前往目錄

Samsencaj vortoj

貼文者: Matthieu, 2008年5月8日

訊息: 2

語言: Esperanto

Matthieu (顯示個人資料) 2008年5月8日上午9:20:58

Kio estas la malsamo inter “astronomiisto” kaj “astronomo”?

Laŭ la Reta Vortaro, ambaŭ havas saman signifon. Sed kial ekzistas du vortoj? Ĉu “astronomo” ne rompas la regulecon de Esperanto?

Oni povas demandi tion pri multe da sciencaj vortoj: biologo/biologiisto, psikologo/psikologiisto, ktp.

awake (顯示個人資料) 2008年5月8日下午12:43:56

Mutusen:Kio estas la malsamo inter “astronomiisto” kaj “astronomo”?

Laŭ la Reta Vortaro, ambaŭ havas saman signifon. Sed kial ekzistas du vortoj? Ĉu “astronomo” ne rompas la regulecon de Esperanto?

Oni povas demandi tion pri multe da sciencaj vortoj: biologo/biologiisto, psikologo/psikologiisto, ktp.
Jes, efektive vi pravas, sed eble ekzistas malgranda malsameco. La afikso -isto kutime implikas ke oni estas profesio. Estas multe da astronomoj kiuj estas amatoroj. Por tiaj uloj, astronomo estus pli bona vorto. Se vi ricevus pagon por laboro kiel astronomia laboristo, astronomiisto estus pli bona vorto. Tamen nek vorto malĝustus se vi interŝanĝus ilin.

回到上端