954
(b) 3 E 2 = 300 —> mi ne por ambaŭ ekzemploj rompu mian kapon
