前往目錄

Obsevado de birdoj

貼文者: Birdeto, 2006年6月5日

訊息: 19

語言: Esperanto

Mendacapote (顯示個人資料) 2007年5月5日下午8:19:02

Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!

manu_fr (顯示個人資料) 2007年5月5日下午8:52:14

Mendacapote:Ekzistas 9.799 specioj de birdoj tutmonde kaj 33% el ili loĝas ĉi tie en Sudameriko. En Venezuelo loĝas, ĉiame aŭ sezone (nepase kaj pase) ĉirkaŭ 20% de la birdoj de la tuta planedo... Mirinde!
...la ŝanculo...mi ĵaluzas vin

ĝis baldaŭ en VE jen, amiko

sal.gif

manu

manu_fr (顯示個人資料) 2007年5月9日下午6:23:48

Saluton !

Hieraŭ, mi vidis belan komunan fazanon (la foto ne estas de mi) : mi tre ŝatas siajn belajn kolorojn.

Ĉu vi jam renkontis en viaj landoj ? (alie ke en kaserolo okulumo.gif)

amike

Manu

Charlie (顯示個人資料) 2007年5月10日下午9:52:23

Kie mi loĝas multaj fazanoj mortas kiam ili kuras en la vojojn kaj estas batitaj per aŭtoj.
Estas domaĝe ĉar ili estas tre belaj (kaj tre bongustaj !) lango.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年5月10日下午10:21:41

Al mi tre plaĉas cikonioj. Tiuj tre belaj kaj graciaj birdoj alflugas ĉi tien frue printempe, aprile, kaj tuj komencas nesti sur diversaj altaĵoj. Alflugon de cikonioj ni opinias kiel la fino de vintro.
Veturante al mia laborejo, mi konstante "observadas" cikoniojn, ĉar ili promenadas tra ĉevojaj kampoj, ion serĉante, verŝajne nutraĵojn por siaj cikoniidoj. Somerfine malgrandaj cikonioj "stariĝas sur flugilojn" (rusa esprimo), t.e. lernas flugi. Estas tre amuze observi iliajn klopodojn. Baldaŭ someros (ho, kia mi estas sperta en Esperanto lango.gif ), sed nun cikoniinoj ekkovas.
sal.gif

Kamelino (顯示個人資料) 2007年5月12日下午6:44:38

Mi ne estas ornitologisto, malgraŭe en la lastaj jaroj mi kelkfoje observas birdojn.
Plej multe mi ŝatas la najtingalon. Konfesante neniam najtingalon povis rigardi, sed sia kantarto estas grandioza!
Iam en la mezo de nokto mi ellitiĝis nur por promesi la sovaĝan gardenon en kiu najtingaloj vivis. Mi staris tri horojn, silentita, kortuŝita, ne povis forlasi tiun lokon.

manu_fr (顯示個人資料) 2007年8月2日下午12:07:42

Hieraŭ mi pliriĉigis mian liston de birdoj, kiujn mi vidas apud de ĉe mi, dank'al malgranda birdo nomita Purpura Silvio esperante (belega nomo, ĉu vi ankaŭ ne trovas ?) :

Esperanta/ Latina / Franca
Purpura silvio Sylvia undata Fauvette pitchou

Bedaŭrinde, mi elkovris ĝin en buŝo de mia katino ... kutime tiu-ĉi birdo kutime restas tre diskreta, kial neniam mi vidis ĝin. Espereble mi suksecis salvi ĝin ?

Parenteze, la franca nomo "pitchou" (prononcu 'pitĉu' esperante) devenas de la "provenca" lingvo, de la reĝiono kie mi loĝas en sudfrancio. En provenca, "pitchou" signifas "malgranda".

sal.gif

birdamike

Manu

PS : la foto ne estas de mi, kaj montras inon de Purpura Silvio, ekzatsamkolora kiel tiu-ĉi, kiun mi elkovris. La viro estas tre malsama, multe pli kolora !

Stephaan (顯示個人資料) 2021年1月15日下午8:42:31

Ču Čitiu forumo ne plu egzistas ???

horsto (顯示個人資料) 2021年1月16日上午12:55:11

Stephaan:Ču Čitiu forumo ne plu egzistas ???
Ĉu vi volis demandi: Ĉu ĉi tiu forumo ne plu ekzistas?

Ĉu eble vi ne celis diri forumo, sed fadeno?

回到上端